mardi 3 août 2010

INDEPENDANCE / SENDEPENDECO



Pays africains indépendants ? Pas encore !

Afrikaj ŝtatoj sendependaj ? Ne ankoraŭ !


Dans « L’Impartial » du 24 juillet, Monsieur Alpha Issa Barry évoque les 50 ans d’indépendance célébrés dans 16 pays africains en 2010.


En la ĉiutaga ĵurnalo « L’Impartial » de la 24a de julio Sinjoro Alpha Issa Barry parolas pri la 50 jaroj da sendependeco, kiujn 16 afrikaj ŝtatoj celebras en la jaro 2010.



La traite des Noirs a commencé avant 1492, on a « importé » des esclaves vers l’Europe. Ensuite s’est développé le commerce triangulaire Europe-Amérique-Afrique. On estime à des dizaines de millions de personnes (100 millions ?) dans la force de l’âge qui ont été « prélevées » par la force du continent africain (1) et réduits en esclavage : une ponction unique dans l’Histoire, déclarée crime contre l’humanité (2). La colonisation a détruit tout socle culturel et lié au sacré.

La perforta ellandigo de la Nigruloj komenciĝis antaŭ la jaro 1492, oni « importis » sklavojn en Eŭropon. Poste organiziĝis la triangula sklavokomerco Eŭropo-Ameriko-Afriko. Oni taksas, ke dekoj da milionoj da personoj (100 milionoj ?) en plene forta aĝo elafrikiĝis perforte (1) kaj sklaviĝis. Tia punkcio, tia suĉado de homaj fortoj, estas unika en la tuta Historio ; oni deklaris ĝin Krimo kontraŭ la Homaro (2). Koloniado detruis ĉiun kulturan bazon kaj ĉion ligitan al sankteco.


Pour justifier la traite et la colonisation, les Occidentaux ont accouché de théories racistes et occulté les côtés positifs, valables et admirables de la culture africaine. Pour cette raison, il est urgent de réécrire tous les manuels d’Histoire. Par chance, nous avons actuellement Lilian Thuram qui est aussi habile sur une pelouse de football qu’au clavier de son ordinateur : « Mes étoiles noires, de Lucy à Obama » (3) permet de se rendre compte de l’ampleur de l’escroquerie.

Por pravigi la ellandigon, sklavigon kaj koloniadon Okcidentanoj akuŝis je rasismaj teorioj kaj kaŝis la pozitivajn, valorajn kaj mirindajn aspektojn de la afrika kulturo. Por tio urĝas reskribi ĉiujn lernolibrojn pri Historio. Bonŝance ni havas nuntempe Lilian Thuram, kiu estas same lerta sur piedpilka gazono kiel ĉe klavaro de komputilo : « Miaj nigraj steloj, de Lucy al Obama » (3) ebligas la komprenon de la graveco kaj amplekseco de la trompado.

Photo Fondation HOPE fotis.

En Afrique, les pays occidentaux poursuivent leur pillage et tirent les ficelles de toute politique. Le FMI et la Banque Mondiale dictent les programmes d‘austérité. La démocratie mise en place ne peut donc être qu’une farce. (4) Pour orchestrer le pillage, les Occidentaux corrompent les chefs d’Etats africains et suppriment à l’aide des « chacals » (tueurs) ceux qui pourraient s’opposer à cette cynique stratégie ; voir l’assassinat de Lumumba au Congo, de Sankara au Burkina Fasso, de Cabral en Guinée Bissau. (5)

En Afriko la okcidentaj ŝtatoj plu forrabas valorajn varojn kaj decidas kaŝe pri ĉiu politika ago. La Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko diktas la ŝparcelajn programojn. La surloka demokratio nur povas esti teatraĵo. (4) Por estri la forrabadon la Okcidentanoj koruptadas la afrikajn ŝtatestrojn kaj forigas pere de la « ŝakaloj » (mortigistoj) tiujn, kiuj kontraŭstaras al tiu cinika strategio. Vidu la mortigon de Lumumba en Kongo, Sankara en Burkina Fasso kaj Cabral en Gvineo Bisaŭo. (5).



Si maintenant, enfin, les Africains peuvent prendre conscience de la valeur de leurs cultures et de leur prestigieuse Histoire, ils acquerront confiance en eux et pourront prendre leur destin en main. Pour cela, les Occidentaux doivent descendre de leur piédestal construit de manière fort prétentieuse et cesser le dénigrement systématique (dans dénigrer, il y a noir, nègre…), le pillage et le commerce cynique. Alors l’afflux de réfugiés cessera. Alors on pourra parler d’indépendance. Ce changement de paradigme est nécessaire à la paix dans le monde.

Se nun finfine afrikanoj povas ekkonsciiĝi pri la valoro de siaj kulturoj kaj de sia prestiĝa Historio, ili akiros memfidon kaj povos ekdecidi mem pri sia destino. Por tio okcidentanoj devas malgrimpi de sia podio konstruita per troa fiereco kaj ĉesi daŭran nigrigon, forrabadon kaj cinikan komercon. (En nigrigi estas la vorto nigra…) Tiam la multnombra alveno de rifuĝintoj ĉesos. Tiam oni povos paroli pri sendependeco. Tiu ŝanĝo de paradigmo, de pensmaniero, necesas por la paco en la mondo.


(1) Voir Hans Fässler « Reise in Schwarz-Weiss » (Vojaĝo en nigro-blanko) Rotpunktverlag Zurich 2005 pages 299-300.
(2) Voir ACTES (AKTOJ) de la Première Conférence Européenne sur le racisme anti-Noir (Unua eùropa Konferenco pri rasismo kontraù Nigruloj), CRAN 2008, page 244.
(3) Lilian Thuram : « Mes étoiles noires, de Lucy à Obama » (Miaj nigrulaj steloj, de Lucy al Obama) éd. Philippe Rey, Paris 2009.
(4) Voir Fweley Diangitukwa « La thèse du complot contre l’Afrique, pourquoi l'Afrique ne se développe pas » (La tezo de la komploto kontraù Afriko, kial Afriko ne evoluas pozitive) L’Harmattan, Paris, 2010. Photo ci-dessus. Foto chi supre.
(5) Voir vidu « L’Essor » (Revuo « La Ekflugo ») n° 3, juin 2010, page 7

Texte envoyé à « L’Impartial » le 26 juillet.
Paraîtra ? Paraîtra pas ? Paraîtra quand ?
Je vous informerai.

Teksto sendita al ĵurnalo « L’Impartial » la 26an de julio.
Aperos ? Ne aperos ? Kiam aperos ?
Mi informos vin.

2 commentaires:

  1. Dankon. Mi ligis al cxi tiu en La Verda Stelo - http://verdastelo.com

    RépondreSupprimer
  2. gratulojn, kara Mirejo, pri tiu grava laboro . Mi proponas helpi vin, ekzemple kontribuante al konigo de via blogo.
    Chu vi povus aldoni plurajn ekzemplojn kiel tiujn de Nelson Mendela kaj de Wangari Maathai, kiuj estis-as valoregajn ekzemplojn pri sindonemo; kuragho, inteligenco, senintereso , ktp kiuj multe suferis, neniam uzante perforton kontraù la malamikoj por plibonigi la sorton de siaj samlandanoj ?
    Wangari Maathai, Nobel premio 2004, sukcesis planti kaj plantigi 40 milionojn da arboj.. kaj multe kontribuis al anstataùigo de la terura dikatoro Arab Moi per ekdemokratio...

    RépondreSupprimer