Por LA SAGO
somero 2011
KOMPARO INTER DU PLANLINGVOJ
somero 2011
KOMPARO INTER DU PLANLINGVOJ
ESPERANTO KAJ RUMANTSCH GRISCHUN
La dudekduan
de oktobro 2009 okazis prelego en svisa instituto pri plurlingvismo en
Fribourg. La temo estis : « Rumantsch Grischun, Probleme der
Sprachenplanung am Beispiel des Bündnerromanischen » (Rumantsch Grischun
(RG), problemoj de lingvoplanado laŭ ekzemplo de la grizona romanĉa lingvo)
Prelegis Profesoro Darms, Profesorino Coray kaj Profesoro Soler, ĉiuj instruas
en svisaj universitatoj.
Mi preparis komparon inter du planlingvoj : Esperanto (EO) kaj
Rumantsch Grischun (RG). Jen ĝi. Sed unue mi prezentu mallonge la lingvan situacion de la kantono
Grizono, en sudorienta parto de Svislando, kie oni parolas tri lingvojn :
la germanan, la italan, kaj la romanĉan. Tie oni ne parolas la
standardgermanan, sed dialekton. Tie oni parolas kvin malsamajn romanĉajn
lingvojn. La itallingvanoj ankaŭ havas dialekton. La romanĉlingvanoj estas
entute inter 30 000 kaj 60 000 personoj, ĉiuj estas dulingvaj, ili plie parolas
la germanan aŭ la italan. La romanĉaj lingvoj (dialektoj ?) estas en
malapero. Pro tio oni kreis UNU romanĉan lingvon : Rumantsch Grischun. Jam de la komenco de la
dudeka jarcento ekzistas tegmenta organizo, kiu zorgas pri la romanĉaj
lingvoj : Lia Rumantscha en Koiro (Chur), ĉefurbo de la kantono Grizono.
Vidu www.liarumantscha.ch
Dato de kreo
EO : 1887
RG : 1982
Uzo
EO : skribata kaj parolata lingvoRG : nur skribata lingvo
Kreo
EO : spontana kreoRG : mandato de Lia Rumantscha. Lingvistogrupo eklaboris sub la gvido de Profesoro Schmid.
Loko de uzo
EO : en pli ol 100 landojRG : en parto de kantono en Svislando
Nombro de uzantoj
EO : ĉirkaŭ 3 – 5 milionoj, ĉiuj estas dulingvaj aŭ plurlingvaj.RG : inter 30 000 kaj 60 000 homoj, ĉiuj estas dulingvaj aŭ plurlingvaj.
Ŝtata helpo
EO : neniu ŝtata helpoRG : forta ŝtata helpo de la kantono Grizono kaj de la konfederacio svisa.
Denaskuloj
EO : ekzitas denaskuloj, ili estas du aŭ trilingvaj.RG: la lingvo ne estas parolata, do ne ekzistas denaskuloj
Literaturo
EO : ekzistas abunda literaturo, originala kaj tradukitaRG : ekzistas ĉirkaŭ 10 verkoj en RG.
Kiu decidas pri la
uzo
EO : ĉiu estas libera eklerni EOn aŭ ne.RG : enkonduko en la elementan lernejon (unua klaso) en pionirklasoj. Kelkaj gepatroj kaj instruistoj plendas pri tio. Estas opozicioj.
Oficiala statuso
EO: nenie EO estas ŝtata lingvo.Sed estas agnosko fare de la Poŝto (1923), de UNESCO (1954, 1985), PEN centro 1992, ISO, Konsilio de Eŭropo (Komuna Eŭropa Refenckadro 2007), Hungario, kantono Neŭŝatelo, mocio akceptita 2008)
RG : agnosko fare de la kantono Grizono kaj la Konfederacio (RG estas kvara oficiala lingvo ; tamen ne ĉiuj leĝoj estas tradukitaj al RG)
Modifoklopodoj
Ĉar la lingvo estas planita, iuj pensas, ke oni rajtas tuŝi ĝin, modifi,
ŝanĝi,..EO : okazis, okazas.
RG : grupo da lingvistoj prudente studadis por krei ĝin. Ne venas tiaj tendencoj.
Radio, televido
EO : ekzistasRG : ekzistas
Ĉiutaga ĵurnalo
EO: ne ekzistasRG: ekzistas „La Quotidiana“, kie staras tekstoj en la 5 romanĉaj lingvoj kaj en RG. Do ne nur en RG.
Wikipedia
EO : ekzistas. La dudekan de julio 2011 estis pli ol 148 000
artikolojRG : ekzistas. La dukekan de julio 2011 estis pli ol 3 000 artikoloj
Misinformado
EO : ofte ĵurnalistoj fuŝinformas, distordas faktojn, kaŝas faktojn.RG : ofte ĵurnalistoj fuŝinformas, distordas faktojn, kaŝas faktojn.
Kreo de novaj
vortoj por teknikaĵoj
EO: neniu problemo por krei la bezonatajn novajn esprimojn.RG: ĝi havas kiel bazon la ekzistantajn kvin romanĉajn lingvojn. Tie mankas tiuj novaj esprimoj. …
Monografioj pri la
fenomeno RG
Arthur Baur verkis « Viva la Grischa ! » en la germana.
Aperis en EO : Arthur Baur. « La Retoromanĉa. Historio kaj nuntempo
de la kvara nacia lingvo de Svislando ». Tria eldono aktualigita kaj
ampleksigita. “Hans Dubois”. Bellinzona 1995. Unua eldono: 1984, dua eldono
1989.Dekoj da monografioj ekzistas pri RG en aliaj lingvoj, ĉefe en la germana, kelkaj en la franca kaj aliaj.
Postaj rimarkoj
Post la punkto 9 « oficiala statuto » la debatogvidanto
interrompis min dirante : « Pli bone ni organizu prelegon por vi pri
tiu temo ! » Certe ŝerceme. Kiam oni interrompis min, mi tamen
menciis la nomon de Arthur Baur, kiu kompetentas pri la svisgermana dialekto
kaj pri la romanĉa lingvo, kaj li verkis tiun libron pri ĝi en EO.
Post la observo de la reagoj mi opinias, ke mi estus devinta mencii nur
la punkton « misinformado ».
Post la prelego dum bilaterala, dupersona interparolado Profesoro Anton
Näf de la Universitato de Neŭŝatelo pri la germana lingvo asertis :
« Pri lingvoj ĉiam estas aspektoj
pri potenco, politiko kaj emocioj ». Tio ankaŭ validas por EO. Post la
alveno de Sinjorino Obermayer la organizantino de tiu kunveno li diris al
ŝi : « Vi devus organizi prelegon pri EO ! Tio tute kongruas kun
viaj celoj ĉi tie ! » Ŝi afable ridetis, respondis malprecize kaj
elektis alian temon.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire