dimanche 13 novembre 2011

11-11

Le 11 novembre 1918 à 11 heures du matin, la première guerre mondiale a pris fin. J'ai décidé de ne plus mettre de majuscules à une boucherie comme une guerre. Le 11 novembre 1918, des soldats sont partis à l'aube et se sont faits tuer ou blesser avant 11 heures... Quelle connerie la guerre! (Citation de Jacques Prévert que je partage à 300%).

La dekunuan de novembro 1918 je la dekunua horo la unua mondmilito finighis. Mi decidis, ke mi ne plu metos majusklojn por tia buchado, kiel estas milito. La dekunuan de novembro 1918 soldatoj ekatakis frumatene kaj estis vunditaj aù mmortigitaj antaù la dekunua horo... Kia stultajho, milito! (Citajho el poemo de Jacques Prévert, franca poeto; mi 300% samopinias kiel li).


L'ossuaire de Douaumont à Verdun, France
Ostejo en Douaumont en Verdun, Francio


En 2002, je suis allée à Verdun. J'y ai été accueillie par des espérantistes du lieu et j'ai annoncé mon envie de visiter le champ de bataille. Ce qui a eu lieu. J'ai visité tout d'abord la Citadelle, transformée en un très intéressant musée. Ensuite nous sommes partis pour les montagnes environnantes puis pour l'ossuaire de Douaumont. Là, nos amis nous annoncent: Non, nous n'allons pas entrer par devant, vous devez d'abord voir quelque chose derrière. Nous contournons le bâtiment. Derrière, on voit des fenêtres de caves, très basses et très petites. Par ces fenêtres, on apercoit des tas d'os: des crânes, des tibias, des bassins... bien triés. A qui appartenaient ces os? A des Allemands? A des Francais? Demandez à un tibia: As-tu marché sur un ordre d'un cerveau qui pensait en francais? en allemand? Un tibia est un os, l'homme qui l'avait dans la jambe était même peut-être Noir, vu "l'utilisation" des tirailleurs sénégalais et d'autres soldats en provenance des colonies durant le premier conflit mondial...

En la jaro 2002 mi iris al Verdun, urbo en nord-orienta Francio. Tie mi estis akceptita de lokaj esperantistoj; mi anoncis, ke mi deziras viziti la batalkampon. Tio okazis. Unue mi vizitis la Fortikajhon, kiu estas tre interesa muzeo. Poste ni ekveturis al la chirkaùantaj montoj; poste ni atingis la preghejon de Douaumont, kiu estas ostaro, ostokolektejo. Tie niaj amikoj anoncis al ni: Ne, ni ne eniros tra la antaùa enirpordo; ni unue vizitu ion malantaùe. Ni do chirkaùiris la konstruajhon. Malantaùe oni vidas kelajn fenestrojn malaltajn kaj malgrandajn. Tra tiuj fenestroj oni vidas ostojn, montojn da ostoj: kraniojn, kruroostojn, pelvojn... bone apartigitajn. Al kiu apartenis tiuj ostoj? Chu al Germanoj? Chu al Francoj? Demandu krurooston: chu vi marshis laù postulo de cerbo francpensanta? germanpensanta? Osto estas osto, la homo, kiu havis tiun oston en sia kruro povis ech esti Nigrulo, char oni "utiligis" soldatojn el Senegalio ekzemple kaj soldatojn el aliaj kolonioj dum la unua mondmilito...

Je ne peux pas oublier cette visite et l'émotion provoquée par la vue de ces os. Bien sûr, il est impossible de trier les restes humains après une bataille. Donc les hommes sont mélangés après leur mort...

Pouquoi faut-il qu'ils soient morts pour être capables de se mélanger????

Mi ne povas forgesi tiun viziton kaj la emocion kaùzitan de la vidado de tiuj ostoj. Kompreneble oni ne povas ordigi homajn restajhojn post batalo. Do la homoj estas tute miksitaj post sia morto...

Kial homoj devas esti mortaj por kapabli intermiksighi???

1 commentaire:

  1. Mi eĉ ne sciis ke oni povas eniri en la Ostejon de Douaumont. Sed mi neniam forgesos tiujn fenestretojn, tra kiuj videblas miloj kaj miloj da ostoj de nekonataj soldatoj, nek la senfinajn vicojn da krucoj super la tomboj de soldatoj rekonitaj... Oni devus vizitigi tiun lokon al ĉiuj eŭropanoj.

    RépondreSupprimer