Por LA SAGO
oktobro 2011
EDUKO AL INTERKULTURAJ RILATOJ HARMONIAJ
oktobro 2011
EDUKO AL INTERKULTURAJ RILATOJ HARMONIAJ
Po helpi al harmonia kunvivado inter regionoj aŭ ŝtatoj
oni organizas klasointerŝanĝojn. Dum semajno alemana (germanparola) klaso venas
al Romandio (franclingva) kaj la du klasoj kune studas en klasoĉambro, praktikas
sportojn, vizitas muzeojn, promenadas en la naturo. Ili unuope loĝas en la
familioj de la gastiganta klaso. Poste okazas reciproka vizito al Alemanio. Dum
tiu kunveno montriĝas problemo : la franclingvanoj, kiuj lernas la
germanan, aŭdas la alemanan dialekton kaj nenion komprenas. Ĉu la
germanlingvanoj komprenas la francan lingvon de la romandoj ? Ne tute, ĉar
junuloj kutimas uzi ian slangon… kiu ne estas la lingvo de Molière. Do la
rezulto estas mankohava komunikado. En tiu momento montriĝas tute spontane
efika solvo : la romandoj ekuzas la germanan lingvon lernatan, kiun la
alemanoj bonege komprenas, kaj reciproke la alemanoj uzas la lernatan francan
lingvon. Tiu solvo, kiun la instruisto eĉ ne devas sugesti, venas aŭtomate,
havas plurajn avantaĝojn : unue la parolanto havas la elekteblecon pri la
vortoj, li aŭ ŝi uzas vortojn konatajn de si mem (en mala kazo povas esti, ke
la aŭskultanto ne konas la diritan vorton). Ekzemple : la romandoj lernas
« tial » = « deshalb » en la germana ; se la romanda
lernanto deziras diri « tial » li aŭ ŝi diros « deshalb ». Se
la alemano parolus la germanan, li aŭ ŝi povus diri « daher », « darum »,
« deswegen » aŭ « deshalb », ĉar estas tiuj 4 vortoj kun la
sama signifo « tial » en la germana lingvo. Konsekvence la romando
havos unu ŝanĉon el kvar kompreni. Do tiu, kiu parolas, rajtas uzi la vortojn
de si konatajn. Dua avantaĝo estas la ritmo : iu lernanto de lingvo
parolas malrapide kaj multe pripensas pri vortoj kaj gramatikaĵoj en sia kapo
antaŭ ol prononci ion. En kazo de uzo de fremda lingvo la parolanto decidas pri
la ritmo de la parolado. Iu denaskulo parolus multe pli rapide kaj tio
malfaciligus la komprenadon. Tria avantaĝo estas, ke lernanto deziras provi,
elprovi siajn kapablojn ; kiam lernanto subite konstatas, ke lia/ŝia diraĵo
efikas, estas giganta ĝojo. Kaj tiu ĝojo nutras la motivigon en la lernado. Tiu
fakto estas la kerna celo de tiuj klasointerŝanĝoj, kiuj havas ne nur lingvan
aspekton, sed ankaŭ kulturan kaj socian aspektojn.
Kompreneble tiaj klasointerŝanĝoj same okazas kun
lernantoj el najbaraj ŝtatoj kaj eĉ kun ekster-eŭropaj gejunuloj.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire