mardi 26 mars 2013

PREZIDANTINO POR ILEI????????????



2013-03-26

Mireille Grosjean (Mirejo) kandidatiĝas por fariĝi prezidanto de ILEI.

Mirejo studis la francan, la germanan, geografion kaj historion en la universitato de Neuchâtel, Svislando. Ŝi estas franclingva svisino. Ŝi instruis (kun granda ĝojo ĝis la lasta tago) tiujn fakojn dum 38 jaroj al 13 ĝis 16jaraj geknaboj kaj en Alemanio (germanlingva Svislando) kaj en Romandio (franclingva Svislando). Do ŝi havas grandan sperton pri lingvoinstruado, ĉefe fremdlingvoinstruado.

Profesie ŝi zorgis pri klasointerŝanĝoj. Interkultura edukado estis ŝia fako dum pli ol dudek jaroj. Pedagogio adaptita al tia situacio okupis ŝiajn pripensojn, ŝi verkis libron pri tio, ŝi lertigis geinstruistojn pri tio kaj direktorojn de lernejoj, en Svislando, Francio kaj Italio.



En la Esperanto-movado ŝi aperis en 1985. Tuj ŝi ricevis respondecojn en Kultura Centro Esperantista en La  Chaux-de-Fonds kaj en Svisa Esperanto-Societo, kie ŝi ekde 2006 estas kun-prezidanto. Lobiadon ŝi abunde kaj efike faras. Prezidi kaj mastrumi ne estas problemoj por ŝi. Plie ŝi prezidas Internacian Ekzamenan Komisionon.

En 2002 ŝi verkis « curriculum » pri edukado al kulturo de paco, kie aperas kompreneble Esperanto. Tiu valora programo troviĝas ĉe edukado.net en dek lingvoj.



Ekde pli ol dek jaroj ŝi estas prezidanto de Svisa ILEI Sekcio kaj kunlaboras intense kun CDELI en La Chaux-de-Fonds,  ILEI kaj kun edukado.net. En 2012 ŝi ricevis plian taskon : akompani la kandidatajn sekciojn por faciligi la decidon de la Komitato de ILEI en la momento de la elekto. Ŝi tre proksime kunlaboras kun UEA deĵorante en la Komitato kiel Kom A por Svislando ekde 1998 kaj deĵorante ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (2009-2010).



Ŝi estas senbrutara nomado, ŝi atingis 9 landojn en Azio, 3 en Afriko kaj 2 en Ameriko. Ni ne parolu pri Eŭropo…. Ŝi estas konsilanto de Afrika Komisiono de UEA. Ŝia sperto pri homoj, kulturoj, lingvoj (ŝi parolas 6,2 lingvojn) lernado en tiaj landoj malfermus ILEI-n al la tuta mondo.

Mirejo jam verkis 3 librojn. Plie ŝi havas kronikon pri komunikado en La Sago, organo de SATamikaro. Ŝi verkas multajn artikolojn kaj recenzojn. Ŝi staras en la mezo de interlingvistikaj studoj en la Universitato Adam Mickievicz en Poznan, Pollando.


Mirejo estas membro de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de Internacia Ekzamena Komisiono de UEA ILEI kaj rajtigita ekzamenanto por la KER ITK ekzamenoj de UEA. Ŝi ricevis de UEA diplomon pri elstara agado por sia agado en Afriko kaj uzo de Esperanto en interkulturaj kontaktoj.




Mirejo havas sanproblemon konatan de 1999 : temas pri malsufiĉa renfunkciado. Tion observas kaj sekvas pluraj kuracistoj kaj fakuloj. Tion oni ne povas kuraci, plibonigi. Oni povas klopodi per dieto bremsi la falon de tiu funkciado. Neniu povas diri, kiel la problemo evoluos, la kuracistoj ne samopinias. La vivritmo de Mirejo tute ne ludas rolon en tiu afero, ĉu ŝi vojaĝas, laboras, aŭ brodas antaŭ televidilo hejme, tio ne influas tiun aspekton de ŝia sano. Ŝi vivas energioplene kaj sen doloroj. Ŝi povas senprobleme vojaĝi, ĉar ŝi estas ĝenata nek de temperaturosaltoj nek de horosaltoj. Ŝia laborritmo, akurateco kaj  fidindeco estas vaste konataj.







ILEI vigliĝis enorme pro la elstara kaj efika strebado de Stefan MacGill en la lastaj jaroj. Tion Mirejo, kaze de elektiĝo,  provos plu fari kaj eble eĉ pli grandigi. Subteni la geinstruistojn pere de instruiloj, retejoj kiel edukado.net, libroj, kursoj, renkontiĝoj, konferencoj, filmoj, lertigaj agadoj diverstipaj. Pripensi la instruadon kaj la lernadon, analizi ĝin, evoluigi ĝin,  pere de simpozioj kaj konferencoj. Lukti en la ekstera mondo por trovi agnoskon por niaj lertigaj programoj kaj atestiloj.

Mireille Grosjean anoncis jam antaŭ kelkaj monatoj al la Elekta Komisiono sian pretecon prezidi ILEI-n, kaze ke Stefan MacGill deziras eksiĝi. Tamen ŝajnas, ke tio ne estis valida kandidatiĝo. Pro tio venas formala kandidatiĝo hodiaŭ.




Ekde la 1a de aprilo ILEI ne havos prezidanton. Tamen ILEI havas vic-prezidanton : Zsofia Korody, kiu deĵoros por gvidi la Asocion. Tion ŝi povas fari dum kelkaj semajnoj, dum la necesa tempo de pripensoj, diskutoj, demandoj kaj decido. Ĉiumaniere la Komitato repritraktos la aferon dum la Konferenco en julio. Do temas pri provizora decido.

La Elekta Komisiono proponas hodiaŭ rapidan retan elekton. Kvankam la Regularo por retaj voĉdonoj klare antaŭvidas, ke tia proceduro ne validas por elekto de estrarano (vidu sube), estus bone, ke la tempolimoj menciitaj en tiu dokumento estu respektataj. Ne estas urĝo.


 ILEI estas avangarda :
jam la Ligo havas komitatan retvoĉdonadon,
jam  ILEI organizis Konferencon en Afriko (2008 en Benino).
Ĉu ILEI plu avangardu havante prezidantinon ?

Bv pripensi.




Bv vidi ŝian blogon : http://mirejo3.blogspot.ch/


1 commentaire:

  1. Gratulojn Mirejo. Mi tre ĝojus, se vi estus kiu reprenus la fadenon kaj daŭrigus la laboron de Stefan. Vi povas kalkuli je mia subteno kaj okaze de sukceso je forta kunlaboro inter ILEI kaj edukado.net.
    Ni iru antaŭen, neflankiĝante,
    amike, Katalin

    RépondreSupprimer