jeudi 9 février 2012

Ĉielarko aù glaciaĵo

Por LA SAGO 
januaro 2012

ĈIELARKO Aŭ GLACIAĵO

En Svislando ekzistas bongustega glaciaĵo nomata CASSATA. Ĝi aspektas kiel plena ĉielarko, tio estas arkoj, kie la unua suba estas plena kaj la rezulto estas duoncirkla formo kun diverskoloraj tavoloj. Vidu foton.

Tiel mi kutimas priskribi komunikadon.

La unua suba parto baza, kerna, estas komunikado instinkta, senpripensa, kiun homoj havas komune kun bestoj. Esprimo de timo-atakemo, de ĝojo, per vizaĝesprimo, korpopozicioj aŭ movoj, eble per voĉo, certe sen vortoj.

La dua tavolo laŭ mi estas gestolingvo. Mi ne parolas pri enkodigita gestolingvo por surduloj, mi parolas pri manmovoj por signifi « dormi », « telefoni » kaj similaj. Foje mi renkontis baratanon, kiu diris al mi : « Ni tute ne bezonas esperanton, tiu gestolingvo estas internacia ! » Tuj mi povis pruvi al li, ke tio ne veras. Ni prenu movon, kie la polekso kaj montrofingro formas cirklon kaj la tri aliaj fingroj staras vertikale supren. Vidu foton. Kion tio signifas por vi, kara leganto ? Mi enketis. Unue, en Svislando, tio movo signifas « Ĉio en ordo ! ». Due, en Japanio, tio signifas monon, la japana vorto « yen » signifas « ronda » (moneroj kutimas esti rondaj) do la cirklo montrita per la mano signifas monon. En Burundo mi demandis ; miaj kolegoj respondis, ke tiu mansigno signifas nulon, nenion. En iu alia regiono de la mondo tiu movo signifas : « Mi volas seksumadi kun vi. » Pro tio mi evitas tiun manmovon…

La tria tavolo de la ĉielarko estas la lingvo kun vortoj, silaboj, sonoj. Tie oni devas elekti lingvon, kiun regas la ricevonto de via direnda penso.

La kvara tavolo estas por mi tre interesa, ĉar ĝi rilatas al kulturo : kion oni diras al kiu kiam kiel ?? La faka esprimo estas « pragmata komunikado ». Mi multe observas tiun aspekton de la komunikado. Jen ekzemplo : ĉe Unuiĝintaj Nacioj dum plenkunsido subite la japana delegacio stariĝas kaj forlasas la salonon. Kio okazis ? Neniu komprenas tian sintenon. Ĉiuj kutimas uzi la anglan, aù ili regas ĝin, aŭ ili uzas interpretadon. Okazis, ke la prezidanto demandis : « Altestimata japana delegacio, ĉu vi akceptas la artikolon 2 de tiu regularo ? » Venas neniu respondo. Tiam la prezidanto, pensante ke la japanoj iel ne aŭskultis, starigas la saman demandon duan fojon. Laŭ japana tradicio tio estas insulto. Konsekvence la delegacio stariĝas kaj forlasas la salonon. La japana silento signifas NE. En la franca lingvo ekzistas proverbo : « Qui ne dit rien consent ». Signifo : Tiu, kiu nenion diras, konsentas. Tute mala signifo !! Do jen problemo, kiu aperas en internacia medio kiel UN kaj kiel esperantujo. Iu diris al mi : chu la japanoj ne povus adaptiĝi ? Mi respondis : adaptiĝi al kio ? ĉu estas normo ? kio estas la normo ? kie estas la normo ? Resume kaj fine : Ni devas demandi, diskuti, klarigi, priskribi, analizi, ĉar neniu kulturo povas esti konsiderata kiel tutmonda normo.

Komparo inter du planlingvoj


Por LA SAGO 
somero 2011

KOMPARO INTER DU PLANLINGVOJ

ESPERANTO KAJ RUMANTSCH GRISCHUN

La dudekduan de oktobro 2009 okazis prelego en svisa instituto pri plurlingvismo en Fribourg. La temo estis : « Rumantsch Grischun, Probleme der Sprachenplanung am Beispiel des Bündnerromanischen » (Rumantsch Grischun (RG), problemoj de lingvoplanado laŭ ekzemplo de la grizona romanĉa lingvo) Prelegis Profesoro Darms, Profesorino Coray kaj Profesoro Soler, ĉiuj instruas en svisaj universitatoj.


Mi preparis komparon inter du planlingvoj : Esperanto (EO) kaj Rumantsch Grischun (RG). Jen ĝi. Sed unue mi prezentu mallonge la lingvan situacion de la kantono Grizono, en sudorienta parto de Svislando, kie oni parolas tri lingvojn : la germanan, la italan, kaj la romanĉan. Tie oni ne parolas la standardgermanan, sed dialekton. Tie oni parolas kvin malsamajn romanĉajn lingvojn. La itallingvanoj ankaŭ havas dialekton. La romanĉlingvanoj estas entute inter 30 000 kaj 60 000 personoj, ĉiuj estas dulingvaj, ili plie parolas la germanan aŭ la italan. La romanĉaj lingvoj (dialektoj ?) estas en malapero. Pro tio oni kreis UNU romanĉan lingvon : Rumantsch Grischun. Jam de la komenco de la dudeka jarcento ekzistas tegmenta organizo, kiu zorgas pri la romanĉaj lingvoj : Lia Rumantscha en Koiro (Chur), ĉefurbo de la kantono Grizono.

Vidu www.liarumantscha.ch

Dato de kreo
EO : 1887
RG : 1982

Uzo
EO : skribata kaj parolata lingvo
RG : nur skribata lingvo

Kreo 
EO : spontana kreo
RG : mandato de Lia Rumantscha. Lingvistogrupo eklaboris sub la gvido de Profesoro Schmid.

Loko de uzo
EO : en pli ol 100 landoj
RG : en parto de kantono en Svislando

Nombro de uzantoj
EO : ĉirkaŭ 3 – 5 milionoj, ĉiuj estas dulingvaj aŭ plurlingvaj.
RG : inter 30 000 kaj 60 000 homoj, ĉiuj estas dulingvaj aŭ plurlingvaj.

Ŝtata helpo
EO : neniu ŝtata helpo
RG : forta ŝtata helpo de la kantono Grizono kaj de la konfederacio svisa.

Denaskuloj
EO : ekzitas denaskuloj, ili estas du aŭ trilingvaj.
RG: la lingvo ne estas parolata, do ne ekzistas denaskuloj

Literaturo
EO : ekzistas abunda literaturo, originala kaj tradukita
RG : ekzistas ĉirkaŭ 10 verkoj en RG.

Kiu decidas pri la uzo
EO : ĉiu estas libera eklerni EOn aŭ ne.
RG : enkonduko en la elementan lernejon (unua klaso) en pionirklasoj. Kelkaj gepatroj kaj instruistoj plendas pri tio. Estas opozicioj.

Oficiala statuso
EO: nenie EO estas ŝtata lingvo.
Sed estas agnosko fare de la Poŝto (1923), de UNESCO (1954, 1985), PEN centro 1992, ISO, Konsilio de Eŭropo (Komuna Eŭropa Refenckadro 2007), Hungario, kantono Neŭŝatelo, mocio akceptita 2008)
RG : agnosko fare de la kantono Grizono kaj la Konfederacio (RG estas kvara oficiala lingvo ; tamen ne ĉiuj leĝoj estas tradukitaj al RG)

Modifoklopodoj
Ĉar la lingvo estas planita, iuj pensas, ke oni rajtas tuŝi ĝin, modifi, ŝanĝi,..
EO : okazis, okazas.
RG : grupo da lingvistoj prudente studadis por krei ĝin. Ne venas tiaj tendencoj.

Radio, televido
EO : ekzistas
RG : ekzistas

Ĉiutaga ĵurnalo
EO: ne ekzistas
RG: ekzistas „La Quotidiana“, kie staras tekstoj en la 5 romanĉaj lingvoj kaj en RG. Do ne nur en RG.

Wikipedia
EO : ekzistas. La dudekan de julio 2011 estis pli ol 148 000 artikoloj
RG : ekzistas. La dukekan de julio 2011 estis  pli ol 3 000 artikoloj

Misinformado
EO : ofte ĵurnalistoj fuŝinformas, distordas faktojn, kaŝas faktojn.
RG : ofte ĵurnalistoj fuŝinformas, distordas faktojn, kaŝas faktojn.

Kreo de novaj vortoj por teknikaĵoj
EO: neniu problemo por krei la bezonatajn novajn esprimojn.
RG: ĝi havas kiel bazon la ekzistantajn kvin romanĉajn lingvojn. Tie mankas tiuj novaj esprimoj. …

Monografioj pri la fenomeno RG
Arthur Baur verkis « Viva la Grischa ! » en la germana. Aperis en EO : Arthur Baur. « La Retoromanĉa. Historio kaj nuntempo de la kvara nacia lingvo de Svislando ». Tria eldono aktualigita kaj ampleksigita. “Hans Dubois”. Bellinzona 1995. Unua eldono: 1984, dua eldono 1989.
Dekoj da monografioj ekzistas pri RG en aliaj lingvoj, ĉefe en la germana, kelkaj en la franca kaj aliaj.

Postaj rimarkoj

Post la punkto 9 « oficiala statuto » la debatogvidanto interrompis min dirante : « Pli bone ni organizu prelegon por vi pri tiu temo ! » Certe ŝerceme. Kiam oni interrompis min, mi tamen menciis la nomon de Arthur Baur, kiu kompetentas pri la svisgermana dialekto kaj pri la romanĉa lingvo, kaj li verkis tiun libron pri ĝi en EO.

Post la observo de la reagoj mi opinias, ke mi estus devinta mencii nur la punkton « misinformado ».

Post la prelego dum bilaterala, dupersona interparolado Profesoro Anton Näf de la Universitato de Neŭŝatelo pri la germana lingvo asertis : « Pri lingvoj  ĉiam estas aspektoj pri potenco, politiko kaj emocioj ». Tio ankaŭ validas por EO. Post la alveno de Sinjorino Obermayer la organizantino de tiu kunveno li diris al ŝi : « Vi devus organizi prelegon pri EO ! Tio tute kongruas kun viaj celoj ĉi tie ! » Ŝi afable ridetis, respondis malprecize kaj elektis alian temon.

Ĉu vi zumas denove?


Por LA SAGO 
decembro 2011

ĈU VI ZUMAS DENOVE? 

Mi diris : mi devas rezumi tiun tekston. Venis komento de spertulo : Ĉu vi zumas denove ? Tiam mi komprenis ! Pro mia denaska lingvo la franca mi diris rezumi anstataŭ resumi.

Do ni parolu pri zumadoj kaj diversaj blekadoj. Bestoj komunikas per movoj kaj sonoj laŭ plej diversaj manieroj. Movojn, dancojn, faras abeloj, por montri, kie estas floroj kun multe da valoraj substancoj. Balenoj sonas ; ĉu krio, ĉu kanto, ĉu spirado… Birdoj kantas por anonci danĝeron aŭ por voki partneron, partnerinon. Katoj miaŭas, hundoj bojas kaj jelpas, … Feliĉe en esperanto estas la ĵokero « bleki ». Mirinda inventaĵo !

Homoj kaj bestoj estas animaloj. Homoj komunikas, foje efike, foje malĝentile, foje amoplene… Ni pripensu, kie estas - en la kampo de komunikado – la diferenco inter homoj kaj bestoj. Laŭ mi estas tri gravaj diferencoj.

Mi tuj devas diri, ke la sekvaj klarigoj fontas en la nuntempaj scioj ; povas esti, ke oni malkovros aliajn aspektojn pri besta komunikado en la estonteco. Plie – certe - mi ne ĉion scias en tiu kampo.

Oni ne scias nuntempe precize, ĉu bestoj pensas. Fakte oni ne multon esploris en tiu kampo.

Nun ni komparu homojn kun bestoj :

La unua malsameco inter bestoj kaj homoj estas artikulacio. La homo kapablas uzi vangojn, lipojn, langon, palatan velon, uvulon, por produkti diversajn sonojn ; homo havas parolorganojn tre movkapablajn. La animaloj uzas pulmojn (se ili havas tiajn organojn) por elirigi aeron kaj produkti sonon. Sed nur homoj kapablas prononci m, p, s, a, o,  ktp.

La dua estas la tempo. Abeloj kapablas montri al samspecianoj, kie estas floroj. Sed ili ne kapablas komuniki per dancado : hieraù mi estis tie oriente, hodiaŭ mi estas ĉi tie, morgaŭ mi iros okcidenten. La akson de la tempo majstras nur homoj.

La tria estas la arto. Arta kreado estas homa eco. La bestoj komunikas por pluvivaj celoj : manĝi, trovi partneron, anonci danĝeron. Arto estas iu lukso, nur homoj aktivas en tiu kampo. Arto estas iel sencela, malutila, ne efika, se oni nur konsideras pluvivadon. Kompreneble arto ĝojigas nin, pensigas nin, feliĉigas nin ; artistoj provokas, skuas la socion, pensigas aliajn homojn, kontentigas ilin eble. Homa socio sen arto ne imageblas.

Eŭropaj limoj, svisa mozaiko


Por LA SAGO 
novembro 2011

EUROPAJ LIMOJ, SVISA MOZAIKO

Kiam mi prelegis en Japanio, mi konstatis, ke el tiu fora lando Eŭropo estas tuto, bloko. Konsekvence mi devis unue desegni mapon kaj meti limojn.

La unua limo kuras el la Norda Maro en Belgio ĝis Triesto, ĉe Italio kaj Kroatio. Tiu limo disdividas la latindevenaj landoj kaj la ĝermandevenaj landoj. La dua limo estas iom pli oriente, dekstre de ĝi sur la mapo estas slavaj landoj. Norde estas Skandinavio. La kulturoj, pensmanieroj, malsamas en tiuj diversaj regionoj.

Svislando sidas sur la unua limo. Ĝia okcidenta parto (20% de la loĝantaro) estas franclingva ; ĝi havas la nomon Romandio. Ĝia orienta parto (70%) estas germanlingva, ĝi havas la nomon Alemanio. Sude estas Tiĉino, la italparola parto de Svislando (10%). Ne ekzistas svisa « nacio ». Svisoj siatempe decidis, volis, vivi kune. En la germana oni parolas pri « Willensnation », ni diru eble « decidita kunmetaĵo ». Ne ekzistas formulo en la franca lingvo por tio. Ĉiu sviso sentas sin unue en rilato kun sia kantono. (kantono estas la nomo de svisa provinco) Por helpi al tiu komuna sento oni organizas lingvoinstruadon de la najbara lingvo : la franclingvanoj lernas la germanan, la germanlingvanoj lernas la francan, la itallingvanoj lernas kaj la francan kaj la germanan. Nuntempe regas emo al enkonduko de la angla lingvo unue. Tio kaùzas diskutojn, disputojn kaj streĉojn. Do svisoj devas ĉiutage en ĉiu tutsvisa organizo maĉi, gluti kaj digesti la interkulturajn aspektojn. Ĉu sporta skipo, ĉu sindikato, ĉu arta asocio….

Alitipa problemo estas, ke la germanlingvanoj fakte ne parolas la germanan. Ili uzas dialektojn. Ili penas paroli la germanan, la dialekto venas el la koro. Iu amdeklaro centprocente venos en la dialekto…same kiel insultoj… La origino de tio estas vershajne grandparte klarigebla per la Historio de la dudeka jarcento kaj la naziaj krimoj. Parolante sian dialekton svisoj montras : « Ni ne estas germanoj ».

Edukado al interkulturaj rilatoj harmoniaj


Por LA SAGO 
oktobro 2011

EDUKO AL INTERKULTURAJ RILATOJ HARMONIAJ

Po helpi al harmonia kunvivado inter regionoj aŭ ŝtatoj oni organizas klasointerŝanĝojn. Dum semajno alemana (germanparola) klaso venas al Romandio (franclingva) kaj la du klasoj kune studas en klasoĉambro, praktikas sportojn, vizitas muzeojn, promenadas en la naturo. Ili unuope loĝas en la familioj de la gastiganta klaso. Poste okazas reciproka vizito al Alemanio. Dum tiu kunveno montriĝas problemo : la franclingvanoj, kiuj lernas la germanan, aŭdas la alemanan dialekton kaj nenion komprenas. Ĉu la germanlingvanoj komprenas la francan lingvon de la romandoj ? Ne tute, ĉar junuloj kutimas uzi ian slangon… kiu ne estas la lingvo de Molière. Do la rezulto estas mankohava komunikado. En tiu momento montriĝas tute spontane efika solvo : la romandoj ekuzas la germanan lingvon lernatan, kiun la alemanoj bonege komprenas, kaj reciproke la alemanoj uzas la lernatan francan lingvon. Tiu solvo, kiun la instruisto eĉ ne devas sugesti, venas aŭtomate, havas plurajn avantaĝojn : unue la parolanto havas la elekteblecon pri la vortoj, li aŭ ŝi uzas vortojn konatajn de si mem (en mala kazo povas esti, ke la aŭskultanto ne konas la diritan vorton). Ekzemple : la romandoj lernas « tial » = « deshalb » en la germana ; se la romanda lernanto deziras diri « tial » li aŭ ŝi diros « deshalb ». Se la alemano parolus la germanan, li aŭ ŝi povus diri « daher », « darum », « deswegen » aŭ « deshalb », ĉar estas tiuj 4 vortoj kun la sama signifo « tial » en la germana lingvo. Konsekvence la romando havos unu ŝanĉon el kvar kompreni. Do tiu, kiu parolas, rajtas uzi la vortojn de si konatajn. Dua avantaĝo estas la ritmo : iu lernanto de lingvo parolas malrapide kaj multe pripensas pri vortoj kaj gramatikaĵoj en sia kapo antaŭ ol prononci ion. En kazo de uzo de fremda lingvo la parolanto decidas pri la ritmo de la parolado. Iu denaskulo parolus multe pli rapide kaj tio malfaciligus la komprenadon. Tria avantaĝo estas, ke lernanto deziras provi, elprovi siajn kapablojn ; kiam lernanto subite konstatas, ke lia/ŝia diraĵo efikas, estas giganta ĝojo. Kaj tiu ĝojo nutras la motivigon en la lernado. Tiu fakto estas la kerna celo de tiuj klasointerŝanĝoj, kiuj havas ne nur lingvan aspekton, sed ankaŭ kulturan kaj socian aspektojn.

Kompreneble tiaj klasointerŝanĝoj same okazas kun lernantoj el najbaraj ŝtatoj kaj eĉ kun ekster-eŭropaj gejunuloj.

Kiel sub duŝ-akvo

Por LA SAGO 
aùgusto-sept. 2011

KIEL SUB DUSH-AKVO

Bebo aŭdas paroladojn.

Bebo kaptas sonojn.

Bebo rekonas sonojn.

Bebo pli kaj pli ligas sonojn kun signifoj.

Bebo kapablas lerni iun lingvon.

Bebo kapablas lerni iujn lingvojn.

Ĉu temas pri tona lingvo kiel la ĉina, ĉu temas pri klika lingvo kiel la kosa (Sud – Afriko), ĉu temas pri la angla kun « the »… ne gravas.

Bebo lernas, rekonas kaj memoras la sonojn de la lingvoj, kiuj estas parolataj ĉirkaŭ li aŭ ŝi.

Se la bebo neniam aŭdas la anglan, ĝi ne lernos la sonon « the ».

Se la bebo neniam aŭdas iujn klikojn kun signifo, ĝi ne lernos tiajn sonojn.

Fakuloj diras, ke bebo estas « ekspoziciigita » al iuj lingvoj.

Kiel iu homo sub duŝo ricevas akvon. Akvo fluas sur la korpo. Kaze de sojfo oni rajtas malfermi la buŝon…

En pli granda aĝo homo dezirante lerni lingvon multe pli penos ol infanaĝe.

Infanaĝe bebo malkovras la mondon per sia/j lingvo/j. Ĝi nomas la mondon kaj la aĵojn en ĝi. Plie se ĝi ne kapablas diri « mi malsatas », ĝi ne ricevos manĝaĵon ; ĝia vivo povas esti en danĝero pro mankohava komunikado.Tia situacio neniam plu okazos en ĝia vivo. Pro tio fremdlingvolernado en pli posta aĝo kaj en plenkreskula aĝo ne povas okazi same kiel en infanaĝo (laŭ François Grosjean, lingvisto, Svislando, ne-parenco mia).



Do la bebo aŭdas, kaptas, sorbas, memoras konatajn sonojn, reagas al konataj sonoj.

Tamen tiam la bebo nenion diras.

La akiritajn kapablojn oni nomas « pasiva kono » de iu lingvo.

Mi ne ŝatas tiun esprimon. Kial ? Ĉar fakte la bebo aŭdas la sonojn, elkodigas ilin, ligas sonon kun signifo, do komprenas ; tio estas laboro en la cerbo !

Poste la bebo ekparolos. Foje ĝi ekparolos malrapide, pli kaj pli, uzante unue simpligitajn formojn kaj poste kompletajn korektajn vortojn kaj frazojn. Komplika kaj kompleksa konstruado… Foje infaneto atendas ĝis finakiro ; tiam la gepatroj timas pro la silentemo de la infaneto. Kaj subite, ene de du semajnoj, la infaneto kvazaŭ perfekte parolas. Ne malofta fenomeno.

Gravas do, ke bebo aŭdu plurajn lingvojn. Mi ne diris « lernu », mi ne diris « parolu », mi diras « aŭdu ». Eble ĝi kaptos, sorbos ion, iom. Tio formos ĝian cerbon. Certe ĝi poste pli lerte kapablos lerni lingvojn. Ĉu vi bone observis ? Ne temas pri instruado ! Temas pri normala senĝena uzo de lingvoj en ĉeesto de la bebo. Rezulto estas lernado.

Ni lasu la bebon kapti la sonojn.

Eble kreiĝos signifo en ĝia cerbo…

Kiel duŝ-akvo fluas sur nuda korpo.

Traduko en la alia direkto

Por LA SAGO 
julio 2011

TRADUKO EN LA ALIA DIREKTO

Kiam mi eksciis, ke verko de Kawabata, japana verkisto Nobel literatur- premiito, legeblas en Esperanto, mi tuj decidis lerni la internacian lingvon. Mi jam legis antaŭe tiun verkon, „Yuki Guni“, « Neĝa Lando » en mia lingvo, la franca. La verko nomiĝas en la franca „Pays de neige“.

Legante tiujn du versiojn mi konstatis grandan diferencon inter la teksto en Esperanto kaj la teksto en mia denaska lingvo. Fakto estas, ke kutime tradukisto tradukas al sia denaska lingvo. Do iu franclingvano tradukis la verkon « Neĝa Lando » el la japana al la franca. Mi demandis al mi : « Ĉu tiu tradukisto vere komprenas centprocente la originalan verkon ? Ĉu li aŭ ŝi legas inter la kolumnoj ? (En la franca ni kutimas diri : legi inter la linioj, sed oni skribas kolumne la japanajn ideogramojn) Plie ĉu tiu tradukisto kapablas kapti la signifojn kaŝitajn en la ideogramoj de la japana skribmaniero ? » Mi havis dubojn pri tio. En Esperanto la situacio estas tute mala : la tradukisto apartenas al la sama kulturo kiel la verkisto. Japano tradukis la verkon « Neĝa Lando » el la japana al Esperanto. Do unue, li aŭ ŝi komprenas ĉion en la originalo, plej detale, plej fajne. Due la tradukisto havas kiel cellingvon Esperanton, kiu estas movebla, kreema lingvo. Do facilas krei la bezonatajn esprimojn.

Kiel mi povas kontroli tiun fakton ? Mi devus legi la originalon kaj kompari la du tradukojn. Tamen mi ne kapablas legi la japanan lingvon. Do kion fari ?

Mi iris al alia lingvo. Ekde mia junaĝo mi studis la germanan, instruis ĝin kaj ofte uzas ĝin. Do mi elektis gravan verkon de la germanlingva literaturo, mi elektis la verkon nomitan « La suferoj de la juna Werther » de Goethe, fame konata germana verkisto. Mi elektis hazarde iun ĉapitron en tiu verko kaj legis ĝin en la originala teksto en la germana, kaj poste en mia denaska lingvo la franca kaj poste en Esperanto. Mirinda fenomeno : denove la esperantlingva teksto proksimas pli ĉe la originala lingvo ol la teksto en mia denaska lingvo.

Tiu fakto, ke la tradukado okazas en la alia direkto estas tre grava fakto kaj per tiu fakto oni povas konvinki multajn personojn, ĉefe intelektulojn, pri la taŭgeco kaj esprimkapablo de nia lingvo.

La mano

Mi komencis en junio 2011 kronikon pri komunikado por la revuo LA SAGO, organo de SATamikaro.

Jen mia unua artikolo
por LA SAGO 
junio 2011

LA MANO

Mi tute ne ŝatas la francan esprimon « langue maternelle » (patrina lingvo). Aùdante tion oni povas imagi, ke bebo ne komunikas kun sia patro !

 En esperanto jam estas pli taŭga esprimo : denaska lingvo, do temas pri tiu lingvo, kiun bebo aŭdas tuj post sia naskiĝo. Tamen povas okazi, ke bebo aŭdas plurajn lingvojn. Do kiel priskribi tion ?

Rigardu manon !

Unu fingro montras la lingvon de la patrino. Eble ŝi unue ekrilatas kun la bebo dum mamnutrado. Alia fingro montras la lingvon de la patro. Same li rilatas al la bebo, parolas al li / ŝi, komunikas, kantas, rakontas. Povas esti, ke la gepatroj ne havas la saman denaskan lingvon, sed havas iun alian komunan lingvon. Tio estas la tria fingro, la gepatra lingvo aŭ la familia lingvo. La kvara lingvo estas la loka lingvo, la lingvo, kiun la infano aŭdos en la lernejo ; instrulingvo aŭ kultura lingvo. Kaj la polekso ? Ĝi reprezentas miajn ideojn, kiuj promenadas nudaj en mia kapo. Mi devas vesti ilin per iu lingvo (promeni nuda ne decas…), se mi volas alparoli iun, komuniki ion al iu. Do mi elektu lingvon konatan de mia aliulo.

Ĉe mi persone mia familio « duŝis » min per unu nura lingvo : la franca. Sed mia lernantino el Zuriko Julia uzas diversajn lingvojn : ŝia denaska lingvo estas la germana. Ŝi studis la italan en Italio kaj tie konatiĝis kun japano. Ili enamiĝis, geedziĝis kaj parolas kune la italan. Se ili loĝus en Santiago de Ĉilio, la kvara lingvo, loka lingvo, estus la hispana. En tiaj familioj evidente la infanoj estas poliglotoj.

Laŭ Goethe : « Die Grenzen meiner Sprachen sind die Grenzen meiner Welt. » La limoj de miaj lingvoj estas la limoj de mia mondo. Do havu grandan lingvan kolekton kaj via mondo estos pli granda.

Dum kongreso pri lingvoj mi alparolis la publikon dirante : « Nuntempe la normo estas unulingveco. Tamen afrikanoj ekzemple estas ĉiuj plurlingvanoj. Tio povus fariĝi la normo. Kiam tio okazos, unulingvuloj estos handikapitoj !! » Tiu frazo estis ŝoko por pluraj personoj en la publiko, por unulingvuloj…

INDECENT!

On est en France, le pays de la liberté, égalité, fraternité
ça, c'est la théorie.

Sur wikipédia:
Le 7 février 2012, à l'Assemblée nationale, il interpelle le ministre de l'Intérieur, Claude Guéant quant à des propos que celui-ci a tenu conçernant « des civilisations qui ne se valent pas ». Bien que le ministre Guéant a déclaré que ces propos ont été diffusés « hors du contexte », le député Letchimy évoque au cours de son intervention, une « idéologie européenne qui a donné naissance au camps de concentration », n'hésitant pas à affirmer les propos du ministre de l'Intérieur relevant d'une idéologie digne du « nazisme ». Les députés de la majorité UMP, de même que tous les membres du gouvernement, se sont empressés d'affirmer que ces propos étaient « choquants et scandaleux ».

Serge LETCHIMYDéputé de la Martinique.
(extrait de son blog)

2012-02-07

Au sujet de l'intervention du ministre de l'Intérieur M. Guéant.
Monsieur le Premier ministre,
Nous savions que pour M. Guéant, la distance entre « immigration » et « invasion » est totalement inexistante, et qu’il peut savamment entretenir la confusion entre civilisation et régime politique.
Ce n’est pas un dérapage !
C’est une constante parfaitement volontaire !
En clair : c’est un état d’esprit et c’est presque une croisade!
Mr Guéant, vous déclarez, du fond de votre abîme, sans remords ni regrets, que «toutes les civilisations ne se valent pas ». Que certaines seraient plus « avancées » ou « supérieures » à d’autres.

Non, monsieur Guéant, ce n est pas du bon sens» !
C’est simplement une injure faite à l’homme !
C’est une négation de la richesse des aventures humaines !
Et c’est un attentat contre le concert des peuples, des cultures et des civilisations !
Aucune civilisation ne détient l’apanage des ténèbres ou de l’auguste éclat !
Aucun peuple n’a le monopole de la beauté, de la science, du progrès, et de l’intelligence !

Montaigne disait que « Chaque homme porte la forme entière de l’humaine condition ».
J’y souscris.
Mais vous Mr Guéant, vous privilégiez l’ombre !
Vous nous ramenez, jour après jour, à ces idéologies européennes qui ont donné naissance aux camps de concentration, au bout du long chapelet esclavagiste et colonial.
Monsieur Guéant le régime nazi, si soucieux de purification, si hostile à toutes les différences, était-ce une civilisation ? La barbarie de l’esclavage et de la colonisation, était-ce une mission civilisatrice ?
Il existe, M. le Premier Ministre, une France obscure qui cultive la nostalgie de cette époque que vous tentez de récupérer sur les terrains du front national.

C’est un jeu dangereux et une démagogie inacceptable.
Mais, il en existe une autre vision : celle de Montaigne, de Montesquieu, de Condorcet, de Voltaire, de Schœlcher, de Hugo, de Césaire, de Fanon, et de bien d’autres encore !
Une France qui nous invite à la reconnaissance que chaque homme, dans son identité et dans sa différence, porte l’humaine condition, et que c’est dans la différence que nous devons chercher le grand moteur de nos alliances !

Alors monsieur le premier ministre : Quand, mais quand donc votre ministre de l’intérieur cessera t-il de porter outrageusement atteinte à l’image de votre gouvernement et à l’honneur de la France ?
Serge LETCHIMY
Député de la Martinique.

mercredi 1 février 2012

POZNAN


La studoj en Poznan, en Universitato Adam Mickiewicz

Ilona Koutny kaj mi.