dimanche 5 janvier 2014

KVINA AFRIKA KONGRESO solena fermo

En cheesto de la vic-urbestro.





KVINA AFRIKA KONGRESO laboroj



Prezento pri Asocio de Verdulaj Esperantistoj.
Illiassou Boukari kaj François Hounsounou prezentas la laboron de AVE.



Adjévi Adjé

Internaciaj movadaj ekzamenoj de ILEI.
La kandidatoj shvitas.


Gazeta artikolo.


Emile Malanda gvidas diskuton pri la enhavo de la kongresa rezolucio.



Adjévi Adjé laùtlegas la rezolucion dum la ferma ceremonio.

KOTONA GAZETO numero 10

KOTONA GAZETO 

2014-01-04     numero 10    

Lasta numero

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Sukcesa eventoplena kongreso
Sabate la 4an de januaro post la tagmanĝo finiĝis oficiale la kvina Afrika Kongreso de Esperanto.
Aliĝis al la kongreso 41 personoj el 13 landoj. Partoprenis ĝin 32 personoj el 11 landoj.
Okazis dume 18 prelegoj.
Okazis unuhora skajpkunveno sufiĉe bonkvalita kun Germanio, Novjara Renkontiĝo, kun sono kaj bildo, kaj kelkaj interrompoj.
Okazis danco je 31a de decembro kaj nacia vespero kun du muzikgrupoj vendrede la 3an de januaro.
La kongresanoj akceptis rezolucion. Ĝi aperas ĉi sube.
La vic-urbestro de Kotonuo partoprenis la solenan ferman ceremonion kaj faris paroladon. Ĝi aperas ĉi sube.
Sukcesa estis la kongreso pro la alveno de multaj partoprenantoj el plej diversaj landoj : Sud-Afriko, Burundo, Kamerunio, Benino,  Togolando,  Nigherlando, Ebura Bordo, Senegalo, Svedio, Svislando, Haitio, do el 3 kontinentoj.
Sukcesa estis la kongreso pro la fakto, ke la Kongresa Organiza Komitato (KOKo) bonege laboris dum la tuta jaro kaj insensigis sian laboron dum decembro.
Sukcesa estis la kongreso pro la fakto, ke diversaj kongresanoj proponis programerojn, faris valorajn sugestojn, kontribuis, helpis, en frateca etoso.
Sukcesa estis la kongreso pro la bona laboro de chiuj kongresanoj en la verkado de la kongresa rezolucio.
Sukcesa estis la kongreso pro la fruktodonaj laborkunsidoj de la Afrika Komisiono, kies membroj povis unuan fojon fizike konatighi kaj interparoli.
Sukcesa estis la kongreso pro la alta nivelo de la kultura vespero, dum kiu prezentis sin du muzik- kaj dancgrupoj ; la kongresanoj vigle dancis laŭ afrikecaj ritmoj.
Sukcesa estis la kongreso pro okazigo de sesio de Internaciaj movadaj ekzamenoj de ILEI.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Parolado de Sinjoro Augustin Houessinon, vicurbestro de Kotonuo
(tradukis el la franca al Eo Mir)

Sinjoro Prezidanto de la Organiza Komitato kaj de la Asocio « Scio Sen Bariloj »
Sinjorino Prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Sinjoro Kunordiganto de la Afrika Komisiono de Universala Esperanto Asocio
Sinjoro Prezidanto de la Asocio de Beninaj Esperantistoj
Altestimataj Gesinjoroj,
Karaj Gekongresanoj,
Jam ses tagoj pasis ekde nia renkontiĝo lunde la 30an de decembro 2013 en hotelo Pac-Haveno, kie ni efektivigis la komencon de la laboro de la kvina Afrika Kongreso de Esperanto, ses tagoj dum kiuj vi aŭskultis prelegojn kaj partoprenis debatojn en la Kulturcentro JoCa, kie ni ĵus nun sidas, ses tagoj, dum kiuj tiuj, kiuj ne konis unu la alian povis konatiĝi, kaj kiuj jam konis unu la alian povis fortigi siajn ligojn, ses tagoj, dum kiuj vi diskutis pri la kongresa temo kaj informis unu la alian pri viaj spertoj.
Via restado en Benino ebligis al vi malkovri ne nur la grandan urbon Kotonuo, sed ankaŭ nian politikan ĉefurbon Porto Novo, kie okazis en 2008 la unua internacia konferenco, tiu de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ; estis la unua granda internacia evento de via movado sur afrika grundo. Alia ekskurso gvidis vin al Ganvié, alia al Ouidah. Temas pri eta parto de la abundo da kulturaj valoraĵoj troveblaj en Benino. Pro tio vi devas reveni al nia lando por malkovri la ceterajn kulturajn lokojn.
Vi uzis la internacian lingvon Esperanto en viaj aktivecoj, vi konas tiun komunikadsituacion. Estas dezirinde, ke la internaciaj establoj interesiĝu pri tiu lingvo, kies uzo ebligus enorman ŝparadon ĉe tiuj institucioj, kie la tradukado kaj interpretado peze aperas en la buĝetoj.
Dum viaj kongresaj laboroj, vi inter aliaj agadoj faris jenajn decidojn :
·         Peti al Universala Esperanto Asocio, ke ĝi planu okazigon de Universala Kongreso en Afriko.
·         Pli aktivi por diskonigi Esperanton en Afriko
·         Klopodi, ke tiaj kongresoj kiel tiu ĉi kvina okazu pli ofte, por ke tiuj, kiuj lernas la lingvon, havu okazon uzi ĝin.
·         Klopodi ekrilati kun publikaj instancoj cele al kreskigo de ilia intereso pri la internacia lingvo.
·         Intensigi la informkampanjojn al  la vasta publiko kiel celgrupo.
·         Strebi al memstareco de la Esperanto-establoj en Afriko.
Mi esperas, ke tiuj rezolucioj prenitaj de vi estos akceptitaj kaj konkretigitaj fare de la menciitaj establoj.
Per tiuj esperplenaj paroloj mi oficiale deklaras la kvinan Afrikan Kongreson de Esperanto fermita.
Vivu amikeco inter la popoloj !
Vivu paco en la tuta mondo !
Vivu la internacia lingvo Esperanto !
Vivu la lando Benino !
Mi dankas vin.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Kongresa Rezolucio

De la 29-a de decembro 2013 ĝis la 04-a de januaro 2014, kunvenante en kulturdomo JoCa en la benina urbo Kotonuo, la 32 partoprenantoj de la kvina Afrika Kongreso de Esperanto el 11 landoj volas komuniki al la tutmonda esperantistaro jenon:

Nia Kongreso okazas deksep jarojn post la kvara Afrika Kongreso en Tanzanio. Ĝi povas okazi pro la granda subteno de UEA, de Institucio Hodler kaj de multaj esperantistoj el ĉiuj mondopartoj kaj ni volas elkore danki al ili.

Nia kongreso estas la unua evento en la jubilia jaro “Montevideo 60“ (1954-2014) kiu celebras la 60-an jarrevenon de la Unesco rezolucio,  kaj devas esti konsiderata tiel.

Ne indas esplori pri la kaŭzoj de la personaj konfliktoj en la movado, akuzi antaŭajn gvidantojn, sed ĉiuj devas rigardi antaŭen kaj agadi.

Havi klubojn en liceoj kaj universitatoj estas bone. Sed al tiu celgrupo oni povas aldoni aliajn sociajn tavolojn, kiuj kapablas finance subteni la movadon kaj partopreni Esperanto-kursojn, kongresojn kaj kunvenojn.

La deziro organizi internaciajn renkontiĝojn por perfektiĝi lingve kaj spertiĝi movade ekzistas arde en Afriko. Ni anoncas nun nian pretecon labori por la okazigo en Afriko en la jaro 2016 ekzemple de IJK, UK kaj/aŭ ILEI-konferenco.

Necesas regula okazigo de la Afrika Kongreso, dum kiu renoviĝos aŭ konfirmiĝos la konsisto de la Afrika Komisiono de UEA. Tiu kongreso okazu ĉiun trian jaron.

Afrika Oficejo (AO) efikas kiel montrofenestro de Esperanto en Afriko ; pro tio urĝas modernigi ĝin, por ke ĝi povu kompetente, digne kaj akurate efektivigi la bezonojn de Afrikanoj kaj ĝi (AO) plenumu la decidojn kaj planojn de la Afrika Komisiono.

Afrikanoj klopodu aktive serĉi novajn eblojn por pruvi la utilon de Esperanto en la ĉiutagaj vivagadoj kaj entuziasmigu la rilatojn inter ili reciproke, kaj kun aliaj.

Afriko estas granda kontinento ; pro tio necesas dividi ĝin laŭ geopolitika organiza modelo por ebligi la migradon de Esperanto-renkontiĝoj. Esence temas pri Okcidenta, Suda, Orienta kaj Centra Afriko. Ĉiu regiono estu reprezentata kiel eble plej ekvilibre en la Afrika Komisiono.

Landaj asocioj kaj kluboj afrikaj strebu al memstareco.

Seminario por aktivula maturigo (SPAMO) estas dezirata kaj ĝi povos okazi en iu afrika lando, kie ekzistas forta movado.

JoCa, Kotonuo, la kvaran de januaro 2014     La Kongresanaro

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Ni eldonis KONGRESAN LIBRON koloran.

Post la kongreso ni eldonos kajeron, MEMORLIBRON :
« Kvina Afrika Kongreso de Esperanto
Prelegoj, raportoj,  kontribuoj ».
Bibliotekoj ricevos la kongresan libron kaj la memorlibron.
La ĉefaj subtenantoj ricevos ambaŭ verkojn.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Ni ricevis salutmesaghojn el 36 landoj !!
En la  momento de la presado de la kongreslibro ni anoncis 30 landojn per kompleta listo. Aldoniĝis Kroatio, Meksiko, Hispanio, Argentino, Pollando kaj Aŭstralio.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Partoprenis 4 membroj el 7 de la Afrika Komisiono de UEA.
Partoprenis 3 el 10 ankorau vivantaj personoj el Afriko, kiuj partoprenis la jubilean kongreson en Varsovio en 1987.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Sesio de Internaciaj movadaj ekzamenoj de ILEI

Por la dua nivelo aliĝis 6 personoj al la gramatika testo. Unu sukcesis. Tiu ĉi kandidato sukcesis en la tuta ekzameno kun komento BONE.
Por la tria nivelo aliĝis 2 personoj kaj ambaŭ sukcesis kun komento TRE BONE.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx


Vi povas mem vidi multajn partojn de la kongreso vizitante

Diversaj ĉapitroj aperas sub tiu nomo.

Sur tiu  ĉi retejo, blogo de Mirejo Grosjean, vi povas legi la antaŭajn Kotonajn Gazetojn per esplorilo supre maldekstre skribante « kotona gazeto ».


xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

KOKo kaj la gekongresanoj dankas al chiuj establoj kaj privatuloj, kiuj malavere subtenis nian Kongreson.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx


KVINA AFRIKA KONGRESO distra programo