dimanche 29 décembre 2013

KOTONA GAZETO numero 8

KOTONA GAZETO

2013-12- 28     numero 8

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Preparlaboroj de KOKo kun multaj helpantoj
En JoCa svarmas skipo por prepari la kongreson.
Kongresaj sakoj, nomŝildoj, kugloskribiloj, varbiloj, T-chemizoj, kongresaj libroj, ĉio pretas por la akcepto de la partoprenantoj dimanĉe posttagmeze la 29an de decembro. La vespermanĝo estos nia unua kunveno. Poste sekvos interkona vespero.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Nia enlanda informkampanjo aŭdiĝas ĉiun vesperon en Radio Topka en tre aùskultata momento : 19 : 45.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Alvenis Emile Malanda el Suda Afriko.
Alvenis Jeremie Sabuyumva el Burundo, post longegaj atendoj, modifoj de sia vojaghplano kaj 2 agrablaj tagoj en Douala kun esperantistoj.
Alvenis Anita Dagmarsdotter el Svedio.
Alvenis Assane Faye el Senegalo.
Alvenis Adjé Adjévi el Togolando, kaj tio aparte ghojigas nin.
Alvenadas beninanoj, helpas, kontribuas ; KOKo tre aprezas ilian kunlaboron.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Ni ricevis salutmesaghojn el 34 landoj !!

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Vi povas multon ekscii pri AKE per la retejo de Afrika Komisiono de UEA per


Vi povas mem vidi la lokojn, kie okazos AKE per

Sur tiu  ĉi retejo, blogo de Mirejo Grosjean, vi povas legi la antaŭajn Kotonajn Gazetojn per esplorilo supre maldekstre skribante « kotona gazeto ».

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

La retejo de Afrika Komisiono www.esperanto-afriko.org prezentas nian Kongreson.
La tri organizaj establoj estas
Afrika Komisiono de UEA
Benina Landa Asocio de UEA
Scio Sen Bariloj

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

KOKo havas retadreson : ake-2013@yahoogroups.com
Se vi havas demandojn, komentojn, salutmesaghojn,  bv uzi ĝin !!

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Por pagi aliĝojn kaj mendojn, bv uzi

·         La konton de Afrika Komisiono ĉe UEA.
·         La konton de Scio Sen Bariloj, unu el la tri organizaj establoj per assb-k
·         La svisan konton de Scio Sen Bariloj 10-752700-3
Bv indiki precize, kiel ni devas uzi vian donacon :
Ĉu por subteni la Kongreson ĝenerale
Ĉu por subteni personon precizan ; en tiu kazo bv indiki la nomon kaj devenlandon kaj urbon.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

KOKo kaj la gekongresanoj dankas al chiuj establoj kaj privatuloj, kiuj malavere subtenas nian Kongreson.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire