2013-03-26
Mireille
Grosjean (Mirejo) kandidatiĝas por fariĝi prezidanto de ILEI.
Mirejo
studis la francan, la germanan, geografion kaj historion en la universitato de
Neuchâtel, Svislando. Ŝi estas franclingva svisino. Ŝi instruis (kun granda
ĝojo ĝis la lasta tago) tiujn fakojn dum 38 jaroj al 13 ĝis 16jaraj geknaboj
kaj en Alemanio (germanlingva Svislando) kaj en Romandio (franclingva
Svislando). Do ŝi havas grandan sperton pri lingvoinstruado, ĉefe fremdlingvoinstruado.
Profesie ŝi
zorgis pri klasointerŝanĝoj. Interkultura edukado estis ŝia fako dum pli ol
dudek jaroj. Pedagogio adaptita al tia situacio okupis ŝiajn pripensojn, ŝi
verkis libron pri tio, ŝi lertigis geinstruistojn pri tio kaj direktorojn de
lernejoj, en Svislando, Francio kaj Italio.
En la Esperanto-movado
ŝi aperis en 1985. Tuj ŝi ricevis respondecojn en Kultura Centro Esperantista
en La Chaux-de-Fonds kaj en Svisa
Esperanto-Societo, kie ŝi ekde 2006 estas kun-prezidanto. Lobiadon ŝi abunde
kaj efike faras. Prezidi kaj mastrumi ne estas problemoj por ŝi. Plie ŝi
prezidas Internacian Ekzamenan Komisionon.
En 2002
ŝi verkis « curriculum » pri edukado al kulturo de paco, kie aperas
kompreneble Esperanto. Tiu valora programo troviĝas ĉe edukado.net en dek
lingvoj.
Ekde pli
ol dek jaroj ŝi estas prezidanto de Svisa ILEI Sekcio kaj kunlaboras intense
kun CDELI en La Chaux-de-Fonds, ILEI kaj
kun edukado.net. En 2012 ŝi ricevis plian taskon : akompani la kandidatajn
sekciojn por faciligi la decidon de la Komitato de ILEI en la momento de la
elekto. Ŝi tre proksime kunlaboras kun UEA deĵorante en la Komitato kiel Kom A
por Svislando ekde 1998 kaj deĵorante ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (2009-2010).
Ŝi estas
senbrutara nomado, ŝi atingis 9 landojn en Azio, 3 en Afriko kaj 2 en Ameriko.
Ni ne parolu pri Eŭropo…. Ŝi estas konsilanto de Afrika Komisiono de UEA. Ŝia
sperto pri homoj, kulturoj, lingvoj (ŝi parolas 6,2 lingvojn) lernado en tiaj
landoj malfermus ILEI-n al la tuta mondo.
Mirejo jam verkis 3 librojn. Plie ŝi havas kronikon pri komunikado en La Sago, organo de SATamikaro. Ŝi verkas multajn artikolojn kaj recenzojn. Ŝi staras en la mezo de interlingvistikaj studoj en la Universitato Adam Mickievicz en Poznan, Pollando.
Mirejo estas membro de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de Internacia Ekzamena Komisiono de UEA ILEI kaj rajtigita ekzamenanto por la KER ITK ekzamenoj de UEA. Ŝi ricevis de UEA diplomon pri elstara agado por sia agado en Afriko kaj uzo de Esperanto en interkulturaj kontaktoj.
Mirejo
havas sanproblemon konatan de 1999 : temas pri malsufiĉa renfunkciado.
Tion observas kaj sekvas pluraj kuracistoj kaj fakuloj. Tion oni ne povas
kuraci, plibonigi. Oni povas klopodi per dieto bremsi la falon de tiu
funkciado. Neniu povas diri, kiel la problemo evoluos, la kuracistoj ne
samopinias. La vivritmo de Mirejo tute ne ludas rolon en tiu afero, ĉu ŝi
vojaĝas, laboras, aŭ brodas antaŭ televidilo hejme, tio ne influas tiun
aspekton de ŝia sano. Ŝi vivas energioplene kaj sen doloroj. Ŝi povas
senprobleme vojaĝi, ĉar ŝi estas ĝenata nek de temperaturosaltoj nek de
horosaltoj. Ŝia laborritmo, akurateco kaj fidindeco estas vaste konataj.
ILEI vigliĝis
enorme pro la elstara kaj efika strebado de Stefan MacGill en la lastaj jaroj.
Tion Mirejo, kaze de elektiĝo, provos
plu fari kaj eble eĉ pli grandigi. Subteni la geinstruistojn pere de
instruiloj, retejoj kiel edukado.net, libroj, kursoj, renkontiĝoj, konferencoj,
filmoj, lertigaj agadoj diverstipaj. Pripensi la instruadon kaj la lernadon, analizi ĝin,
evoluigi ĝin, pere de simpozioj kaj
konferencoj. Lukti en la ekstera mondo por trovi agnoskon por niaj lertigaj
programoj kaj atestiloj.
Mireille
Grosjean anoncis jam antaŭ kelkaj monatoj al la Elekta Komisiono sian pretecon
prezidi ILEI-n, kaze ke Stefan MacGill deziras eksiĝi. Tamen ŝajnas, ke tio ne
estis valida kandidatiĝo. Pro tio venas formala kandidatiĝo hodiaŭ.
Ekde la
1a de aprilo ILEI ne havos prezidanton. Tamen ILEI havas vic-prezidanton :
Zsofia Korody, kiu deĵoros por gvidi la Asocion. Tion ŝi povas fari dum kelkaj
semajnoj, dum la necesa tempo de pripensoj, diskutoj, demandoj kaj decido.
Ĉiumaniere la Komitato repritraktos la aferon dum la Konferenco en julio. Do
temas pri provizora decido.
La Elekta
Komisiono proponas hodiaŭ rapidan retan elekton. Kvankam la Regularo por retaj
voĉdonoj klare antaŭvidas, ke tia proceduro ne validas por elekto de estrarano
(vidu sube), estus bone, ke la tempolimoj menciitaj en tiu dokumento estu
respektataj. Ne estas urĝo.
ILEI estas avangarda :
jam la
Ligo havas komitatan retvoĉdonadon,
jam ILEI organizis Konferencon en Afriko (2008 en
Benino).
Ĉu ILEI
plu avangardu havante prezidantinon ?
Bv
pripensi.
Bv vidi
ŝian blogon : http://mirejo3.blogspot.ch/