jeudi 20 mars 2014

TUTMONDA KOLOKVO


Tutmonda Konferenco pri 
Instruado de Esperanto

Unua informo  2013-12-11

 GRAVEGA PASHO!!!!

Tia konferenco utilos unue al informado, varbado, ĉar invito iros de ŝtato al ĉiuj ŝtatoj de la mondo. Ĉar en Svislando niaj kantonoj estas ŝtatoj, mi iris al la kantona registaro de Neuchatel kaj petis, ke ili invitu. Kaj ili konsentis. En la kantono Neuchâtel troviĝas la ĉefurbo Neuchâtel kaj la urbo La Chaux-de-Fonds, kie troviĝas CDELI, grava arkivejo pri planlingvoj. En tiuj du urboj okazos la Konferenco. La antaŭviditaj datoj estas 13a ĝis 16a de majo 2015, do en la fama jubilea jaro Montevideo 60.

La unua tia Konferenco okazis en Ĝenevo en 1922, la dua en Prago en 1927. Estos la tria.

La registaro de la kantono do konsentas inviti ĉiujn registarojn de la mondo sendi iun personon al tiu konferenco.  Tio signifas, ke en ĉiu ŝtato de la mondo venos al la registaro la demando. Do la registaro devos esplori, informiĝi, ĉu eo estas instruata sur ĝia teritorio. Tio estas la pozitiva afero en tiu Konferenco, fakte eble pli ol la konferenco mem.

ILEI estas la organizanto.



Jam aperas la kolokvo en la agendo pri kulturaj eventoj. www.neuchateltourisme.ch

Lingva aspekto : la laboro disvolviĝos kiel ILEI faris en Kopenhago en 2011 : se la prelego estas en la franca, la projekciigita teksto sur ekrano aperas en eo kaj inverse. Ni akceptu tamen kontribuojn en aliaj lingvoj kondiĉe, ke la preleganto zorgas pri la traduko al unu el la du lingvoj.

Celoj

  • Kolekti prezenton de la nuntempaj metodoj uzataj por lerni.
  • Kolekti prezenton de la nuntempaj metodoj uzataj por instrui.
  • Kolekti rezultojn kaj observojn pri konsekvencoj de la lernado de Esperanto (lernhelpa efiko)
  • Kolekti rezultojn kaj observojn pri konsekvencoj de la lernado de Esperanto (en la kampoj de psikologio, akiro de interkulturaj kapabloj, solidareco, toleremo)
  • Esplori pri pli vasta lokigo de Esperanto en la lernejaj programoj.
  • Esplori, kiom Esperanto povas kontribui al la jarmilaj celoj de UNESKO en rilato al alfabetigo kaj daŭripova evoluo.
  • Interŝanĝo de spertoj
  • Renkontiĝo kun lokaj fakuloj




Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire