Por LA SAGO
decembro 2011
decembro 2011
ĈU VI ZUMAS DENOVE?
Mi
diris : mi devas rezumi tiun tekston. Venis komento de spertulo : Ĉu
vi zumas denove ? Tiam mi komprenis ! Pro mia denaska lingvo la
franca mi diris rezumi anstataŭ resumi.
Do ni
parolu pri zumadoj kaj diversaj blekadoj. Bestoj komunikas per movoj kaj sonoj
laŭ plej diversaj manieroj. Movojn, dancojn, faras abeloj, por montri, kie
estas floroj kun multe da valoraj substancoj. Balenoj sonas ; ĉu krio, ĉu
kanto, ĉu spirado… Birdoj kantas por anonci danĝeron aŭ por voki partneron,
partnerinon. Katoj miaŭas, hundoj bojas kaj jelpas, … Feliĉe en esperanto estas
la ĵokero « bleki ». Mirinda inventaĵo !
Homoj
kaj bestoj estas animaloj. Homoj komunikas, foje efike, foje malĝentile, foje
amoplene… Ni pripensu, kie estas - en la kampo de komunikado – la diferenco
inter homoj kaj bestoj. Laŭ mi estas tri gravaj diferencoj.
Mi tuj
devas diri, ke la sekvaj klarigoj fontas en la nuntempaj scioj ; povas
esti, ke oni malkovros aliajn aspektojn pri besta komunikado en la estonteco.
Plie – certe - mi ne ĉion scias en tiu kampo.
Oni ne
scias nuntempe precize, ĉu bestoj pensas. Fakte oni ne multon esploris en tiu
kampo.
Nun ni
komparu homojn kun bestoj :
La unua
malsameco inter bestoj kaj homoj estas artikulacio. La homo kapablas uzi
vangojn, lipojn, langon, palatan velon, uvulon, por produkti diversajn sonojn ;
homo havas parolorganojn tre movkapablajn. La animaloj uzas pulmojn (se ili
havas tiajn organojn) por elirigi aeron kaj produkti sonon. Sed nur homoj
kapablas prononci m, p, s, a, o, ktp.
La dua
estas la tempo. Abeloj kapablas montri al samspecianoj, kie estas floroj. Sed
ili ne kapablas komuniki per dancado : hieraù mi estis tie oriente, hodiaŭ
mi estas ĉi tie, morgaŭ mi iros okcidenten. La akson de la tempo majstras nur
homoj.
La tria
estas la arto. Arta kreado estas homa eco. La bestoj komunikas por pluvivaj
celoj : manĝi, trovi partneron, anonci danĝeron. Arto estas iu lukso, nur
homoj aktivas en tiu kampo. Arto estas iel sencela, malutila, ne efika, se oni nur
konsideras pluvivadon. Kompreneble arto ĝojigas nin, pensigas nin, feliĉigas
nin ; artistoj provokas, skuas la socion, pensigas aliajn homojn,
kontentigas ilin eble. Homa socio sen arto ne imageblas.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire