Tria Tutmonda KOLOKVO pri
Instruado de Esperanto
Dua informo 2014-03-01
Invito iros de shtato al chiuj shtatoj de la mondo. Char en Svislando la
kantonoj estas shtatoj, kontaktoj okazis kun la kantona registaro de Neuchâtel
kun peto, ke la kantono invitu. Kaj la registaro konsentis per decido je la 20a
de novembro 2013. En la kantono Neuchâtel troviĝas la ĉefurbo Neuchâtel kaj la
urbo La Chaux-de-Fonds, kie troviĝas CDELI, grava arkivejo pri planlingvoj. En
tiuj du urboj okazos la Kolokvo. (En la franca : Conférence, en Esperanto
Kolokvo, char ILEI okazigas chiun jaron Konferencon) La datoj estas 13a ĝis 16a de majo 2015, (Ĵaude la
14an de majo estas kristana festo kaj feritago) do en la fama jubilea jaro UNESKO-Montevideo
60.
La unua tia Konferenco okazis en Ĝenevo en 1922, la dua en Prago en
1927. Estos la tria.
La registaro de la kantono do konsentas inviti chiujn registarojn de la
mondo sendi iun delegacion al tiu kolokvo.
Tio signifas, ke en chiu shtato de la mondo venos al la registaro la invitletero
(en marto-aprilo 2014). Do la registaro devos esplori, informighi, chu Esperanto
estas instruata sur ghia teritorio. Tio estas unu el la pozitivaj aferoj en tiu
kolokvo.
ILEI estas la organizanto. Che
ILEI okazis estrara voĉdonado, la okazigo de tiu evento estis aprobita.
La du lokoj de la Kolokvo
estas nun rezervitaj.
« Aŭlo de la junaj lagobordoj » (Aula des Jeunes Rives) en Neŭŝatelo.
Aŭlo kaj « Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia » (CDELI)
en la Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds.
Noto: Inter la du urboj estas 28 km. Veturado dauras proks. 20 minutojn.