Senegalo troviĝas tute okcidente de Afriko. Sur tiu ĉi mapo ĝi estas malhelviola. Ĝi situas sude de Maŭritanio, flave sur la mapo.
Jen DAKARO, la ĉefurbo
Bonvolu spekti kelkajn surstratajn aspektojn!
jen moskeo
Monumento pri afrika renesanco
"Monument à la Renaissance Africaine"
desegnita de nord-korea artisto.
Ĝi kostis enorme multe kaj pro tio la popolo grumblis.
Surstrate
Fiŝkaptistaj boatoj
En Dakaro mi sentas min kiel en Danlando: ĉiuj veturiloj havas ŝildon kun DK!
Cementofabriko
Sidejo de UNESCO por tuta Afriko
Ĉu vi vidas la bluan trajnon?
Estas diversaj trajnlinioj tra Senegalo, al najbaraj landoj.
La granda moskeo de Dakaro.
Senegalo estas je 90% islama lando.
jen baobabo
jen bugenvilo
SOCIO
Televido. La elsendoj estas aŭ en la franca, aŭ en la ŭolofa lingvo.
Radio. Jen muntisto ĉe sia laborekrano.
Manĝado
Komuna plado
Vizito al kunven-kaj sporta Centro de Banko BCEAO,
"Centre Aéré de la BCEAO". BCEAO = Banque Centrale des Etats de l'Afrique de l'Ouest
Jen la duoninsulo, kie la urbo Dakaro situas. La centro estas la dekstra kvadrato ruĝa, tute supre.
La centro, vidita el aviadilo. Vidiĝas la diversaj domoj, la naĝejo kaj la diversaj sportejoj.
Plie interne estas trejnejo por judo, aikido kaj aliaj luktartoj el Japanio, kaj gimnastikejo kun mekanikaj iloj.
En tiu centro okazis la tutmonda koferenco de la Verduloj en marto 2012
Jen ronda halo nomita « Case
de cérémonies »
OCEANIUM
renkontiĝo kun ministro pri ĉirkaŭaĵo: ALI HAIDAR
DAKARO
renkontiĝo kun Sinjoro Aliou Sarr
respondeculo pri alfabetigo kaj afrikaj lingvoj
Vizito al HOTELO ONOMO
Tiu hotelo similas al fortikaĵo
mi dirus, du fortikaĵoj
kun komuna meza loko kun akceptejo kaj restoracio
konferencejo
higienaj produktoj el la lando mem
ekstero de la hotelo
Granda kunvensalono
Kreskigado de spicoj por la kuirejo de la hotelo.
Maldekstre: kunvenhalo
Dekstre: hotelo, chambra parto
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire