mercredi 18 décembre 2013

KOTONA GAZETO numero 5

KOTONA GAZETO 

2013-11-11   numero 5

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Pozitiva fakto : La retejo de Afrika Komisiono www.esperanto-afriko.org prezentas nian Kongreson.
La tri organizaj establoj estas
Afrika Komisiono de UEA
Benina Landa Asocio de UEA
Scio Sen Bariloj

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Pozitiva fakto: KOKo havas retadreson : ake-2013@yahoogroups.com
Se vi havas demandojn, bv uzi ĝin !!

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Pozitiva fakto: La kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA Adjé Adjévi fartas pli bone kaj povos partopreni la Kongreson. Ni tre ĝojas pri lia agado, partopreno kaj kompleta resaniĝo kaj dankas ĉiujn, kiuj kontribuis al tio !!

 Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Subtena aliĝo

Tio estas japana kutimo. Mirejo klarigas : Estas gesamideanoj, kiuj tre subtenas la ideon de tiu kongreso, sed ne povos veni pro personaj cirkonstancoj. Tamen por subteni, ili aliĝas kaj pagas la kongreskotizon. Tio estas subtena aliĝo. Poste, kiam venas la eblo mendi hotelon, manĝojn kaj ekskursojn, ili mendas nenion. Ilia kongreskotizo estas donaco al la kongresa kaso. Ilia nomo aperas en la listo de partoprenantoj.
Unu persono elektis tian manieron subteni la kongreson.
Bonvolu konsideri tiun eblon.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Paŝoj al subteno de afrikano, por ke li/ŝi venu al Kotonuo

Ni esperis, ke nordaj Landaj Asocioj, inkluzive Aŭstralio kaj Nov-Zelando, subtenos la venon de unu (aŭ pluraj) afrikanoj al Kotonuo por tiu tre valora renkontiĝo.

Tio okazis kaj okazas !!!

La Rodanalpa Federacio subtenos la venon de unu kongresano. Du personoj el Svislando subtenos la venon de tri afrikanoj al Kotonuo. Svisa Esperanto-Societo subtenos la venon de unu afrikano al Kotonuo. Membroj de SES subtenos la venon de unu persono. Svisa neesperantista establo "Svisa Asocio de Edukistoj al la Paco" subtenos la venon de unu afrikano al Kotonuo.

Pro la tutmonda financa krizo la subteno ne atingis tion, kion ni esperis ; la nordaj grupoj, kluboj kaj asocioj emas ŝpari kaj prudenti.

Diversaj donacoj al la UEA-konto de « Scio Sen Bariloj » kaj /aù al la svisa konto de « Scio Sen Bariloj » plenigas iom post iom la kongresan kason.

La tri organizaj establoj kore dankas chiujn, kiuj subtenis, subtenas, subtenos tiun gravan eventon.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Nuntempe ni nombras 30 aliĝojn.

Venos al Kotonuo kvar eùropanoj.

Laù nia scio nun 4 membroj de Afrika Komisiono (el 7) cheestos.

La ĝenerala kaso de la kongreso, el kiu ni pagos la muzikistojn por la nacia vespero, la presiston de la kongresa libro, la luon de la salonoj, bezonas subtenon ankaŭ.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Vi povas multon ekscii pri AKE per la retejo de Afrika Komisiono de UEA per


Vi povas mem vidi la lokojn, kie okazos AKE per


Sur tiu  ĉi retejo, blogo de Mirejo Grosjean, vi povas legi la antaŭajn Kotonajn Gazetojn per esplorilo supre maldekstre skribante « kotona gazeto ».

La aliĝilo troviĝas en la Kotona Gazeto 3.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Por pagi aliĝojn kaj mendojn, bv uzi

·         La konton de Afrika Komisiono ĉe UEA.
·         La konton de Scio Sen Bariloj, unu el la tri organizaj establoj per assb-k
·         La svisan konton de Scio Sen Bariloj 10-752700-3
Bv indiki precize, kiel ni devas uzi vian donacon :
Ĉu por subteni la Kongreson ĝenerale
Ĉu por subteni personon precizan ; en tiu kazo bv indiki la nomon kaj devenlandon kaj urbon.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Ni petas la ricevontojn de tiu dokumento diskonigi ĝin ene de la Landaj Asocioj, lokaj kluboj k.s.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

La KOKo tre antauĝojas akcepti vin en Kotonuo !!!


xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire