INTERNACIA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO
Discours de Mireille Grosjean au village de Klouekamé
province de Couffo, Bénin
21 février, journée mondiale de la langue maternelle
Mireille
Grosjean parle en tant que présidente de la Ligue Internationale des
Enseignants Espérantistes ILEI. Traduction consécutive en langue adja.
Mireille Grosjean parolas kiel prezidanto
de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI. Kun posta interpretado
en la aĝaa lingvo (adja).
Lors d’un cours d’espéranto que
j’ai donné à Cotonou, un de mes étudiants était un professeur d’agronomie à la
retraite. Un autre était un jeune étudiant en agronomie motivé et très zélé.
Celui-ci a fièrement annoncé : je parle français, allemand, anglais,
espagnol. J’ai continué en disant : et… et…. Il ne comprenait pas et me
regardait avec de grands yeux. Alors j’ai dit : fon, adja…. Et il a
recommencé une nouvelle liste, fièrement : fon, adja, yoruba, ewe !
Le vieux professeur était très heureux et a insisté en lui disant : dans
tes études en agronomie, tes observations et analyses vont être rédigées en
français. Mais elles devront se baser sur des données collectées auprès des
agriculteurs, et avec eux, tu devras parler leur langue. Donc ces langues
locales sont indispensables !!
Dum Esperanto-kurso, kiun mi gvidis en Kotonuo,
unu el miaj studentoj estis emerita profesoro pri agronomio. Alia estis juna
studento pri agronomio, motivita kaj tre diligenta. Li fiere anoncis : mi parolas la
francan, la germanan, la anglan, la hispanan. Mi daŭrigis dirante : kaj …
kaj … Li ne komprenis kaj rigardis min per grandaj okuloj. Tiam mi diris : fon, adja, …(fonua
lingvo, aĝaa lingvo….) Kaj fiere li rekomencis novan liston fon, adja, yoruba, ewe ! La maljuna
profesoro estis tre feliĉa kaj insistis dirante al li : dum viaj studadoj pri
agronomio viaj observoj kaj analizoj estos redaktitaj en la franca. Sed ili
baziĝos sur donitaĵoj kolektitaj ĉe la agrokulturistoj kaj, kun ili, vi devos
paroli ilian lingvon. Sekve nepre necesaj estas tiuj regionaj lingvoj !!
Selon votre décision, que je salue
ici au passage, (enseignement en 1e, 2e et 3e primaire en langue adja) et selon la Convention Relative aux Droits de l’Enfants de
l’ONU, il est important et très positif que l’acquisition des capacités de base
que sont la lecture, l’écriture et les premières notions de calcul soit
effectuée dans la langue parlée tous les jours par les enfants.
Laŭ via decido, kiun mi ĉi tie volas laŭdi,
(instruado en la klasoj 1 ĝis 3 de elementa lernejo en la aĝaa lingvo) kaj laŭ
la Konvencio de UN pri la Rajtoj de la Infanoj, estas grave kaj tre pozitive,
ke estu farita en la lingvo ĉiutage parolata de infanoj la akirado de la bazaj
kapabloj, kiuj estas legado, skribado kaj la unuaj nocioj pri kalkulado.
De plus, ces langues locales sont
indispensables pour que les enfants puissent échanger avec leurs grands-parents
et vice-versa, pour que le savoir sur le climat, la terre, les plantes et leurs
vertus, sur les proverbes et les coutumes, sur les chants traditionnels, pour
que tous ces savoirs soient conservés et restent vivants de génération en
génération. Si on perd l’usage de ces langues, on ne saura plus à quoi peut
servir telle plante pour de meilleurs soins, une meilleure hygiène ou une
meilleure alimentation. Je m’appuie sur les études de Madame Tove
Skutnabb-Kangas pour affirmer cela, c’est une linguiste danoise. Ces langues sont des trésors. Si une personne
a envie d’écrire une histoire, elle peut le faire dans l’une de ces langues.
Bien sûr, si cette personne écrit son histoire en français, il y aura dans le
monde plus de personnes capables de lire cette histoire. On le voit, les deux
voies ont des avantages ; il faut donc rester fidèle au bilinguisme et
développer un plurilinguisme. On est dans la diglossie, l’usage quotidien de
deux ou plusieurs langues. Toute l’Afrique est plurilingue, et cela est un
immense avantage. En France, en Angleterre, en Allemagne, aux Etats-Unis
d’Amérique, la grande partie des gens ne parlent qu’une langue, qui est une
langue de grande diffusion. Ils sont pauvres, culturellement pauvres. Les
langues africaines ne sont pas des langues de grande diffusion, mais elles sont
des trésors et méritent toute notre attention et tous nos soins.
Krome tiuj regionaj lingvoj nepras, por ke
la infanoj povu interparoli kun la geavoj, por ke la konoj pri la klimato, la
tero, la plantoj kaj iliaj efikoj, pri la proverboj kaj la kutimoj, pri la tradiciaj
kantoj, por ke ĉiuj scioj estu konservitaj kaj restu vivantaj de generacio al
generacio. Se ni perdas la uzadon de tiuj lingvoj, ni ne plu konos la utilecon
de iu planto por pli bona kuracado, pli bona higieno aŭ por pli bona nutrado.
Por aserti tion, mi baziĝas sur la studoj de S-ino Tove Skutnabb-Kangas, dana
lingvistino. Tiuj lingvoj estas trezoroj. Se
persono, kiu deziras skribi rakonton, tiu
persono povas fari tion en unu el tiuj lingvoj. Kompreneble, se tiu persono
verkas sian rakonton france, estos tra la mondo pli da homoj, kiuj povos legi
ĝin. Kiel vi povas rimarki: ambaŭ vojoj havas avantaĝojn ; sekve ni restu
fidelaj je dulingvismo kaj kreskigu plurlingvismon. Ni estas en « diglosio »,
duidiomismo, la ĉiutaga uzado de du aŭ de pluraj lingvoj. Ĉiu afrikano estas
plurlingva, kaj tio estas ege granda avantaĝo. En Francio, en Britio, en Germanio,
en Usono, plej multe da homoj parolas nur unu lingvon, kiu estas lingvo vaste
uzata. Ili estas malriĉaj, kulture malriĉaj. La afrikaj lingvoj ne estas ege
disvastigitaj, sed ili estas trezoroj kaj meritas nian atenton kaj niajn prizorgojn.
Ludovic était un adolescent tout
simple. A 14 ans, après avoir vu dans sa ville de Bialystok, en Pologne, des
tensions interethniques sanglantes, il est venu à l’idée qu’une langue
internationale neutre pourrait éviter des conflits. Il faut une sorte de
passe-partout. Et il l’a inventé. C’est l’espéranto. Cette langue est parlée
dans plus de 130 pays du monde. L’espéranto appartient à tout le monde et à
personne ; la langue a été créée comme langue internationale. Si on prend
une langue nationale et qu’on l’élève au rang de langue internationale, c’est
toujours injuste, car les gens qui parlent cette langue sont avantagés. C’est
pourquoi les anglophones avides de justice se mettent à l’espéranto, car en
utilisant cette langue, on est tous sur le même pied. C’est la langue équitable.
Les gens qui parlent cette langue sont sensibles aux droits linguistiques et
luttent pour le maintien des langues locales. Nous avons donc le même objectif.
L’UNESCO en 2017 honore une cinquantaine de personnalités phares dont Ludovic Lazare Zamenhof, le
créateur de l’espéranto, car Zamenhof est mort en 1917, il y a cent ans. Mais
il reste vivant dans une diaspora multicolore, ouverte et progressiste. Quand
un russe rencontre une brésilienne lors d’un congrès d’espéranto, ils se parlent
en espéranto, ils tombent amoureux, ils se marient, ils ont des enfants…
ceux-ci ont l’espéranto comme langue maternelle. Bien sûr, ils parlent aussi la
langue de leur père et la langue de leur mère, ils sont donc polyglottes.
Kiam Ruso kaj Brazilanino renkontiĝas dum
Esperanto-kongreso, ili interparolas en Esperanto. Se ili enamiĝas, geedziĝas
kaj havas infanojn … ĉi-tiuj havas Esperanton kiel gepatran lingvon denaskan.
Sed, kompreneble, ili parolas ankaŭ la lingvon de la patro kaj tiun de la
patrino, sekve ili estas poliglotoj.
Ludoviko estis tutsimpla adoleskanto
14-jara. Vidinte en sia urbo Bialistoko, Pollando, interetnajn konfliktojn
kelkfoje sangajn, li ekpensis, ke neŭtrala internacia lingvo povus malebligi
tiajn militojn. Necesas havi specon de ĉefŝlosilo. Kaj li kreis ĝin :
temas pri Esperanto. Tiu lingvo estas parolata en pli ol 130 landoj tra la
mondo. Esperanto apartenas à ĉiu kaj al neniu ; ĝi estis kreita kiel
internacia lingvo. Ĉiam estas nejuste rangigi nacian lingvon je internacia
nivelo, ĉar la personoj, kiuj parolas tiun lingvon, estas privilegiitaj. Pro
tio anglolingvanoj, kiuj avidas justecon, eklernas Esperanton ĉar, uzante tiun
lingvon, ni estas ĉiuj sur sama nivelo. Esperanto estas justa lingvo. La personoj,
kiuj parolas tiun lingvon, estas atentemaj pri la lingvaj rajtoj kaj batalas
por la konservado de la regionaj lingvoj. Sekve ni havas la saman celon. Dum
2017 UNESKO honoras kvindekon da eminentuloj, el kiuj Ludoviko Lazaro Zamenhof,
la kreinto de Esperanto, ĉar li mortis en 1917, antaŭ 100 jaroj. Sed li restas viva en bunta, malfermita kaj progresama diasporo.