Por la SAGO
februaro 2012
Allingva vekiĝo
februaro 2012
Allingva vekiĝo
(Vidu la du aldonitajn dokumentoj : Alia maniero ordigi
substantivojn) Tradukado kaj prezentado : Mirejo Grosjean
El manlibro
« Enseignement et ouverture aux langues à l’école » Christiane
Perregaux et co-auteurs, Conférence intercantonale de l’Instruction Publique de
Suisse Romande et du Tessin, 2003.
Se vi parolas la francan, vi kutimas uzi viran genron kaj
inan genron por iuj substantivoj, homoj, objektoj, abstraktaĵoj,,ktp.
Se vi devas lerni la germanan, vi devas alkutimiĝi uzi
viran, inan kaj neŭtran genrojn por substantivoj.
Tio kreas malfacilaĵon.
Por prepari la lernantojn al tiu malfacilaĵo, grupo da
fakuloj kreis aktivecojn. Ili efikas same kiel varmigo de muskoloj kaj movigo
de artikoj antaŭ iu sporta aktiveco. Jen tasko surprizoplena, kiu rilatas al la
svahila lingvo. Ĝia celo ne estas, ke vi lernu la svahilan. Ĝia celo estas, ke
vi en agrabla kaj amuza etoso distanciĝu de via denaska lingvo. Tiu etapo estas
plej grava, kiam oni intencas uzi diversajn lingvojn. Bv proponi tiun aktivecon
en via esperanto-klubo !
ALIA MANIERO ORDIGI
SUBSTANTIVOJN
Bv observi kaj
kompari inter ili la substantivojn, kiujn vi vidas en la ĉi-kuna listo. Klopodu
ordigi ilin en la tabelon kaj klopodu klarigi, kiel la substantivoj viciĝas en
tiu lingvo : la svahila. Solvoj aperos en la venonta numero de La Sago.
Klaso
A
|
Klaso
B
|
Klaso
C
|
Klaso
Ĉ
|
||||
Singularo
|
Pluralo
|
Singularo
|
Pluralo
|
Singularo
|
Pluralo
|
||
Vortoj
|
Kitabu
Libro
|
Mtu
Homo
|
Mti
Arbo
|
Uzee
maljuneco
|
|||
Kriterioj
observitaj por klasigi
|
La blogo ne akceptas tiom grandan tabelon.
Jen indikoj:
Kolumno C, singularo: Mti, Arbo
Kolumno Ĉ : Uzee maljuneco
ALIA MANIERO ORDIGI SUBSTANTIVOJN (bv eltondi)
Miti
Arboj
|
Ukubwa
Grandeco
|
Vibanda
Kabanoj
|
Wazee
Maljunuloj
|
Mkono
Brako
|
Kiti
Seĝo
|
Vikapu
Korboj
|
Mtu
Homo
|
Michungwa
Oranĝarboj
|
Miguu
Kruroj
|
Mgeni
Eksterlandano
|
Mitende
Daktilarboj
|
Mtoto
Infano
|
Udogo
Malgrandeco
|
Kikapu
Korbo
|
Mikono
brakoj
|
Kitabu
Libro
|
Mtende
Daktilarbo
|
Urefu
Longeco
|
Mti
arbo
|
Mchunga
Oranĝarbo
|
Wageni
Eksterlandanoj
|
Visu
Tranĉiloj
|
Viti
seĝoj
|
Watu
Homoj
|
Mguu
Kruro
|
Uzee
Maljuneco
|
Kibanda
kabano
|
Mzee
Maljunulo
|
Watoto
Infanoj
|
Vitabu
Libroj
|
Kisu
Tranĉilo
|
Por obteni la solvon, bv skribi al mi:
mirejo punkto mireille che gmail punkto com.
Agrablan ludadon!!!
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire