dimanche 17 mai 2015

TRIA TUTMONDA KOLOKVO


13 - 16  majo 2015

Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto

TTK


Neuchâtel
La Chaux-de-Fonds
SVISLANDO


PREPARLABOROJ




Anonco sur la ekranoj de la universitato.


 En Les Brenets
 

Preparo de la kolokvaj sakoj.


Miaj du helpantoj:
Sonia Risso el Urugvajo
Duncan Charters el Usono


Maldekstre Duncan Charters
Dekstre Stano Marcek el Slovakio
Ambaŭ ĉe sia komputilo

Materialo amasiĝas antaŭ la ekveturado al la kolokvejo.

SALTO AL NEUCHATEL

DISVOLVIĜO DE LA KOLOKVO

 Unua prezento: Ilona Koutny, el Universitato Adam Mickievicz en Poznan, Pollando


 Aŭskultas kaj notas: Sinjoro Jozef Reinvart, konsilanto de la slovaka Ŝtato



 Katalin Kovats


 Prezento de la programo www.lernu.net
Ĉar neniu el la teamo de lernu povis veni, ili sendis prezenton en elektronika formo. Christophe Chazarein el Tuluzo, Francio, faris la prezenton.
La gvidadon faris Emmanuel Desbrières el najbara Francio.


 Interpretistoj laboris en profesia budo:
Istvan Ertl, Cyrille Hurstel, Adrian Tanner




Cyrille Hurstel komentas sian laboron en la franca lingvo en filmeto.
http://blog-bilinguisme.fr/interpretes-professionnels-esperanto/




 Prelegas Duncan Charters pri la Jarmilaj Celoj de UN kaj UNESKO
Mapo de Afriko vidiĝas.


Emmanuel Desbrières gvidas la debaton.


 Monique Arnaud el la Rodanalpa regiono prezentas la libreton "Rakonto pri tarofolio", kiu estis farita okaze de la 41a Konferenco de ILEI en Porto Novo en 2008. Farita de afrikanoj por afrikanoj.



Vasta ekspozicio vidiĝis en la vestiblo.









Nelida Weidmann ĉion filmis.

En La Chaux-de-Fonds, ĉe la pordo de CDELI, Centro pri Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia.

Ekspozicio pri Esperanto kaj la unua mondmilito, farita de kelkaj francaj historiistoj.


 Sonia Risso, efika helpantino en la preparo de tiu evento.


 Paŭzo dum veturado inter Neuchâtel kaj Les Brenets.


Okaze de komuna vespermanĝo: 5 hungaraj virinoj kune.
De maldekstre dekstren:
Zsofia Korody
Ilona Koutny
Marta Kovacs
Katalin Kovats
Monika Molnar
(denove mi preteratentas la diversajn strekojn, grave, aigu, tilde kaj similajn diesojn kaj bemolojn sur la nomoj...)
 Katalin Kovats

 Manĝaĵoj ne mankis.
Floroj por iu, ies naskiĝtago.

 Grava renkontiĝo:
Maldekstre: Samuel Bélisle, unu el la redaktoroj de Juna Amiko.
Dekstre la ĉefredaktoro Stano Marcek.

 Fina frando (supre kaj sube)

 Komuna manĝo en La Chaux-de-Fonds


 Sukcesa prezento farita de Jean-Claude Heger el Les Brenets kun-per diversaj folkloraj muzikinstrumentoj; ĉiuj fotis lin.


Philippe Serpollet venis bicikle el Chambéry, Francio.
Post tranoktado en Les Brenets li preparas sin por sia veturado hejmen.


12 prelegantoj el 10 landoj.
3 profesiaj interpretistoj por samtempa tradukado
Aliĝis 55 personoj.
3 gazetaraj artikoloj
3 intervjuoj ĉe radio
1 intervjuo ĉe loka televido

Pluraj vizitoj el la publiko, preterpasantoj, studentoj de la universitato.

Solena malfermo kun pozitivaj paroladoj kaj belaj muzikaj prezentoj.

3 muzeoj el la regiono ricevis esperantlingvan prezenton. La laboro plu daŭros.
Abundan informilaron ricevis la partoprenantoj en belaj sakoj. Do forta subteno de la turisma oficejo kaj agrabla kunlaboro kun ĝi en la preparmomento.

Invito farita de la Respubliko kaj Kantono Neuchâtel, kiu ofertis la ejon kaj la koktelon de la malfermo.
Romanda lotumado kaj Rotary Kluboj malavare subtenis la kolokvon.
Same Svisa Esperanto Societo.
Espéranto France donacis abundajn informilojn valorajn.

Multaj valoraj kontaktoj, multaj planoj por estonta kunlaboro.

Fortaj atendoj al ILEI. Pluraj defioj por ILEI

Fruktodona kolokvo.