KOTONA
GAZETO
2013-12- 31
numero 9
Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Sukcesa
malferma ceremonio
Ghi okazis en Hotelo Pac-Haveno en ties
konferenca salono. Cheestis chiuj kongresanoj kaj proks 40 invititoj, gastoj,
iamaj lernantoj de la diversaj kursoj organizitaj de « Scio Sen
Bariloj ». Cheestis la estro de la dekdua distrikto de la urbo. Cheestis
la direktoro de la internaciaj kunlaboraj programoj de la urbo Kotonuo. La vic-urbestro de Kotonuo faris paroladon.
Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Parolado de Sinjoro Augustin Houessinon,
vicurbestro de Kotonuo
(tradukis el la franca al
Eo Mir)
Sinjoro Prezidanto de la
Kongresa Organiza Komitato kaj de la Asocio « Scio Sen Bariloj »
Sinjorino Prezidantino de
la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Sinjoro Kunordiganto de la
Afrika Komisiono de Universala Esperanto Asocio
Sinjoro Prezidanto de la
Asocio de Beninaj Esperantistoj
Altestimataj Gesinjoroj,
Karaj Gekongresanoj,
En la nomo de Sinjoro
Urbestro de la Urbo Kotonuo mi volas bonvenigi vin en nia urbo.
Estas honoro por la lando
Benino kaj la urbo Kotonuo akcepti la kvinan Afrikan Kongreson de Esperanto,
kiu okazos en la Kulturcentro JoCa en la dekdua distrikto de Kotonuo de la 30a
de decembro 2013 ĝis la 4a de januaro 2014.
Benino same kiel tuta
Afriko elstaras pro sia granda kultura riĉeco kaj abundeco je plej diversaj
lingvoj. Tio estas pozitiva fakto, tamen tio ankaŭ kaŭzas malfacilaĵojn en la
komunikado. Pro tio ni atente observas la disvolviĝon de la internacia lingvo
Esperanto kiel neŭtrala lingvo, kiu devas faciligi la komunikadon inter ĉiuj
homoj sendepende de iliaj devenoj, religioj, etnoj.
Mi estis tre impresita de
la unua parto de tiu solena malferma ceremonio kaj de la amikeco, kiu ekzistas
inter vi danke al la uzo de tiu lingvo Esperanto.
Kiel lingvo de paco kaj
amikeco ĝi devas plu antaŭeniri por efike kaj valorplene utili al la tuta
homaro.
Mi deziras al vi, ke via
kunveno alportu al vi novajn informojn, ideointerŝanĝojn, agrablajn momentojn,
gustumadon de tipe beninaj pladoj, kaj mi deziras, ke la tuta mondo, danke al
via restado kaj laboro ĉi tie, atenteme rigardu al la kontinento Afriko
ĝenerale kaj al la lando Benino pli precize.
Hodiaŭ ni baldaŭ malfermos
oficiale kaj solene la kvinan Afrikan Kongreson de Esperanto kaj esperas kun
granda senpacienco, ke Universala Esperanto Asocio honorigos nin, kiam ĝi
permesos al ni akcepti ĉi tie en baldaŭa estonteco la unuan Universalan
Kongreson de Esperanto en la kontinento Afriko.
Per tiuj esperplenaj
paroloj kaj kun bondeziroj al vi por agrabla restado sur la teritorio de
Béhanzin kaj de Houegbadja kaj en la bela urbo Kotonuo, mi oficiale deklaras
malfermita la kvinan Afrikan Kongreson de Esperanto.
Vivu amikeco inter la
popoloj !
Vivu paco en la tuta
mondo !
Vivu la internacia lingvo
Esperanto !
Vivu la lando Benino !
Mi dankas vin.
Enkonduke la vic-urbestro
menciis la abundajn kunlaborojn el la subregiono Niĝerio, Benino, Togolando,
Ganao kaj Ebura Bordo kaj konstatis, ke la uzo de Esperanto estus tre adekvata
solvo por la lingvoproblemo.
Preciza tagordo de tiu
ceremonio kaj fotoj trovighas en la blogo
Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Salutoj el ĉeestantaj landoj
- Benino, Parfait, la
plej juna kongresano
- Burundo, Jeremie
Sabiyumva prezidanto de ANEB
- Ebura Bordo, Antoine
Kouassi Kouablan, prezidanto de KEA
- Haitio, Sylnoble
Everson
- Kamerunio, Tomaso Wang
- Niĝerlando, Boukari
Illiassou
- Senegalo, Assane Faye
président de SEA
- SudAfriko, Emile
Malanda, li plie parolis nome de RD Kongo
- Svedio, Anita
Dagmasdotter
- Svislando, Mireille
Grosjean kun-prezidanto de SES
- Togolando, Kossi Senam
Houatsi
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ni ricevis salutmesaghojn el 35
landoj !!
Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Partoprenas 4 membroj (el 7) de la
Afrika Komisiono de UEA.
Partoprenas 3 el 10 ankorau vivantaj
personoj el Afriko, kiuj partoprenis la jubilean kongreson en Varsovio en 1987.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Vi
povas mem vidi la lokojn, kie okazas
AKE per
Sur
tiu ĉi retejo, blogo de Mirejo Grosjean,
vi povas legi la antaŭajn Kotonajn Gazetojn per esplorilo supre maldekstre
skribante « kotona gazeto ».
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
La tri organizaj
establoj estas
Afrika Komisiono de UEA
Benina Landa Asocio de UEA
Scio Sen Bariloj
Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Se vi havas demandojn, komentojn,
salutmesaghojn, bv uzi ĝin !!
Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Por
pagi aliĝojn kaj mendojn, bv uzi
·
La konton de Afrika
Komisiono ĉe UEA.
·
La konton de Scio Sen
Bariloj, unu el la tri organizaj establoj per assb-k
·
La svisan konton de Scio Sen
Bariloj 10-752700-3
Bv
indiki precize, kiel ni devas uzi vian donacon :
Ĉu
por subteni la Kongreson ĝenerale
Ĉu
por subteni personon precizan ; en tiu kazo bv indiki la nomon kaj
devenlandon kaj urbon.
Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
KOKo
kaj la gekongresanoj dankas al chiuj establoj kaj privatuloj, kiuj malavere
subtenas nian Kongreson.
Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx