Malferma ceremonio, 30an de dec 2013 je la 9a horo.
Hotelo Pac-haveno, Kotonuo
Privas Tchikpe klarigas ion al la vic-urbestro Sinjoro HOUESSINON
Dekstre Adjévi ADJE
Selektitaj salutoj
ricevitaj el multaj el 35 landoj.
- Dieter Rooke Svislando, legata de Cyprien
- Ishikawa Chieko Japanio, legata de Sébastien Essou
- James Rezende Piton
Brazilo, legata de Joseph Tchokpodo
- Miroslav Malovec Ĉeĥio,
legata de Yves Hounsounou
- Monique Arnaud,
Jean-Pierre Boulet, Francio, legata
de Joseph Tchokpodo
- Keyan Sayadpur Irano,
legata de Kingslim Edah
- Mihai Trifoi Rumanio,
legata de Illiassou Boukari
- Lee Jungkee Koreio, legata
de …
Joseph Tchokpodo gvidis la tutan ceremonion.
Salutoj el
ĉeestantaj landoj
- Benino, Parfait, la plej
juna kongresano (el Lokossa)
- Burundo, Jeremie Sabiyumva
prezidanto de ANEB
- Ebura Bordo, Antoine
Kouassi Kouablan, prezidanto de KEA
- Haitio, Sylnoble Everson
- Kamerunio, Tomaso Wang
- Niĝerlando, Boukari Illiassou
- Senegalo, Assane Faye
président de SEA
- SudAfriko, Emile Malanda,
plie parolis nome de RD Kongo
- Svedio, Anita
Dagmasdotter
- Svislando, Mireille
Grosjean co-prezidanto de SES
- Togolando, Kossi Senam Houatsi
Jérémie Sabiyumva legas la mesaĝon de TEJO
Karlo Alofa tradukas al la franca
Movadaj
establoj.
- Salutmesagho de UEA : en
la franca Privas
- Salutmesagho de la
vic-prezidanto de UEA: Kingslim Edah
- Salutmesagho de
SATamikaro; en la franca Joseph Tchokpodo
- Salutmesagho de TEJO :
en la franca Jeremie Sabiyumva
- Salutmesagho de la prez
de ILEI en la franca
Altestimata
Sinjoro Ministro pri Kulturo aŭ ties reprezentanto
Altestimata
Sinjoro Marcel Oya, Ĝenerala Sekretario de la Benina Komisiono por UNESCO
Sinjoro
Prezidanto de la Asocio « Scio Sen Bariloj »
Sinjorino
Prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Sinjoro
Kunordiganto de la Afrika Komisiono de Universala Esperanto Asocio
Sinjoro
Prezidanto de la Asocio de Beninaj Esperantistoj
Altestimataj
Gesinjoroj,
Karaj
Gekongresanoj,
En
la nomo de Sinjoro Urbestro de la Urbo Kotonuo mi volas bonvenigi vin en nia
urbo.
Estas
honoro por la lando Benino kaj la urbo Kotonuo akcepti la kvinan Afrikan
Kongreson de Esperanto, kiu okazos en la Kulturcentro JoCa en la dekdua
distrikto de Kotonuo de la 30a de decembro 2013 ĝis la 4a de januaro 2014.
Benino
same kiel tuta Afriko elstaras pro sia granda kultura riĉeco kaj abundeco je
plej diversaj lingvoj. Tio estas pozitiva fakto, tamen tio ankaŭ kaŭzas
malfacilaĵojn en la komunikado. Pro tio ni atente observas la disvolviĝon de la
internacia lingvo Esperanto kiel neŭtrala lingvo, kiu devas faciligi la
komunikadon inter ĉiuj homoj sendepende de iliaj devenoj, religioj, etnoj.
Mi
estis tre impresita de la unua parto de tiu solena malferma ceremonio kaj de la
amikeco, kiu ekzistas inter vi danke al la uzo de tiu lingvo Esperanto.
Kiel
lingvo de paco kaj amikeco ĝi devas plu antaŭeniri por efike kaj valorplene
utili al la tuta homaro.
Mi
deziras al vi, ke via kunveno alportu al vi novajn informojn, ideointerŝanĝojn,
agrablajn momentojn, gustumadon de tipe beninaj pladoj, kaj mi deziras, ke la
tuta mondo, danke al via restado kaj laboro ĉi tie, atenteme rigardu al la
kontinento Afriko ĝenerale kaj al la lando Benino pli precize.
Hodiaŭ
ni baldaŭ malfermos oficiale kaj solene la kvinan Afrikan Kongreson de
Esperanto kaj esperas kun granda senpacienco, ke Universala Esperanto Asocio
honorigos nin, kiam ĝi permesos al ni akcepti ĉi tie en baldaŭa estonteco la
unuan Universalan Kongreson de Esperanto en la kontinento Afriko.
Per
tiuj esperplenaj paroloj kaj kun bondeziroj al vi por agrabla restado sur la
teritorio de Béhanzin kaj de Houegbadja kaj en la bela urbo Kotonuo, mi
oficiale deklaras malfermita la kvinan Afrikan Kongreson de Esperanto.
Vivu
amikeco inter la popoloj !
Vivu
paco en la tuta mondo !
Vivu
la internacia lingvo Esperanto !
Vivu
la lando Benino !
Mi
dankas vin.
Kompreneble tiu teksto en Esperanto estas traduko de tio, kion la vic-urbestro diris en la franca.
Enkonduke
la vic-urbestro menciis la abundajn kunlaborojn el la subregiono Niĝerio,
Benino, Togolando, Ganao kaj Ebura Bordo kaj konstatis, ke la uzo de Esperanto
estus tre adekvata solvo por la lingvoproblemo.
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire