lundi 21 janvier 2013

KOTONA GAZETO 2


KOTONA GAZETO NUMERO 2                     2013-01-20

Grava pozitiva pasho : decido pri konsisto de Kongresa Organiza Komitato KOKo.

Jen kiu laboras kaj laboros ene de la KOKo.
Prezidanto : Privas Tchikpe, Kotonuo, Benino
Sekretario : Latifou Gbadamassi, Lokossa, Benino
Programo; Rilatoj kun UEA kaj Afrikaj Esperantistoj : Adjé Adjévi, Lomeo, Togolando
Ekskursoj : Sébastien Essou, Kotonuo, Benino
Akcepto, loghado : Karlo Alofa, Kotonuo, Benino
Organizado; Antau-  kaj dumkongresa komunikado : Joseph Tchokpodo, Kotonuo, Benino
« Kotona Gazeto « ; financoj ; rilatoj kun eksterafrikaj esperantistoj: Mireille Grosjean, Svislando
Vic-respondeculo pri financaj aferoj : Pierre Houenavo, Lokossa, Benino
La organizantoj estas la benina Landa Asocio ABeE, la Afrika Komisino de UEA kaj la NRO «Scio Sen Bariloj » kune.

Kongresaj  kotizoj
La Komitato starigis la kotiztabelon por la kongreso

Grava pozitiva pasho : starigo de programo
Okaze de sia unua kunveno okazinta la 20an de Januaro 2013 en JoCa, Kotonuo, (raporto jam pretas), la KOKo skizis tre richan programon, kiu antauvidas  diskutojn pri agado en Afriko, ekzamensesion kun la tri niveloj de la Movadaj Ekzamenoj de ILEI, kurson pri la lokaj lingvoj  ‘’fon’’ kaj ‘’adja’’, kulturajn eventojn kiel koncertojn, diversajn ekskursojn, kvizon kun premioj, ktp

Reagoj tra la mondo
Char estis 17 jaroj sen iu afrika kongreso, char montrighas skipo preta je laboro, la reagoj pri la okazigo de AKE estis en Afriko kaj ekster Afriko tre pozitivaj. En du eùropaj landaj asocioj okazas pripenso pri partnerado por financi alvenon de afrikanoj al Benino. Esperantistoj ekrilatis kun UEA kunlaborantoj por demandi, kien ghiri monon por subteni tiun Kongreson.

Kiel aspektos tiu kongreso ?
Jam ni scias, ke kelkaj afrikanoj kaj ne afrikanoj intencas partopreni. Jam la vicurbestro de Rufisko, Senegalo, anoncis subtenon al unu au kelkaj rufiskanoj, por ke ili partoprenu la Kongreson en Kotonuo. Jam ni scias pri diskutoj kaj esploroj en Europo celante subtenon al partopreno de afrikanoj al AKE. Se la ideo de partnerado progresas en la Landaj Asocioj ekster Afriko, la kongreso povos esti tre grava evento en la Historio de nia movado. Eble la subteno estos tia, ke per tiu helpo la organizantoj sukcesos inviti al Kotonuo la membrojn de Afrika Komisiono de UEA. La rezulto estos eta kongreso el 15 au 20 homoj. Jam tia kunveno, tia fizika renkontigho en unu loko, dum pluraj tagoj, ebligos kontaktojn, diskutojn. Jam tio estus sukceso. Se la subteno el la Nordo estos pli forta, tiam eble po unu membro de chiu afrika Landa Asocio – UEA havas 17 landajn asociojn en Afriko, el 70 en la tuta mondo – la Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) estos granda sukceso. Se esperantistoj el ne afrikaj landoj venos partopreni la kongreson kaj faros, ke la partoprenontoj atingus 50 au 100 personojn, tiam estus giganta sukceso.

Konatighu kun Afriko
Mirejo abunde raportis kaj raportas pri Kotonuo kaj Benino sur sia blogo. Bonvolu rigardi la fotojn, legi la tekstojn : http://mirejo3.blogspot.com en novembro kaj decembro 2012. Tiel vi povas konstati, kiel aspektas la urbo, la kvartalo, la stratetoj, la domo JoCa, la hotelo Pac-haveno, ktp. Kompreneble en la blogo tra la fotoj mankas la temperaturo, la humideco, la bruoj, la odoroj. Pri la temperaturo kaj humideco direndas, ke la klimato estas agrabla ; ghi tute ne similas al humidaj klimatoj kiel Japanio, Chinio, Vjetnamio. Tute ne. Humideco estas iom pli alta ol en la varmaj partoj de Europo, sed restas meza kaj bone eltenebla. Nia kongreso okazos en seka sezono. Pri la bruoj direndas pri la pepado de kokoj kaj kokinoj frumatene tra la stratetoj. Povas audighi blekado de shafo, kapro, bovo au azeno, eble. Pri la odoroj nenio direndas.
La KOKo organizos ekskursojn. Tio signifas, ke vi povos sidighi en konforta moderna buso kaj veturi al Ouidah, Porto Novo, Ganvié, Abomey. Bv esplori pri tiuj lokoj en www.eo.wikipedia.org, vi malkovros belegajn lokojn kun grava signifo por la lando Benino kaj por tuta Afriko.
Kompreneble rondveturado tra la urbo Kotonuo ne mankos. Vi povos vidi la tute proksiman oceanon, la larghajn avenuojn, la havenon, la domon de la registaro, la multnombrajn ministrejojn kaj ambasadejojn, la Kongresan Palacon kaj la Konferencocentron, la faman bazaron Dantopka. Tamen nia kongreso okazos ne en la centro kun granda trafiko, sed en kvieta afrikstila kvartalo. Vi povos malkovri la vivoritmon de la afrikaj familioj. Pro tio direndas sugesto : venu kun viaj infanoj (se via financa situacio tion ebligas, kompreneble). Ekde la agho de dek jaroj infanoj kaj junuloj el la Nordo povus kapti la okazon de tiu kongreso por konatighi rekte kun afrikaj vivkondichoj, kiujn ili tre malbone konas tra televidelsendoj. La kongresa organizado kaj kongresaj ekskursoj ebligos konatighon kun Afriko en tute sekuraj kondichoj. Ne forgesu, ke Kotonuo estas granda urbo kun chiuj servoj. Plie estos esperantista etoso kaj fruktodonaj kontaktoj kompreneble, kiel en chiu esperantista kongreso.
oooOOOooo


KOKo en laboro

en la salono de Kulturcentro JoCa.

Mankas Pierre Houenavo kaj  Mirejo Grosjean

Kotonuo, dimanche la 20an de januaro 2013


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire