samedi 16 juin 2012

TUTMONDA UN KONFERENCO EN OKAYAMA



TUTMONDAKONFERENCO DE UN EN OKAYAMA, JAPANIO, 2014

Hazardo foje favoras al miaj agadoj. Ne chiam.
Hodiaù mi estis gasto en Okayama che gesinjoroj HARADA.
Sinjoro HARADA Hideki devis partopreni kunsidon posttagmeze kaj invitis min iri kun li.
La kunsido grupigis la reton de chiuj NROj, kiuj aktivas internaciskale en Okayama. La esperanto-klubo apartenas al ili.

La kunsido estis informad- kaj preparkunsido pri la Tutmonda UN konferenco 2014 pri la fino de la jardeko pri edukado al daùripova evoluo. La japana registaro decidis, ke parto okazos en Nagoya kun moshtuloj kaj alia parto kun malfermo kaj praktikaj aspektoj  okazos en Okayama. En la hodiaùa kunveno parolis unue reprezantanto de la gubernio Okayama-ken kaj poste reprezantanto de la urbo Okayama-shi. Tiuj du personoj substrekis la kunlaboron kun japana UNESCO komisiono, kun UNESCO lernejoj, ktp.

Post tiuj du prezentadoj mi povis paroli mallonge al la publiko (proks 20 personoj) laù propono de Sinjoro Harada. Li tradukis miajn frazojn al la japana. Salutoj,dankoj, gratuloj. Konkrete poste : mi prezentis la labormanieron de UN kun ses lingvoj,  interpretistoj, altaj kostoj kaj cheso de la kontaktoj dum la paûzoj kaj la diferencon kun esperanto-medio, dum UKoj ekzemple, kie estas rektaj kontaktoj. Mi rakontis,ke, kiam mi povis saluti la svisan prezidantinon, mi provis plej mallonge resumi la ecojn de esperanto kaj diris : Esperanto havas la samajn celojn kiel UNESCO. Mi substrekis, ke en la daùripova evoluo estas respekto kaj protektado de specioj plantaj kaj bestaj, kaj ke tute same laù daùripova evoluo devas esti respekto de kulturoj kaj lingvoj.  Mi skribis che tabulo du retadresojn : lingvaj rajtoj kaj UEA.

Eblaj agadoj por montri Esperanton dum tiu konferenco
(de la pli facila al la plej malfacile atingebla)

Meti informilojn en diversaj lingvoj je dispono de la partoprenantoj dum la konferenco.
Proponi prelegon pri tiu temo en la japana.
Proponi prelegon pri tiu temo en la angla
Proponi,ke en chiu dosierujo por chiu partoprenanto estu informilo pri Eo.
Proponi,ke Eo estu laborlingvo de la konferenco.


2012-06-16




HARADA Hideki kaj mi.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire