dimanche 12 juillet 2009

SEXE / SEKSUMADO


05:15 12.07.2009

Communiqué de presse de l’Agence Télégraphique Suisse (ats)

«Marche anti-avortement médicalisé et homosexualité à Douala, Cameroun

L'archevêque de Douala, le cardinal Christian Tumi, et des milliers de personnes ont marché samedi dans cette ville du sud du Cameroun contre l'avortement médicalisé et l'homosexualité. La manifestation avait été organisée par l'Eglise catholique.
La marche, encadrée par la police, s'est déroulée sans incidents et a rassemblé quelque 20.000 personnes, selon l'archidiocèse de Douala, à l'origine de la marche. Ce chiffre n'avait pu être vérifié auprès de la police.


Les manifestants, partis de différentes paroisses, "se sont retrouvés dans les grands carrefours de la ville avant de converger vers la cathédrale" où s'est tenue une messe, a déclaré l'abbé André Mbem, un responsable de l'archidiocèse de Douala.
La marche était une protestation "contre la ratification par le Cameroun du protocole de Maputo", a ajouté l'abbé Mbem, en référence à un texte sur les droits des femmes ratifié en mai par Yaoundé. Selon lui, ce texte "ouvrirait la voie à la légalisation de l'avortement et de l'homosexualité" interdits dans le pays.
Après la messe, une délégation conduite par le cardinal Tumi est allée remettre une pétition de "30.000 signatures" au gouverneur de la région, Faï Yengo Francis, "pour transmission au président de la République", a-t-il précisé.
Fin juin, la Conférence épiscopale nationale avait dénoncé un article du protocole de Maputo, qui autorise le recours à "l'avortement médicalisé" dans certaines situations. Elle n'avait pas pris position sur l'homosexualité.

Au Cameroun, l'avortement est autorisé seulement en cas de viol ou lorsque la vie de la femme est en danger. La législation criminalise les pratiques homosexuelles, prévoyant des peines pouvant aller jusqu'à cinq ans de prison ferme ».


J’aimerais ajouter un troisième problème à cette triste liste. Un espérantophone congolais m’a écrit que sa femme désirait une ligature des trompes après sa cinquième césarienne et que les médecins la lui ont refusée...

J’aimerais vertement critiquer le pape qui se prononce contre l’avortement, contre le port du préservatif, contre l’homosexualité, contre …. Attitude moyenâgeuse…

>

Il me semble évident que l’avortement et la décision sur une stérilisation sont du ressort de la femme en question. C’est elle qui doit pouvoir décider en consultant son partenaire bien sûr. Personne, ni religieux ni médecin ni l’Etat, n’a le droit de l’influencer ou de décider à sa place. L’accès aux informations sur l’anatomie, la physiologie et la contraception doit être largement répandu et neutre. Les moyens anticonceptionnels doivent être bon marché voire gratuits. Le préservatif gratuit en Afrique serait une bonne chose. Les campagnes anti-SIDA destinées à l’Afrique sont conçues par des spécialistes européens ou américains : il y a un problème….

Le problème de l’orientation sexuelle, hétéro ou homo, est perçu un peu différemment en Europe que dans d’autres continents, quoique… L’homophobie règne encore ici. Il faut savoir que, en Suisse, chez les garçons qui se suicident vers 13 à 15 ans, la découverte de son homosexualité constitue la cause principale. C’est bien la preuve que l’annonce de son homosexualité pose problème. Pour cette raison, j’ai parlé de l’homosexualité dans mes classes d’élèves de 14-15 ans chaque année, encore et encore, dans un esprit d’ouverture et de respect.

Certains Africains m’ont dit : cela n’existe pas chez nous ! Faux ! Dans tous les peuples du monde et à toutes les époques, on trouve environ 10% d’homosexuels. Je plains les homosexuels d’Afrique qui doivent vivre cachés. La manifestation au Cameroun citée plus haut me semble exprimer une attitude moyenâgeuse. Il faut donc informer, expliquer, encore et encore. Et certaines personnes ne sont pas capables d’évoluer…

Mais ce domaine de la sexualité et de la procréation touche à la tradition, aux coutumes, à la religion, aux différentes cultures. D’autre part, dans une même population, on observe une grande diversité d’avis et de sensibilités. Je viens de faire état de mes opinions, mais ce ne sont pas celles de tous les Suisses !


Il faut espérer que de nombreuses personnes adhèrent à des idées tolérantes et respectueuses de l’être humain et que ces personnes s’expriment dans les Parlements, de manière à ce que cette évolution se reflète de plus en plus dans les lois. Une loi comme celle du Cameroun doit disparaître, et les lois punissant des crimes comme l’excision doivent être renforcées.
Je termine par un épisode amusant. En 2003, je suis allée au Congrès Mondial à Göteborg, en Suède, après un arrêt à Copenhague, au Danemark. Dans cette belle ville, je me suis acheté une superbe bague en ambre. A Göteborg, je rencontre une grande et belle femme qui me dit : « Mireille, j’aimerais dormir avec toi ! » Je suis surprise, je ne sais que répondre… Et elle poursuit : « Pendant que tu dors, je te volerai ta bague ! » Nous avons bien ri toutes les deux. J’ai souvent raconté cet épisode à mes élèves pour leur montrer que chacun peut être approché par une personne, homosexuelle ou pas, et qu’on doit exprimer une réponse claire et précise à toute proposition. Il n’est pas indiqué de taper sur un homo ; une personne doit clairement dire non aux avances d’une autre personne avec qui elle ne souhaite pas entrer en relation intime. Toute personne a le droit de dire non et a le droit que son non soit respecté. De la même manière, on doit dire non à la drogue et à la corruption. Cela aussi, je l’ai enseigné.







05:15 12.07.2009

Gazetara komuniko de Svisa Novaĵagentejo (ats)
«Manifestacio kontraŭ aborto medicine helpata kaj samseksemo en Douala, Kamerunio

La ĉefepiskopo de Douala kardinalo Christian Tumi kaj miloj da personoj marŝadis sabate en tiu urbo de la suda parto de Kamerunio kontraŭ aborto medicine helpata kaj samseksemo. La manifestacion organizis la katolika eklezio.
La manifestacio okazis sub observo de la polico kaj disvolviĝis senprobleme. Ĝi kunigis proksimume 20000 personojn, laŭ la ĉefepiskopejo de Douala, kiu lanĉis la marŝadon. Tiun ciferon oni ne povis kontroli ĉe la polico.
La marŝantoj el diversaj paroĥoj kunvenis ĉe la grandaj vojkruciĝoj de la urbo kaj poste iris al la katedralo, kie diservo okazis. Tion diris pastoro André Mbem, respondeculo de la ĉefepiskopejo de Douala.
La demonstracio estis protesto « kontraŭ la ratifikiado de la Maputo-a protokolo » aldonis pastoro Mbem. Tiu teksto ratifikiita en majo fare de Yaoundé (ĉefurbo de Kamerunio, do de la Parlamento) koncernas la rajtojn de la virinoj. Laŭ li tiu teksto « malfermus la vojon al leĝaprobo de aborto kaj samseksemo », kiuj estas malpermesitaj en la lando.

Post la diservo delegitaro gvidita de kardinalo Tumi iris transdoni peticion kun « 30000 subskriboj » al Faï Yengo Francis, estro de la regiono, « celante transdonon de la peticio al la prezidanto de la Respubliko » li asertis.
Fine de junio la episkopa konferenco grumblis kontraŭ artikolo de Maputo-a protokolo, kiu permesas aliron al « aborto medicine helpata“ en iuj situacioj. Ĝi ne esprimis starpunkton pri samseksemo.
En Kamerunio aborto estas leĝa nur en kazo de perforto aŭ en kazo de endanĝerigo de la sano de la virino. La leĝoj krimigas iujn samseksemajn praktikojn kun punoj ĝis kvin jaroj da malliberigo. »



Mi deziras aldoni trian problemon en tiun ĉi tristan liston. Samideano el Kongo skribis al mi, ke lia edzino deziris fermkudradon de la uteraj tuboj post kvina cezara nasko kaj ke la kuracistoj rifuzis fari tion al ŝi…

Mi deziras forte kritiki la papon, kiu parolas kontraŭ aborto, kontraŭ uzo de kondomo, kontraŭ samseksemo, kontraŭ…. Mezepoka sinteno…


Ŝajnas al mi evidente, ke aborto kaj decido pri steriligo apartenas al decidpovo de la virino mem, kiu estas koncernata de tio. Ŝi devas povi mem decidi konsultante sian partneron kompreneble. Neniu, nek religiulo, nek kuracisto, nek la Ŝtato rajtas influi ŝin aŭ decidi anstataŭ ŝi. Aliro al informoj pri anatomio, fiziologio kaj kontraŭkoncipaj rimedoj devas esti vastskale organizata kaj neŭtrala. Tiuj kontraŭkoncipaj rimedoj devas esti malmultekostaj aŭ eĉ senpagaj. Senpagaj kondomoj en Afriko estus bona solvo. Kampanjoj kontraŭ AIDS por Afriko estas planitaj fare de eŭropaj aŭ usonoj fakuloj : problemas….

La problemo pri seksa orientiĝo, malsamseksema aŭ samseksema, sentiĝas iom malsame en Eŭropo ol en aliaj kontinentoj, kvankam…. Malamo al samseksemuloj ekzistas ĉi tie ankoraŭ. Oni devas scii, ke en Svislando ĉe knaboj sinmortigantaj en la aĝo de 13 ĝis 15 jaroj la malkovro de sia tendenco al samseksemo estas la unua kaŭzo. Tio pruvas, ke la anonco de sia propra samseksemo problemas. Pro tio mi ĉiun jaron parolis pri samseksemo al miaj gelernantoj 14-15jaraj, ade kaj ade, en malfermita kaj respektoplena etoso.

Iuj Afrikanoj diris al mi : Tio ne ekzistas ĉe ni. Malprave ! En ĉiuj popoloj de la mondo kaj en ĉiuj tempoj oni trovas proksimume 10% da samseksemuloj. Mi kompatas la afrikajn samseksemulojn, kiuj devas vivi kaŝe. La kamerunia manifestacio supre menciita esprimas mezepokan sintenon laŭ mi. Konsekvence oni devas ade informi, klarigi, ĉiam denove. Kaj iuj personoj ne kapablas evolui…

Sed tiu kampo de seksumado kaj koncipado rilatas al tradicio, moroj, religio, malsamaj kulturoj. Plie en la sama popolo oni observas grandan malsamecon en la opinioj kaj sentoj. Mi nun esprimis mian opinion pri tiu temo, sed ĝi ne estas tiu de ĉiuj Svisoj !

Oni devas esperi, ke multaj personoj akiru toleremajn ideojn, kiuj respektas ĉiujn homojn. Poste tiaj personoj esprimiĝos en Parlamentoj kaj tiu evoluo respeguliĝu iom post iom en la leĝoj. Leĝo kiel tiu de Kamerunio devas malaperi, kaj leĝoj, kiuj punas krimojn kiel ekscizon, devas fariĝi pli severaj.


Mi finas per amuza rakonto. En la jaro 2003 mi iris al Universala Kongreso al Gotemburgo en Svedio post halto en Kopenhago en Danlando. En tiu bela urbo mi aĉetis por mi ravan ringon el sukceno. En Gotemburgo mi renkontis altan kaj belan virinon, kiu diris al mi: „Mirejo, mi deziras dormi kun vi!“ Mi estis surprizita kaj ne sciis, kion respondi… Ŝi plu parolis : « Dum via dormo mi ŝtelos vian ringon ! » Ni elkore ridis kune pri tio. Mi ofte rakontis tiun epizodon al miaj lernantoj, por montri al ili, ke iu persono povas esti kontaktita de iu alia persono, ĉu samseksema, ĉu malsamseksema. Oni devas esprimi klaran kaj precizan respondon al ĉiu propono. Ne endas frapi samseksemulon ; iu persono devas diri klare ne, kiam iu alia persono klopodas ekhavi intiman rilaton kaj kiam la unua persono ne deziras tion. Ĉiu persono havas la rajton diri ne, kaj havas la rajton, ke lia/ŝia ne estu respektata. Tute same oni devas diri ne al drogoj kaj al korupto. Ankaŭ tion mi instruis.





Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire