Jen mia unua artikolo
por LA SAGO
junio 2011
LA MANO
Mi tute ne ŝatas la francan esprimon « langue
maternelle » (patrina lingvo). Aùdante tion oni povas imagi, ke bebo ne
komunikas kun sia patro !
Rigardu manon !
Unu fingro montras la lingvon de la patrino. Eble ŝi unue
ekrilatas kun la bebo dum mamnutrado. Alia fingro montras la lingvon de la
patro. Same li rilatas al la bebo, parolas al li / ŝi, komunikas, kantas,
rakontas. Povas esti, ke la gepatroj ne havas la saman denaskan lingvon, sed
havas iun alian komunan lingvon. Tio estas la tria fingro, la gepatra lingvo aŭ
la familia lingvo. La kvara lingvo estas la loka lingvo, la lingvo, kiun la
infano aŭdos en la lernejo ; instrulingvo aŭ kultura lingvo. Kaj la
polekso ? Ĝi reprezentas miajn ideojn, kiuj promenadas nudaj en mia kapo.
Mi devas vesti ilin per iu lingvo (promeni nuda ne decas…), se mi volas
alparoli iun, komuniki ion al iu. Do mi elektu lingvon konatan de mia aliulo.
Ĉe mi persone mia familio « duŝis » min per unu
nura lingvo : la franca. Sed mia lernantino el Zuriko Julia uzas diversajn
lingvojn : ŝia denaska lingvo estas la germana. Ŝi studis la italan en
Italio kaj tie konatiĝis kun japano. Ili enamiĝis, geedziĝis kaj parolas kune
la italan. Se ili loĝus en Santiago de Ĉilio, la kvara lingvo, loka lingvo,
estus la hispana. En tiaj familioj evidente la infanoj estas poliglotoj.
Laŭ Goethe : « Die Grenzen meiner Sprachen sind
die Grenzen meiner Welt. » La limoj de miaj lingvoj estas la limoj de mia
mondo. Do havu grandan lingvan kolekton kaj via mondo estos pli granda.
Dum kongreso pri lingvoj mi alparolis la publikon
dirante : « Nuntempe la normo estas unulingveco. Tamen afrikanoj
ekzemple estas ĉiuj plurlingvanoj. Tio povus fariĝi la normo. Kiam tio okazos,
unulingvuloj estos handikapitoj !! » Tiu frazo estis ŝoko por pluraj
personoj en la publiko, por unulingvuloj…
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire