jeudi 9 février 2012

Eŭropaj limoj, svisa mozaiko


Por LA SAGO 
novembro 2011

EUROPAJ LIMOJ, SVISA MOZAIKO

Kiam mi prelegis en Japanio, mi konstatis, ke el tiu fora lando Eŭropo estas tuto, bloko. Konsekvence mi devis unue desegni mapon kaj meti limojn.

La unua limo kuras el la Norda Maro en Belgio ĝis Triesto, ĉe Italio kaj Kroatio. Tiu limo disdividas la latindevenaj landoj kaj la ĝermandevenaj landoj. La dua limo estas iom pli oriente, dekstre de ĝi sur la mapo estas slavaj landoj. Norde estas Skandinavio. La kulturoj, pensmanieroj, malsamas en tiuj diversaj regionoj.

Svislando sidas sur la unua limo. Ĝia okcidenta parto (20% de la loĝantaro) estas franclingva ; ĝi havas la nomon Romandio. Ĝia orienta parto (70%) estas germanlingva, ĝi havas la nomon Alemanio. Sude estas Tiĉino, la italparola parto de Svislando (10%). Ne ekzistas svisa « nacio ». Svisoj siatempe decidis, volis, vivi kune. En la germana oni parolas pri « Willensnation », ni diru eble « decidita kunmetaĵo ». Ne ekzistas formulo en la franca lingvo por tio. Ĉiu sviso sentas sin unue en rilato kun sia kantono. (kantono estas la nomo de svisa provinco) Por helpi al tiu komuna sento oni organizas lingvoinstruadon de la najbara lingvo : la franclingvanoj lernas la germanan, la germanlingvanoj lernas la francan, la itallingvanoj lernas kaj la francan kaj la germanan. Nuntempe regas emo al enkonduko de la angla lingvo unue. Tio kaùzas diskutojn, disputojn kaj streĉojn. Do svisoj devas ĉiutage en ĉiu tutsvisa organizo maĉi, gluti kaj digesti la interkulturajn aspektojn. Ĉu sporta skipo, ĉu sindikato, ĉu arta asocio….

Alitipa problemo estas, ke la germanlingvanoj fakte ne parolas la germanan. Ili uzas dialektojn. Ili penas paroli la germanan, la dialekto venas el la koro. Iu amdeklaro centprocente venos en la dialekto…same kiel insultoj… La origino de tio estas vershajne grandparte klarigebla per la Historio de la dudeka jarcento kaj la naziaj krimoj. Parolante sian dialekton svisoj montras : « Ni ne estas germanoj ».

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire