Kvine : Eŭropa AgadoEstrarano Hori Yasuo, kiu respondecas pri landa agado, kunvenigis personojn por paroli pri agado en Eŭropo. Li petis al mi gvidi la kunvenon. Li partoprenis, same kiel Sean O Riain, prezidanto de Eŭropa Esperanto Unio (EEU).
Unue mi atentigis la aŭskultantojn pri la danĝero en la uzo de la vorto « regiono » kaj « regiona ». Povas esti enlanda disdivido, ekzemple Romandio, Alemanio, Tiĉino estas regionoj en Svislando. En la kutima paroluzo de UN regiono estas kontinento, do ŝtataro.
Fakte per rimarko de mi antaŭ kelkaj monatoj leviĝis la demando, kial ne ekzistas Eŭropa Komisiono de UEA, kiel ekzistas Afrika Komisiono (AK), Amerika Komisiono kaj Azia Komisiono (KAEM). Kiel mi faris en Roterdamo en 2008 en la kunveno de Azia Komisiono, mi unue prezentis la geografian aspekton de tio, tio estas, kie Azio komenciĝas, kie Eŭropo finiĝas. Ĉiuj scias, ke Uralo estas la limo inter la du kontinentoj. Multaj scias, ke same kiel Rusio Turkio havas azian parton kaj eŭropan parton. Istanbulo estas la nura urbo en la mondo, kiu situas sur du kontinentoj. Malmultaj konsciiĝas pri la kaŭkaza regiono, kie situas tri ŝtatoj : Kartvelio (Géorgie, Gruzinskaya), Azerbejĝano kaj Armenio. Dum kunveno de KAEM en 2008 mi prezentis tion kaj tuj armena virino stariĝis kaj konfirmis vigle : ni estas en Azio, ni havas komunajn renkontiĝojn kun gesamideanoj el Irano ! Paralele la tri kaŭkazaj landoj estas membroj de Konsilio de Eŭropo (KE). Do laŭ mi oni bone povas pensi, ke tiuj tri landoj apartenas kaj al Eŭropo kaj al Azio. Post tiu prezento mia ekparolis virino doktoro pri internacia juro el Hispanio, se mi bone memoras ; ŝi tute konfirmis kaj aldonis, ke ne ekzistas en la leĝaj dokumentoj de Konsilio de Eŭropo iu klara indiko pri limoj de Eŭropo.
En Eŭropo agadas EEU por Esperanto tre vigle, ĉefe en Bruselo por lobiado. EEU grupigas la landajn asociojn de la EU landoj, tio estas 27 ŝtatoj. EEU ne havas laŭ sia statuto iun rilaton al UEA.
Kio ekzistas en Eŭropo ekster tiu grupo ? Ekzistas 20 aliaj ŝtatoj, inter ili Svislando.
La disaj landoj : Islando, Norvegio, Svislando, Liĥtenŝtejno
La orientaj landoj : Belarusio, Ukrajnio, Rusio, Moldavio
La balkanaj landoj : Serbio, Kroatio, Bosnio, Makedonio, Albanio
La kaŭkazaj landoj : Azerbejĝano, Armenio, Kartvelio.
La etaj landoj : Andoro, Vatikano, San Marino, Monaco.
Dum la kunveno mi esprimis min jene : Unue : mi ne bone komprenus formigon de grupo, landaro, komisiono el tiuj 20 disaj landoj. Due : ni svisoj kunlaboras kun la najbaraj landaj asocioj por interŝanĝi varbideojn ; por tio ni ne bezonas iun plian komisionon. Ileana Schroeder el Danlando anoncis, ke ekzistas ene de EEU subgrupoj regionaj, kiuj entenas ne EU-landojn.
Estis rekomendo, ke ni klopodu uzi Esperanton en la programo de ĝemelaj urboj.
Estis rekomendo, ke ni observu kelkajn interesajn instruprogramojn.
Ne estis iu decido pri kreo de iu nova grupo.
Do ni daŭre klopodu rilati kun niaj najbaroj, ĉefe kun tiuj, kiuj uzas niajn naciajn lingvojn.
Sese : diversaĵojLa Poloj mem antaŭorganizis la Internacian Artan Vesperon, parte kun usoneca muziko kaj danco…dubinda afero… Tiu kutima tasko mia falis de miaj ŝultroj.
Dum la Movada Foiro estis loko por SES kun ŝildo. Estis neniu materialo. Mi notis sur la ŝildo, ke mi estas je dispono por informi iun. Dum la tuta kongreso mi havis la okazon raporti pri Esperanto en Svislando kun multaj personoj, kiuj demandis al mi pri tiu temo.
2010 estos elektojaro por la estraro kaj la komitato de UEA. Membroj de la elekta komisiono ekparolis al mi… Mi pripensas…. Aŭdu, ke plurfoje en Japanio oni sugestis al mi fariĝi la unua prezidantino de UEA… Ĉar Probal Dasgupta certe rekandidatiĝos, mi ne havas tiun intencon. Iu diris al mi : ĉar Claude Piron mortis, vi certe nuntempe estas la plej fama sviso en la Esperanto-movado. En Japanio post mia prelego pri konfliktosolvado mi aŭdis : vi estas la nova Pestalozzi ! Ĉar mi tre malŝatas memlaŭdojn ĉe certaj aliaj personoj mi tuj ĉesu.
Mia verketo « Afrikanoj kaj mi » estis aĉetebla en la Libroservo. 100 ekzempleroj vendiĝis… Mi nun verkas „Japanoj kaj mi“. Ĉu ĝi pretos por la UK 2010?
Kiel konsilanto de la Afrika Komisiono de UEA mi foje deĵoris en la budo de tiu komisiono kun Jean Codjo, beninano loĝanta en Moncton, Kanado. Aliaj afrikanoj estis du, kiuj studas nuntempe en Pollando : unu el Kongolando loĝanta en Sudafriko kaj unu el Tanzanio.
En Herzberg en junio mi mendis 50 T-ĉemizojn nigrajn kun teksto „Esperanto, nia lingvo“ kaj „Lingvo de la paco“ en dek lingvoj. La liverado okazis en Bjalistoko. Mi vendos ilin en CDELI, kiam mi iros tien. Mi pretas sendi iujn tra Svislando kun fakturo. Mi havas malsamajn grandecojn. La prezo estas 10 CHF. Oni povas libere aldoni ion por mia agado en Afriko.