jeudi 9 février 2012

Kiel sub duŝ-akvo

Por LA SAGO 
aùgusto-sept. 2011

KIEL SUB DUSH-AKVO

Bebo aŭdas paroladojn.

Bebo kaptas sonojn.

Bebo rekonas sonojn.

Bebo pli kaj pli ligas sonojn kun signifoj.

Bebo kapablas lerni iun lingvon.

Bebo kapablas lerni iujn lingvojn.

Ĉu temas pri tona lingvo kiel la ĉina, ĉu temas pri klika lingvo kiel la kosa (Sud – Afriko), ĉu temas pri la angla kun « the »… ne gravas.

Bebo lernas, rekonas kaj memoras la sonojn de la lingvoj, kiuj estas parolataj ĉirkaŭ li aŭ ŝi.

Se la bebo neniam aŭdas la anglan, ĝi ne lernos la sonon « the ».

Se la bebo neniam aŭdas iujn klikojn kun signifo, ĝi ne lernos tiajn sonojn.

Fakuloj diras, ke bebo estas « ekspoziciigita » al iuj lingvoj.

Kiel iu homo sub duŝo ricevas akvon. Akvo fluas sur la korpo. Kaze de sojfo oni rajtas malfermi la buŝon…

En pli granda aĝo homo dezirante lerni lingvon multe pli penos ol infanaĝe.

Infanaĝe bebo malkovras la mondon per sia/j lingvo/j. Ĝi nomas la mondon kaj la aĵojn en ĝi. Plie se ĝi ne kapablas diri « mi malsatas », ĝi ne ricevos manĝaĵon ; ĝia vivo povas esti en danĝero pro mankohava komunikado.Tia situacio neniam plu okazos en ĝia vivo. Pro tio fremdlingvolernado en pli posta aĝo kaj en plenkreskula aĝo ne povas okazi same kiel en infanaĝo (laŭ François Grosjean, lingvisto, Svislando, ne-parenco mia).



Do la bebo aŭdas, kaptas, sorbas, memoras konatajn sonojn, reagas al konataj sonoj.

Tamen tiam la bebo nenion diras.

La akiritajn kapablojn oni nomas « pasiva kono » de iu lingvo.

Mi ne ŝatas tiun esprimon. Kial ? Ĉar fakte la bebo aŭdas la sonojn, elkodigas ilin, ligas sonon kun signifo, do komprenas ; tio estas laboro en la cerbo !

Poste la bebo ekparolos. Foje ĝi ekparolos malrapide, pli kaj pli, uzante unue simpligitajn formojn kaj poste kompletajn korektajn vortojn kaj frazojn. Komplika kaj kompleksa konstruado… Foje infaneto atendas ĝis finakiro ; tiam la gepatroj timas pro la silentemo de la infaneto. Kaj subite, ene de du semajnoj, la infaneto kvazaŭ perfekte parolas. Ne malofta fenomeno.

Gravas do, ke bebo aŭdu plurajn lingvojn. Mi ne diris « lernu », mi ne diris « parolu », mi diras « aŭdu ». Eble ĝi kaptos, sorbos ion, iom. Tio formos ĝian cerbon. Certe ĝi poste pli lerte kapablos lerni lingvojn. Ĉu vi bone observis ? Ne temas pri instruado ! Temas pri normala senĝena uzo de lingvoj en ĉeesto de la bebo. Rezulto estas lernado.

Ni lasu la bebon kapti la sonojn.

Eble kreiĝos signifo en ĝia cerbo…

Kiel duŝ-akvo fluas sur nuda korpo.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire