jeudi 6 janvier 2011

2010

J'essaie de sortir un son d'un cor des Alpes.
Mi provas ludi alpan kornon.



Lettre de nouvelles de Mireille Grosjean
30-12-2010

BONJOUR A TOUS !!!

J’espère que vous allez bien, où que vous soyez dans le monde, notre petite planète. J’espère que vous êtes en santé, que vos proches vont bien également, que vos études, votre profession ou votre retraite vous apporte bonheur et satisfaction et que les contacts humains vous comblent de joies diverses.

UNE TROISIEME PIERRE MILLIAIRE

La première pierre milliaire qui a marqué ma vie est la découverte de l’aikido en 1982. J’ai appris à me tenir debout et à me concentrer sur ici et maintenant et cela a eu des effets visibles dans mon activité de prof. La fréquentation de la culture japonaise a été un grand enrichissement pour moi, qui se poursuit.

La deuxième pierre milliaire dans ma vie a été en 1985 la découverte de l’espéranto, langue planifiée, qui m’a montré le squelette d’une langue, le minimum nécessaire, donc mon approche du phénomène « langue » a évolué. De plus, mon sentiment d’appartenir à la grande famille humaine s’est intensifié.

La troisième pierre milliaire dans ma vie provient de divers contacts au début 2010. Premièrement la lecture du livre de Lilian Thuram « Mes étoiles noires, de Lucy à Obama ». J’y ai découvert comment les Occidentaux ont caché bien des faits positifs provenant d’Afrique et modifié, modelé, l’Histoire à leur avantage. Peut-être suis-je la dernière à ne pas savoir cela ?? Cette vaste tromperie a pour effet que je n’ai pas encore décoléré. Cela va-t-il passer ? C’est grave, docteur ?

Sur cette photo, on voit Saint-Maurice, qui a donné son nom à la commune du même nom au Valais. Il était Nubien, donc Soudanais, Noir.

Sur tiu chi foto oni vidas Sanktan Mauricion, kiu donis sian nomon al loko en Valezo. Li estis el Nubio, do Sudano, Nigrulo.





Deuxièmement, j’ai entendu à Genève une conférence sur le racisme anti-Noir qui m’a ébranlée, renversée, déstabilisée ; la réflexion sur ce sujet se poursuit grâce à divers contacts et surtout diverses lectures que vous pouvez voir sur mon blog http://mirejo3.blogspot.com/2010/12/lectures-legajhoj.html. Mon « lavage de cerveau » est en cours. Dois-je opérer un prompt rétablissement ou aller au fond des choses ? Vous en saurez plus dans ma lettre de fin 2011.

Mes voyages de cette année (et je vais continuer à me balader comme un nomade sans troupeau tant que ma santé et mes finances me le permettront) : le Bénin en janvier, la Turquie en mars, la Mongolie en juin avec retour en transsibérien. En septembre, j’ai fait une tournée de conférences en France puis un petit saut à Oslo. Un enrichissement énorme, un plaisir total. Quitter mon appartement, fermer ma porte en tirant ma valise, aller vers de nouvelles rencontres, c’est grisant pour moi. Au sujet de ma santé, je sais maintenant que mes reins sont sous-dimensionnés et qu’ils fonctionnent à 33%. Au sujet de mes finances, je viens de constater que mon solde à la banque a considérablement chuté durant l’année 2010.

Je n’ai pas pu entreprendre ce que je voulais faire à ma retraite (été 2008) : mettre au point mon cours de résolution des conflits, le traduire en espéranto, mettre au point diverses activités en groupes ethniquement mixtes et les traduire en espéranto…. En conséquence, j’ai engagé de manière très officielle une secrétaire : il s’agit de ma fille Marion Bélisle, qui maîtrise les divers domaines informatique, linguistique, interculturel nécessaires à ce travail. J’ai beaucoup de chance d’avoir une telle collaboratrice. En fait, il n’y en a qu’une au monde.

Conférences diverses (j’ai une liste de 17 titres), cours, rédaction de mon blog (http://mirejo3.blogspot.com) travail à l’ONU (www.droits-linguistiques.com), tâches politiques aux Brenets (www.lesbrenets.ch) et aux côtés des Verts neuchâtelois (www.verts-ne.ch), tâches diverses dans le monde de l’espéranto (www.uea.org), rédaction d’articles et de coups de gueule dans divers journaux, coprésidence de la Société Suisse d’Espéranto (www.svisa-esperanto-societo.ch) (je viens d’hériter l’ensemble des tâches concernant les finances de cette association…) et de l’Association Suisse des Educateurs à la Paix (www.asepaix.ch), actions pour la paix (www.alvoko-al-mondpaco.org), collaboration avec un écrivain béninois (www.daadacom.fr) m’amènent environ 80 courriels par jour. Habituellement, je me lève vers 6 ou 7 heures et travaille jusque vers 23 heures ; je me pose et me re-pose en faisant des pauses, des micro-siestes ou des bavardages avec l’Afrique, la Corée ou le Japon par « skype », sans oublier des marches dans la nature jurassienne qui commence à ma porte et les bavardages sympathiques avec les Brenassiers et Brenassières. Toutes mes activités me plaisent et je me trouve dans une belle période de ma vie. Bien sûr, il y a mes filles pas très loin, avec chacune un homme à côté d’elle, et mes deux petits-fils qui s’épanouissent d’une manière très heureuse et qui acquièrent des capacités remarquables dans divers domaines où je suis à peu près nulle. Voir et entendre ma deuxième fille Joëlle chanter au Festival de Jazz de Montreux a été une grande joie pour moi (Jolane, dans le groupe Entretemps, (www.myspace.com/entretempsgroupe). En fait, il n’y en a qu’une au monde comme elle.



Je vous souhaite une belle année 2011 pleine de bonheur, de vigueur et de saveurs.

Mireille

Dans le Transsibérien. En la transsiberia trajno.


Novaĵletero de Mirejo (Mireille Grosjean)

30-12-2010

SALUTON AL ĈIUJ !!!

Mi esperas, ke vi fartas bone, sendepende de kie vi estas en la mondo, sur nia eta planedo. Mi esperas, ke vi kaj viaj gefamilianoj estas en bona sanstato, ke viaj studoj, via profesio aŭ via emeriteco alportas al vi feliĉon kaj kontentiĝon, kaj ke viaj interhomaj kontaktoj plenigas vin per diversaj ĝojoj.

TRIA MEJLOŜTONO

La unua mejloŝtono, kiu gravis en mia vivo, estis la malkovro de aikido en la jaro 1982. Mi lernis stari kaj koncentriĝi pri ĉi tie kaj nun, kaj tio efikis grande en mia profesio kiel instruisto. La malkovro de la japana kulturo multe riĉigis min kaj tio daŭras ankoraŭ nun.

La dua mejloŝtono, kiu gravis en mia vivo, estis en 1985 la malkovro kaj lernado de esperanto. Temas pri planlingvo, per kiu mi kaptis la esencon de tio, kio estas lingvo, ĝia interna strukturo, ĝia skeleto ; mi komprenis la bezonatan minimumon por ebligi klaran komunikadon sen redundoj. Per tiu studado mia kompreno de la fenomeno « lingvo » evoluis. Plie kreskis kaj intensiĝis mia aparteno al granda homa familio.

La tria mejloŝtono en mia vivo fontas el diversaj kontaktoj komence de la jaro 2010. Unue mi legis la libron de Lilian Thuram « Mes étoiles noires, de Lucy à Obama » (Miaj nigraj steluloj, de Lucy ĝis Obama). En tiu libro mi eksciis, kiagrade Okcidentanoj kaŝis multajn pozitivajn faktojn el Afriko kaj modifis, modelumis la Historion cele al sia avantaĝo. Eble nur mi ne sciis tion… ? La efiko de tiu grandskala trompado estas, ke mia kolero hodiaŭ ne ankoraŭ malaperis. Ĉu tiu kolero iam finiĝos ? Ĉu estas grava malsano ?
Due mi povis aŭskulti en Ĝenevo prelegon pri rasismo kontraŭ Nigruloj. Tiu prelego skuis min, malstabiligis min ; pripensoj kaj studoj pri tiu temo daŭras danke al diversaj kontaktoj kaj diversaj legaĵoj ; pri miaj libroj legitaj kaj legotaj vi povas vidi mian blogon http://mirejo3.blogspot.com/2010/12/lectures-legajhoj.html. Mia « cerbolavado » ankoraŭ estas survoje. Ĉu mi devas rapide resaniĝi aŭ ĉu mi devas iri al plej profunda kerno de tiu problemo ? Vi scios pli pri tio en mia novaĵletero de la fino de 2011.

Miaj vojaĝoj dum 2010 (mi intencas plu vojaĝi kiel senbrutara nomado dum la tempo, kiam mia sano kaj miaj financoj ebligas tion). En januaro mi estis en Benino, en marto en Turkio, en junio en Mongolio kaj revenis de tie per trans-siberia trajno. En septembro mi faris prelegturneon en Francio kaj salton al Norvegio. Enorma homa pliriĉiĝo, kompleta plezuro. Forlasi mian apartamenton, fermi la pordon tirante valizon, iri al novaj renkontoj, tio ĝojigas min ege. Pri mia sano mi eksciis, ke miaj renoj estas nenormale malgrandaj kaj funkcias je 33%. Pri miaj financoj mi ĵus konstatis, ke mia saldo en banko multe falis dum la jaro 2010.

Mi ne povis fari tion, kion mi planis por mia emerita tempo, kiu komenciĝis en somero 2008. Mi volis finverki mian kurson pri konfliktosolvado, traduki ĝin al esperanto, finverki diversajn aktivecojn por etne miksitaj grupoj kaj traduki ilin al esperanto… Konsekvence mi dungis sekretarion tute oficiale ; temas pri mia filino Marion Bélisle, kiu majstras la diversajn kampojn informatikan, lingvan kaj interkulturan, kiujn oni bezonas por fari tiajn laborojn. Mi estas bonŝanca, ke mi havas tiom valoran kunlaborantinon. Fakte estas nur unu tia sekretariino tra la tuta mondo.



Diversaj prelegoj (mi havas liston kun 17 titoloj), kursoj, verkado de mia blogo (http://mirejo3.blogspot.com), laboro ĉe Unuiĝintaj Nacioj (www.droits-linguistiques.com), politikaj aktivecoj en Les Brenets (www.lesbrenets.ch) kaj ĉe la Verduloj (www.verts-ne.ch), diversaj taskoj en la esperantomovado (www.uea.org), verkado de artikoloj kaj elkrioj en diversaj ĵurnaloj, kun-prezidanteco de Svisa Esperanto Societo (www.svisa-esperanto-societo.ch) (mi jhus heredis la taskaron de kasisto) kaj de Svisa Asocio de Edukistoj al la Paco (www.asepaix.ch), porpaca agado (www.alvoko-al-mondpaco.org), kunlaboro kun benina verkisto (www.daadacom.fr) alportas al mi kutime po 80 retmesaĝojn ĉiutage. Kutime mi ellitiĝas je la 6a aŭ 7a matene kaj laboras ĝis la 23a vespere. Kompreneble mi faras paŭzojn por rapide siesti aŭ babili per skajpo kun samideanoj en Afriko, Koreio aŭ Japanio. Mi ne rajtas forgesi rakonti al vi pri miaj promenadoj en belega ĵurasa naturo, kiu komenciĝas tuj ĉe mia pordo kaj miaj agrablaj palabroj kun samvilaĝanoj. Ĉiuj miaj aktivecoj plaĉas al mi, mi troviĝas en bela momento de mia vivo. Kompreneble staras miaj filinoj ne for, ĉiu havas viron apud si, miaj nepoj kreskas sane kaj feliĉe kaj akiras impresajn kapablojn, kiuj ofte vastskale superas la miajn. Kiam mi vidis kaj aŭdis mian duan filinon Joëlle kanti en Montreux Jazz Festival (Jolane, en sia grupo Entretemps, (www.myspace.com/entretempsgroupe), mi estis la plej feliĉa patrino. Fakte estas nur unu tia kantistino tra la tuta mondo.

Mi deziras al vi belan jaron 2011 plena je feliĉo, vigleco kaj agrablaj travivaĵoj.

Mirejo

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire