mardi 11 mai 2010

TOUSSAINT LOUVERTURE



Il était intelligent.
Il savait lire et écrire merveilleusement.
Il montait à cheval habilement.
Il avait de l’autorité.
Il était un chef.
Il était Noir.

Il était à la tête des Haïtiens quand ceux-ci se sont révoltés contre le pouvoir français.
Cela n’a pas plu à Napoléon.
Napoléon l’a fait emprisonner au Fort de Joux près de Pontarlier en France, prison d’Etat la plus éloignée de la mer….
Là, Toussaint, malade et pas soigné, est mort en 1803.
Haïti est le premier Etat noir indépendant au monde.





Citaĵo de Toussaint sur la monumento: Kiam oni demetis min de la povo en Sankto Domingo, oni nur eltranĉis la trunkon de la libereca arbo de la Nigruloj. Tiu arbo denove kreskos el la radikoj, ĉar ili estas profundaj kaj multnombraj.



Li estis inteligenta.
Li kapablis legi kaj skribi mirinde bele.
Li elstare rajdis.
Li havis kapablon estri.
Li estis ĉefo.
Li estis nigrulo.

Li estris la homojn de Haiti, kiam ili ribelis kontraŭ la povo de Francio.
Tio ne plaĉis al Napoleono.
Napoleono ordonis, ke oni malliberigu lin en kastelo Joux proksime de Pontarlier en Francio. Tiu kastelo estis ŝtata prizono, plej fore de la maro…
Tie Toussaint malsana kaj ne flegita mortis en la jaro 1803.
Haiti estas la unua nigrula sendependa ŝtato en la mondo.


La fenêtre de la prison de Toussaint Louverture, murée aux trois-quarts.
La mallibereja fenestro de Toussaint Louverture, murfermita trikvarone.





« Kiam Toussaint alvenis, tio estis por montri, ke ne ekzistas malrespektita raso, ke ne ekzistas marĝenigita lando, ke ne ekzistas esceptaj popoloj. Oni lasis al li sklavan bandon, el ĝi li faris armeon. Oni lasis al li ribelulojn, el ili li faris revolucion. Oni lasis al li loĝantojn, el ili li faris popolon. Oni lasis al li kolonion, el ĝi li faris ŝtaton, pli bone : nacion. »
Aimé Cézaire, poeto pri nigruleco.



Sklaveco- kaj homrajta STRATO estas organizita de UNESCO tra Francio.


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire