KOTONA
GAZETO
2014-01-04
numero 10
Lasta numero
Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Sukcesa
eventoplena kongreso
Sabate la 4an de januaro post la tagmanĝo
finiĝis oficiale la kvina Afrika Kongreso de Esperanto.
Aliĝis al la kongreso 41 personoj el 13
landoj. Partoprenis ĝin 32 personoj el 11 landoj.
Okazis dume 18 prelegoj.
Okazis unuhora skajpkunveno sufiĉe bonkvalita
kun Germanio, Novjara Renkontiĝo, kun sono kaj bildo, kaj kelkaj interrompoj.
Okazis danco je 31a de decembro kaj nacia
vespero kun du muzikgrupoj vendrede la 3an de januaro.
La kongresanoj akceptis rezolucion. Ĝi aperas
ĉi sube.
La vic-urbestro de Kotonuo partoprenis la
solenan ferman ceremonion kaj faris paroladon. Ĝi aperas ĉi sube.
Sukcesa estis la kongreso pro la alveno de
multaj partoprenantoj el plej diversaj landoj : Sud-Afriko, Burundo,
Kamerunio, Benino, Togolando, Nigherlando, Ebura Bordo, Senegalo, Svedio,
Svislando, Haitio, do el 3 kontinentoj.
Sukcesa estis la kongreso pro la fakto, ke la
Kongresa Organiza Komitato (KOKo) bonege laboris dum la tuta jaro kaj
insensigis sian laboron dum decembro.
Sukcesa estis la kongreso pro la fakto, ke
diversaj kongresanoj proponis programerojn, faris valorajn sugestojn, kontribuis,
helpis, en frateca etoso.
Sukcesa estis la kongreso pro la bona laboro
de chiuj kongresanoj en la verkado de la kongresa rezolucio.
Sukcesa estis la kongreso pro la fruktodonaj
laborkunsidoj de la Afrika Komisiono, kies membroj povis unuan fojon fizike
konatighi kaj interparoli.
Sukcesa estis la kongreso pro la alta nivelo
de la kultura vespero, dum kiu prezentis sin du muzik- kaj dancgrupoj ; la
kongresanoj vigle dancis laŭ afrikecaj ritmoj.
Sukcesa estis la kongreso pro okazigo de
sesio de Internaciaj movadaj ekzamenoj de ILEI.
Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Parolado de Sinjoro Augustin Houessinon,
vicurbestro de Kotonuo
(tradukis el la franca al Eo Mir)
Sinjoro Prezidanto de la Organiza Komitato
kaj de la Asocio « Scio Sen Bariloj »
Sinjorino Prezidantino de la Internacia Ligo
de Esperantistaj Instruistoj
Sinjoro Kunordiganto de la Afrika Komisiono
de Universala Esperanto Asocio
Sinjoro Prezidanto de la Asocio de Beninaj Esperantistoj
Altestimataj Gesinjoroj,
Karaj Gekongresanoj,
Jam ses tagoj pasis ekde nia renkontiĝo lunde
la 30an de decembro 2013 en hotelo Pac-Haveno, kie ni efektivigis la komencon
de la laboro de la kvina Afrika Kongreso de Esperanto, ses tagoj dum kiuj vi
aŭskultis prelegojn kaj partoprenis debatojn en la Kulturcentro JoCa, kie ni
ĵus nun sidas, ses tagoj, dum kiuj tiuj, kiuj ne konis unu la alian povis
konatiĝi, kaj kiuj jam konis unu la alian povis fortigi siajn ligojn, ses
tagoj, dum kiuj vi diskutis pri la kongresa temo kaj informis unu la alian pri
viaj spertoj.
Via restado en Benino ebligis al vi malkovri
ne nur la grandan urbon Kotonuo, sed ankaŭ nian politikan ĉefurbon Porto Novo,
kie okazis en 2008 la unua internacia konferenco, tiu de la Internacia Ligo de
Esperantistaj Instruistoj ; estis la unua granda internacia evento de via
movado sur afrika grundo. Alia ekskurso gvidis vin al Ganvié, alia al Ouidah.
Temas pri eta parto de la abundo da kulturaj valoraĵoj troveblaj en Benino. Pro
tio vi devas reveni al nia lando por malkovri la ceterajn kulturajn lokojn.
Vi uzis la internacian lingvon Esperanto en
viaj aktivecoj, vi konas tiun komunikadsituacion. Estas dezirinde, ke la
internaciaj establoj interesiĝu pri tiu lingvo, kies uzo ebligus enorman
ŝparadon ĉe tiuj institucioj, kie la tradukado kaj interpretado peze aperas en
la buĝetoj.
Dum viaj kongresaj laboroj, vi inter aliaj
agadoj faris jenajn decidojn :
·
Peti al Universala Esperanto
Asocio, ke ĝi planu okazigon de Universala Kongreso en Afriko.
·
Pli aktivi por diskonigi
Esperanton en Afriko
·
Klopodi, ke tiaj kongresoj kiel
tiu ĉi kvina okazu pli ofte, por ke tiuj, kiuj lernas la lingvon, havu okazon
uzi ĝin.
·
Klopodi ekrilati kun
publikaj instancoj cele al kreskigo de ilia intereso pri la internacia lingvo.
·
Intensigi la informkampanjojn
al la vasta publiko kiel celgrupo.
·
Strebi al memstareco de la
Esperanto-establoj en Afriko.
Mi esperas, ke tiuj rezolucioj prenitaj de vi
estos akceptitaj kaj konkretigitaj fare de la menciitaj establoj.
Per tiuj esperplenaj paroloj mi oficiale
deklaras la kvinan Afrikan Kongreson de Esperanto fermita.
Vivu amikeco inter la popoloj !
Vivu paco en la tuta mondo !
Vivu la internacia lingvo
Esperanto !
Vivu la lando Benino !
Mi dankas vin.
Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Kongresa
Rezolucio
De la 29-a de decembro 2013 ĝis la 04-a de
januaro 2014, kunvenante en kulturdomo JoCa en la benina urbo Kotonuo, la 32
partoprenantoj de la kvina Afrika Kongreso de Esperanto el 11 landoj volas
komuniki al la tutmonda esperantistaro jenon:
Nia Kongreso okazas deksep jarojn post la
kvara Afrika Kongreso en Tanzanio. Ĝi povas okazi pro la granda subteno de UEA,
de Institucio Hodler kaj de multaj esperantistoj el ĉiuj mondopartoj kaj ni
volas elkore danki al ili.
Nia kongreso estas la unua evento en la
jubilia jaro “Montevideo 60“ (1954-2014) kiu celebras la 60-an jarrevenon de la
Unesco rezolucio, kaj devas esti
konsiderata tiel.
Ne indas esplori pri la kaŭzoj de la personaj
konfliktoj en la movado, akuzi antaŭajn gvidantojn, sed ĉiuj devas rigardi antaŭen kaj agadi.
Havi klubojn en liceoj kaj
universitatoj estas bone. Sed al tiu celgrupo oni povas aldoni aliajn sociajn
tavolojn, kiuj kapablas finance subteni la movadon kaj partopreni
Esperanto-kursojn, kongresojn kaj kunvenojn.
La deziro organizi
internaciajn renkontiĝojn por perfektiĝi lingve kaj spertiĝi movade ekzistas
arde en Afriko. Ni anoncas nun nian pretecon labori por la okazigo en Afriko en
la jaro 2016 ekzemple de IJK, UK kaj/aŭ ILEI-konferenco.
Necesas regula okazigo de
la Afrika Kongreso, dum kiu renoviĝos aŭ konfirmiĝos la konsisto de la Afrika
Komisiono de UEA. Tiu kongreso okazu ĉiun trian jaron.
Afrika Oficejo (AO) efikas
kiel montrofenestro de Esperanto en Afriko ; pro tio urĝas modernigi ĝin,
por ke ĝi povu kompetente, digne kaj akurate efektivigi la bezonojn de
Afrikanoj kaj ĝi (AO) plenumu la decidojn kaj planojn de la Afrika Komisiono.
Afrikanoj klopodu aktive
serĉi novajn eblojn por pruvi la utilon de Esperanto en la ĉiutagaj vivagadoj
kaj entuziasmigu la rilatojn inter ili reciproke, kaj kun aliaj.
Afriko estas granda
kontinento ; pro tio necesas dividi ĝin laŭ geopolitika organiza modelo
por ebligi la migradon de Esperanto-renkontiĝoj. Esence temas pri Okcidenta,
Suda, Orienta kaj Centra Afriko. Ĉiu regiono estu reprezentata kiel eble plej
ekvilibre en la Afrika Komisiono.
Landaj asocioj kaj kluboj
afrikaj strebu al memstareco.
Seminario por aktivula
maturigo (SPAMO) estas dezirata kaj ĝi povos okazi en iu afrika lando, kie
ekzistas forta movado.
JoCa, Kotonuo, la kvaran de
januaro 2014 La Kongresanaro
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ni eldonis KONGRESAN LIBRON koloran.
Post la kongreso ni eldonos
kajeron, MEMORLIBRON :
« Kvina Afrika Kongreso de Esperanto
Prelegoj, raportoj, kontribuoj ».
Bibliotekoj ricevos la
kongresan libron kaj la memorlibron.
La ĉefaj subtenantoj
ricevos ambaŭ verkojn.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ni ricevis salutmesaghojn
el 36 landoj !!
En la momento de la presado de la kongreslibro ni
anoncis 30 landojn per kompleta listo. Aldoniĝis Kroatio, Meksiko, Hispanio,
Argentino, Pollando kaj Aŭstralio.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Partoprenis 4 membroj el 7 de la
Afrika Komisiono de UEA.
Partoprenis 3 el 10 ankorau vivantaj
personoj el Afriko, kiuj partoprenis la jubilean kongreson en Varsovio en 1987.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Sesio
de Internaciaj movadaj ekzamenoj de ILEI
Por la dua nivelo aliĝis 6 personoj al
la gramatika testo. Unu sukcesis. Tiu ĉi kandidato sukcesis en la tuta ekzameno
kun komento BONE.
Por la tria nivelo aliĝis 2 personoj
kaj ambaŭ sukcesis kun komento TRE BONE.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Vi
povas mem vidi multajn partojn de la
kongreso vizitante
Diversaj
ĉapitroj aperas sub tiu nomo.
Sur
tiu ĉi retejo, blogo de Mirejo Grosjean,
vi povas legi la antaŭajn Kotonajn Gazetojn per esplorilo supre maldekstre
skribante « kotona gazeto ».
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
KOKo
kaj la gekongresanoj dankas al chiuj establoj kaj privatuloj, kiuj malavere
subtenis nian Kongreson.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire