mercredi 21 novembre 2012

KOTONUO, ESPERANTO-DOMO







La domo de Esperanto en Kotonuo estas sendependa ĉambro en la privata domo de Privas Tchikpe. Tio signifas, ke oni povas el la strato rekte eniri la lokon. Li zorgas pri tiu loko kaj la aktivecoj, kiuj okazas kaj okazos tie.
"Scio Sen Bariloj" subtenas la laboron en tiu Esperanto-centro.
Jam okazis projekciado de la filmo de Dominique Gautier pri Esperanto (SAT).
Lernolibroj, legolibroj, revuoj kaj vortaroj estas je dispono tie.

Pri "Scio Sen Bariloj" kaj Privas Tchikpe, bv legi en eo.wikipedia.


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire