lundi 8 octobre 2012

Kiel demandi? Kiel respondi?

Por la SAGO
oktobro 2012

KIEL DEMANDI ? KIEL RESPONDI ?

Ĉu vi ne venas kun ni ? demandas la patrino al la patro.
Ĉu vi ne faris viajn hejmtasktojn ? demandas la instruisto al la lernanto.

Kiel  respondi ?

-       Cu vi ne faris viajn hejmtaskojn ?
-       Ne !

-       Cu vi ne faris viajn hejmtaskojn ?
-       Jes !

Neniu el la du respondoj estas klara.

Bv forgesi la francan lingvon por momento. En la franca nei neadon similas al jesi. Sed tio ne estas universalaĵo.

Do : kiel respondi ?

-       Ĉu vi ne faris viajn hejmtaskojn ?
-       Ne, mi ne faris ilin.

-       Ĉu vi ne faris viajn hejmtaskojn ?
-       Jes, vi pravas, mi ne faris ilin.

Oni respondu per kompleta frazo. Tiel oni atingas klarecon.

Se oni konsciiĝas pri tiu tikla punkto, oni jese demandu :

-       Ĉu vi faris viajn hejmtaskojn ?
-       Jes !

-       Ĉu vi faris viajn hejmtaskojn ?
-       Ne !

En ambaŭ kazoj vidiĝas la signifo.

Ni parolu klare !


Ĉu ĉiuj ? ĉu kelkaj ? ĉu neniuj ?

Por la SAGO 
septembro 2012

Ĉu ĉiuj ? ĉu kelkaj ? ĉu neniuj ?

La busŝoforo devis veturigi la kamparajn lernantojn al ilia loĝloko en la montaro, for de la vilaĝo. Tamen en tiu posttagmezo kelkaj lernantoj devis iri al urbo por spektaklo. Konskvence ili ne uzos la kutiman buson. Pri tio iu informis la ŝoforon per papero metita sur lia stirseĝo :

« Ne ĉiujn lernantojn vi devos veturigi je la 16 horo. »

La ŝoforo komprenis : neniu lernanto estos transportenda, do mi faru alian laboron.

Je la 17a horo li hazarde renkontiĝis kun patrino, kiu koleris kontraŭ li : « Kial vi ne estis antaŭ la lernejo je la 16a horo ? » Li klarigis pri la papero kaj pri sia kompreno, ke neniu lernantoj estos je la 16a horo.

Temas pri miskormpreno pro malbona komunikado. La kaŭzo estas en la franca lingvo ; tie oni ne rajtas diri : « Pas tous les élèves ne viendront au bus à 16h. » Do oni devas esplori pri alia formo, alia frazo, por klare komuniki.

Estas tri ebloj : ĉiuj lernantoj – ne ĉiuj – neniu.
En normala situacio : ĉiuj lernantoj devas esti veturigitaj, la ŝoforo havas la liston, li konas ilin, li konas ilian nomon. Do ni diru : ĉiuj venos, neniu mankos.
Alia situacio : neniu lernantoj venos, vi havas vian tempon por alia okupo.
En tiu tago ne ĉiuj devis esti veturigitaj. Do la verkinto de la papero ne bone komunikis. Bona komunikado povus esti : kelkaj venos, kelkaj mankos. Tamen la plej bona komunikado estus : « Je la 16a horo mankos Karlo, Paolo, Ana kaj Marta. Bonvolu veturigi la aliajn. » Ĉar temas pri infanoj, oni devas atente scii, kie ili estas, kun kiu plenkreskulo ili promenadas, por ĉiu individua infano.
Tiu malfacileco okazas, ĉar la franca lingvo kutime ne permesas meti « pas » komence de frazo. En la germana ekzemple, oni tute bone povus diri : « Nicht alle Schüler werden um 4 Uhr da sein. » Same kiel en Esperanto « Ne ĉiuj venos…. »

Laŭ la ĉi-supra listo, en ĉiuj kazoj klaras la signifo.

Ĉu pli, ĉu ne plu ?
Alia problemo kaŭzita de la franca lingvo :
« Plus d’impôts ! » legiĝas sur la unua paĝo de ĵurnalo.
Ĉu tio signifas « Davantage d’impôts » aŭ « Fini les impôts » ?
Kompreneble pro la vorto « impostoj » oni tuj divenas, ke la verkinto deziras la finon de tiu deviga pago.
Imagu jenon : « Plus de dessert » Ĉu la manĝantoj deziras pli da deserto, aŭ ĉu la kuiristo anoncas, ke ne plu estas deserto ?
Malpreciza komunikado.
Klare estus : « On en veut davantage ! » diru la manĝantoj. « Il n’y en a plus, c’est fini ! » diru la kuiristo.
Tiu malfacileco okazas, ĉar la franca lingvo uzas la vorton « plus » por pli kaj por plu.

Ni parolu klare !

Improvizado endas

Por la SAGO 
julio - aŭgusto 2012

Improvizado endas

Rakonto 1
Mi devis iri al hospitalo en Kyoto. Mi estis akceptita de kunlaboranto ridetanta, kiu bonvenigis min per la kutima esprimo « hirashaimase ! » Poste ŝi starigis demandon al mi, kiun mi ne komprenis. Ŝi ripetis 3-4 foje la parkerigitan demandon. Mia kompreno ne evoluis. Si ne kapablis turni sian demandon alivorte, ŝi ne kapablis improvizi. Ŝi gvidis min al kuracisto, kiu uzis la anglan kun mi.

Rakonto 2
Mi volis aĉeti sonorilon en Kyoto. Temis pri sonorileto por meditado, kiu kutime ne pendas sed kuŝas sur kuseneto. Per bastoneto oni leĝere frapas ĝin de la flanko kaj ĝi senfine zumas… Mi iris al budhisma butiko. Mi estis akceptita de vendisto, poste ariĝis ĝis 5 vendistoj. Mi petis en la angla. Neniu scipovis iom de la angla. Vidante tion mi metis miajn fingrojn en la formo de la sonorileto, kiel malfermita floro, kaj per la alia mano faris la movon de frapado per bastoneto, mi montris la frapon per fingro. Tiuj ili komprenis kaj montris al mi plurajn tiajn sonoriletojn kaj mi povis aĉeti tion, kion mi deziris.

Rakonto 3
Mi devis iri al hospitalo en Kyoto. Mi havis bonajn trajnkonektojn kaj atingis la domon antaŭ la naŭa matene. En la akceptejo stari unu persono. Tiu oficisto akceptis min per longa frazo, en kiu mi kaptis la vorton « Hajime ». Mi konas tiun vorton, kiu ofte aŭdiĝas dum ĵudo-trejnado. La majstro montras teknikon kaj poste diras « Hajime ! » : « Komencu !, Faru ! » Do mi supozis, ke tiu oficisto demandas al mi, ĉu mi vizitos Doktoron Kobashi la unuan fojon. Jen la unua paŝo. Nun dua paŝo farenda : respondi. Inter miaj malmultaj frazoj en la japana estis « sankajme » por diri, ke mi trian fojon vizitas Japanion. Mi pensis : ĉu mi jam venis al mia kuracisto dufoje, trifoje, kvarfoje… mi ne scias kaj ne gravas. Mi nur devas diri, ke tiu vizito NE estas la unua. Do mi diris : « Sankajme ». Li respondis per longa frazo, en kiu mi kaptis la vorton « Suwate ». Tiun vorton mi aŭdis en mia aikido-praktikado : sidiĝu ! Do mi sidiĝis en la atendejo. Poste alvenis mia kuracisto kaj ni povis paroli pri mia sano en Esperanto.

Rakonto 4
Mi bezonis la servon de frizisto en Kyoto. Mi iris al najbara frizisto sola kaj kuraĝe eniris. Li surpriziĝis kaj kricigis siajn manojn por diri NE. Tamen mi prenis paperon kaj desegnis vizaĝon kun starantaj haroj. Tra la haroj mi desegnis horizontalan limon : tie tondi. Poste mi desegnis orelon kaj faris linion ĉirkaŭ ĝi. Li komprenis, sidigis min kaj tre bele tondis miajn harojn. Eble li okupiĝas nur pri viroj… tion mi ne scias.

Rakonto 5
En Kyoto mi sidis en taksio. La ŝoforo estis babilema kaj demandis min pri diversaj aferoj. Li volis scii, kie mi estis en Japanio. Mi ne komprenis lian demandon. Poste li improvizis dirante : en Japanio estas Kyoto, Tokyo, … mi aldonis la nomojn de la urboj, kiujn mi vizitis. Do la komunikado sukcesis.

Komentoj
Por komuniki oni devas havi komunan lingvon aŭ komunajn vortojn, kelkajn (Vidu  rakontojn 3 kaj 5). Se lingvo mankas, se vortoj mankas, oni devas improvizi iel ajn. Kelkaj homoj ne kapablas. Ili restas gluitaj al la frazoj el la lernolibro (vidu rakonton 1). Tiu improvizado bezonas fantazion, oni devas trovi vojon. Povas esti desegnaĵo (Vidu rakonton 4), povas esti per gestoj, per vizaĝesprimoj, per korpomovoj (Vidu rakonton 2). Povas esti uzo de vortoj en iu ajn lingvo kiel ekzemple la itala, kiu estas universala lingvo por klasika muziko kaj pro tio vaste konata. Povas esti la gesto per du manoj en formo de litero T, kiu montras en piedpilkoludado la peton pri paŭzo. Povas esti bruo, kiel pepado de birdo aŭ bojado de hundo. Laŭ la situacio, laŭ la bezono, oni esploru la eblojn uzante sian fantazion kaj kreemon.

Hiroshima
2012-06-13

Malfermita letero al Mirejo

 Pri komunikado
Pri instruado
Pri lernado
Jen komento
De Mirejo

En la SAGO junio 2012

Malfermita letero al Mirejo

MALFERMITA LETERO AL MIREILLE GROSJEAN
    Mi ofte vojagxas en Svisio, precipe en Romanda Svisio, kie vivas    miaj gepatroj, mia frato kaj mia bofratino, kaj pluraj svisaj    geamikoj.
    Pli kaj pli ofte mi konstatas ke angla lingvo uzigxas, cxefe en    negoco kaj reklamo.
    En jxurnaloj aux semajnaj gazetoj, kiel ekzemple: «L'Hebdo», ankaux    multaj anglaj vortoj aux esprimoj substituigxas al francaj vortoj    kiuj tamen ekzistas.
    Dum tempo de rabatajxoj, sur gxenevaj aux vauxdaj montrofenestroj    vidigxas afisxojn kun «SALE»(!!!) anstataux «SOLDES».
En via lasta artikolo en «La Sago» ( Euxropaj limoj, svisa    mozaiko»), vi gxustege aludas al la fakto ke « nuntempe regas emo al    enkonduko de la angla lingvo unue.» ( En lingvoinstruado).
    Krome! Mi trovis sur la reto (swissinfo.ch, la 7a de novembro) tion:    «Svislando nombras kvar naciajn lingvojn, la germanan, la francan,    la italan, la romancxan kaj angla lingvo ofte uzigxas por plenigi    disigxojn».
Samtempe mi maljxojigxis kaj koleris. Baldaux angla lingvo igxus la    kvina svisnacia lingvo! Cxu ne estus pli bone por Svislandanoj,    (same por Belgoj!) lerni kaj uzi Esperanton?
    Estus pli simple, ekzemple por redakti listojn de almiksajxoj sur    konservajxoj aux medicinajxoj kiuj devas esti redaktitaj en almenaux    tri lingvoj (la germana, la franca, la itala, kelkfoje plie la    angla).
    Kion vi, svisaj esperantistoj, pensas pri tio?
    Isabelle Lamy-Rested

Mirejo respondas :

Titolo : « Kokakolaniado »

Kara Isabelle, vi tute pravas !!
En Svislando abundas anglalingvaj vortoj. Mi oftege reagas skribante al la kompanio, instanco, vendejo, kiu agas tiel. Tamen tio estas guto en oceano. Esperantistoj kompreneble deziras, ke oni uzu Esperanton. Tamen ĉu ili reagas same kiel mi ? Mi ne scias, mi ne enketis. Plejparte la homoj eĉ ne rimarkas, aŭ rimarkas kaj ne kontraŭas, kaj tute ne reagas. Tio estas kritikinda sinteno laŭ mi. La civitanoj devus esti konsciaj pri la trezoro de niaj lingvoj kaj reagi.
Baza strategio de bona vendisto estas uzi la lingvon de la aĉetonto, de la kliento. Do… bv fari ! Tiel mi argumentas.
Kiam iu teksto aŭ varbkampanjo verkita aŭ mendita de la svisa konfederacio uzas la anglan, tiam ĉiam mi reagas per letero al la koncerna instanco. Foje mi skribas leteron de leganto en la gazetoj. Imagu : la Fondumo por subteni la kunlaboron de la diverskulturaj svisoj (Fondation pour la collaboration confédérale, Soleure, www.chstiftung.ch) uzas por sia fako « klasointerŝanĝoj » la retejon www.ch-go.ch... !  Miaj reagklopodoj similas al kulo pikanta elefanton…
Mi kutimas uzi la vorton « kokakolaniado », ĉar malantaŭ la angla lingvo kaj Coca Cola kaŝiĝas Usono kaj sia hegemonio, imperiismo. Tio similas al koloniado.
Ĉu mia lukto havas ian sencon ???
Ĉu mia lukto iam alportos sukceson ???
Ĉu mi daŭrigu tiun strebadon ???


Allingva vekiĝo


Por la SAGO 
februaro 2012

Allingva vekiĝo 

(Vidu la du aldonitajn dokumentoj : Alia maniero ordigi substantivojn) Tradukado kaj prezentado : Mirejo Grosjean

El manlibro « Enseignement et ouverture aux langues à l’école » Christiane Perregaux et co-auteurs, Conférence intercantonale de l’Instruction Publique de Suisse Romande et du Tessin, 2003.

Se vi parolas la francan, vi kutimas uzi viran genron kaj inan genron por iuj substantivoj, homoj, objektoj, abstraktaĵoj,,ktp.
Se vi devas lerni la germanan, vi devas alkutimiĝi uzi viran, inan kaj neŭtran genrojn por substantivoj.
Tio kreas malfacilaĵon.
Por prepari la lernantojn al tiu malfacilaĵo, grupo da fakuloj kreis aktivecojn. Ili efikas same kiel varmigo de muskoloj kaj movigo de artikoj antaŭ iu sporta aktiveco. Jen tasko surprizoplena, kiu rilatas al la svahila lingvo. Ĝia celo ne estas, ke vi lernu la svahilan. Ĝia celo estas, ke vi en agrabla kaj amuza etoso distanciĝu de via denaska lingvo. Tiu etapo estas plej grava, kiam oni intencas uzi diversajn lingvojn. Bv proponi tiun aktivecon en via esperanto-klubo !

ALIA MANIERO ORDIGI SUBSTANTIVOJN
Bv observi kaj kompari inter ili la substantivojn, kiujn vi vidas en la ĉi-kuna listo. Klopodu ordigi ilin en la tabelon kaj klopodu klarigi, kiel la substantivoj viciĝas en tiu lingvo : la svahila. Solvoj aperos en la venonta numero de La Sago.


Klaso A
Klaso B
Klaso C
Klaso Ĉ

Singularo
Pluralo
Singularo
Pluralo
Singularo
Pluralo

Vortoj
Kitabu
Libro

Mtu
Homo

Mti
Arbo

Uzee
maljuneco



































Kriterioj observitaj por klasigi








La blogo ne akceptas tiom grandan tabelon. 
Jen indikoj:
Kolumno C, singularo: Mti, Arbo
Kolumno Ĉ : Uzee  maljuneco

ALIA MANIERO ORDIGI  SUBSTANTIVOJN (bv eltondi)

Miti

Arboj
Ukubwa

Grandeco
Vibanda

Kabanoj
Wazee

Maljunuloj
Mkono

Brako
Kiti

Seĝo
Vikapu

Korboj
Mtu

Homo
Michungwa

Oranĝarboj
Miguu

Kruroj
Mgeni

Eksterlandano
Mitende

Daktilarboj
Mtoto

Infano
Udogo

Malgrandeco
Kikapu

Korbo
Mikono

brakoj
Kitabu

Libro
Mtende

Daktilarbo
Urefu

Longeco
Mti

arbo
Mchunga

Oranĝarbo
Wageni

Eksterlandanoj
Visu

Tranĉiloj
Viti

seĝoj
Watu

Homoj
Mguu

Kruro
Uzee

Maljuneco
Kibanda

kabano
Mzee

Maljunulo
Watoto

Infanoj
Vitabu

Libroj
Kisu

Tranĉilo

Por obteni la solvon, bv skribi al mi:
mirejo punkto mireille che gmail punkto com.

Agrablan ludadon!!!




dimanche 7 octobre 2012

CACHAREL

Un endroit de rêve....
Loko por revi.....


CACHAREL

se situe à 2km au nord des Saintes Maries de la Mer
en Camargue
dans le sud de la France

situas 2km norde de la urbeto Saintes Maries de la Mer
en Camargue
sude de Francio



Voici l'hôtel "Le Mas de Cacharel"
Jen hotelo "Le Mas de Cacharel"


J'y ai séjourné deux fois avec un grand plaisir.
Piscine et chevaux, calme et volupté.

Mi restadis tie dufoje kun granda plezuro.
Naĝejo, ĉevaloj, trankvileco kaj ĝuo.






Mon dernier séjour remonte à quelques années, je ne sais plus quand.
Mais j'ai repensé à Cacharel lors de mon séjour à Nishiya, à Yonezawa, au Japon, en juillet 2012
pour la raison suivante:
Le visiteur se sent bien à Nishiya comme à Cacharel
car la maison est parfaitement intégrée à la nature environnante
car les lieux sont sobres
car chaque objet est choisi avec soin
car l'accueil est chaleureux et courtois
(les propriétaires de Nishiya parlent espéranto)

Mia lasta restado en Cacharel datas de kelkaj jaroj antaùe, mi ne plu scias precize.
Sed mi pensis denove pri Cacharel, kiam mi estis en Nishiya, en Yonezawa, en Japanio en julio 2012
pro jena kialo:
La gasto sentas sin bonege en Nishiya same kiel en Cacharel
ĉar la domo perfekte akordiĝas kun la ĉirkaŭanta naturo
ĉar la lokoj estas sobraj
ĉar ĉiu objekto estas elektita kun granda zorgemo
ĉar la akcepto estas varmkora kaj ĝentila
(la posedantoj de Nishiya parolas esperanton)

Pour voir Nishiya  / por vidi Nishiya:





Selon ce lieu de rêve, Cacharel est devenu une marque de parfum et d'articles de mode. J'y ai vu un travail de prises de vue avec mannequins pour un journal de mode.

Laŭ tiu belega loko la vorto Cacharel fariĝis marko por parfumo kaj modaj aferoj. Mi vidis tie laboron pri fotado kun manekenoj por ĵurnalo pri vestaĵoj.


samedi 6 octobre 2012

HUMANITE / HOMAMO



HOMAMO

Mi aŭskultas Bill en Poznan. Li ne estas usonano, kiel oni povus kredi, li estas hongkongano. Li diras: “La vorto estas , "ren" en la ĉina, "jin" en la japana. Ofte oni tradukas ĝin per "homeco" aŭ "kompato".  Pri “ren”: la nuntempaj ĉinoj forgesis ĝin. Sed por ĉinoj dum jarmiloj, tio estis laŭdita kiel la plej alta virto. Ĝi ne estas kaj pro tio ĝi estas senforma. La homa koro estu mola; sed nur per la plej forta determino oni flegu kaj prigardu ĝin. Ja iel la eŭropeca vorto "amo" ne kontentigas min. 
Kiel vi scias, en Azio, ni distingas kuiritan rizon kaj ne kuiritan rizon per malsamaj vortoj. La vorto "rizo" ne kontentigas min. Pri amo, oni sentas ofte por si mem, sed ankaŭ kune kun aliaj aŭ eĉ nur por aliaj. Pri "kunsentemo", oni sentas kune – bone (vidu suben). Pri "ren", oni sentas senkondiĉe nur por la aliaj kaj ne por si mem ».



En mia menso naskiĝas jenaj pensoj:
Simpatio (ne ekzistas en eo en la signifo de amoplena atento al la aliulo), empatio (ne ekzistas en eo),
kunsentemo (mi inventis).

Mi aŭskultas Prakash en Kathmandu. Li diras:  “thoughtfullness”. Atentemo. Respekto.




Mi legas sciigojn de mia amikino Masako el Kyoto:
仁    signifas "amo, gxentileco al aliaj homoj". Legeblas  JIN,  NI.
仁    estas unu el la kvin virtoj en konfuceanismo.




Mi legas en “Langenscheidts Lehrbuch und Lexikon der japanischen Schrift”
JIN  aù NI:  Wohltätigkeit, Güte, Menschenliebe.
Do afableco, boneco, bonkoreco, homamo
JINGI: Gerechtigkeit, Humanität.
Do justeco, homeco.
JINJUTSU: gute Tat, Heilkunst.
Bonkora ago, kuracado
JINTOKU: Güte, Tugend.
Bonkoreco, virto.

Mi legas sciigojn de mia amikino Masako el Kyoto:
礼   signifas "ago, vortoj, vestajxoj" en diversaj eventoj. Legeblas REI, RAI.
礼   ankaux signifas socian ordon, per kiu homaj rilatoj bone iru.
Mi legas en “Langenscheidts Lehrbuch und Lexikon der japanischen Schrift”
REI ,   RAI :  Höflichkeit, Gruss, Dank, Lohn.
Do ĝentileco, salutado, danko, salajro.


Mi aŭskultas Kanyana en Ĝenevo, li estas el Kongo. Li diras: “Ubuntu estas  kvazaŭ filozofio, vivmaniero.  Afriko estas tre granda kontinento kapabla funkcii. Grava parto de ĝia funkciado estas « ubuntu ». Iel tiel: « Mi vivas, char vi vivas. Vi estas, pro tio mi estas. Mi estas kaj vi estas, ĉar ni estas. »  Muntu = homo. Ubuntu = arto esti homo, spirita eco, arto vivi kune. Universala valoro. Kune ni estas unu, unu homaro. El ubuntu venas, ke la kulturoj ne kutimas protekti sin kontraŭ eksterulo ; gastigemo, malfermiteco, disdono de tio, kion oni havas”.




Oni povas legi el la biblio: “Amu vian proksimulon kiel vin mem.”
Oni povas aŭdi de kristanoj: respekto, toleremo, solidareco estas kristanaj virtoj.
Tamen mi diras, ke ili estas homaj virtoj tutmondaj.

Mi legas de John Dale el Oregon :
La poemoj de la sufia poeto Rumi estas precipe taŭgaj kaj ene satigaj.  Jen unu el miaj unuaj provoj traduki ilin.

En farsi :
Yek sapad por-enn tor bar farq-e sar
to hami khvhi lab-e n dar be-dar
Dar sar-e khvod pich hel khireh-sari
raw dar del zan cher bar har dari

En la angla
 Go, Knock at the Door of Your Own Heart !
There’s a basket full of loaves on your head,
yet you’re begging for crusts of bread from door to door.
Pay attention to your own head, abandon giddiness.
Why are you knocking at every other door?
Go, knock at the door of your own heart.


En esperanto :
Surfrapu la Pord’ de la Via Kor’ ! 
Kun plena panujo surkape,
De pordo al pordo vi iras, krustojn petegante.
Kapon la vian atentu; forigu kap-turnadon!
Koron la vian pordfrapu, ne serĉu ali-pordaden.

Persa transliterado fare de Yahy¡ Monastra
Anglalingva versio fare de Camille kaj Kabir Helminski
Esperantigis John Dale

 En Hiroŝima mi povis aŭskulti Mitsuo OKAMOTO, pacbatalanton.



En Pingtong en la tajvana montaro mi povis renkontiĝi kun RUBA RUBA.
Temas pri saĝa virino 86jara, analfabeta, tre interesa kaj klera.