julio - aŭgusto 2012
Improvizado endas
Rakonto 1
Mi devis iri al hospitalo en Kyoto. Mi estis akceptita de
kunlaboranto ridetanta, kiu bonvenigis min per la kutima esprimo
« hirashaimase ! » Poste ŝi starigis demandon al mi, kiun mi ne
komprenis. Ŝi ripetis 3-4 foje la parkerigitan demandon. Mia kompreno ne
evoluis. Si ne kapablis turni sian demandon alivorte, ŝi ne kapablis improvizi.
Ŝi gvidis min al kuracisto, kiu uzis la anglan kun mi.
Rakonto 2
Mi volis aĉeti sonorilon en Kyoto. Temis pri sonorileto
por meditado, kiu kutime ne pendas sed kuŝas sur kuseneto. Per bastoneto oni
leĝere frapas ĝin de la flanko kaj ĝi senfine zumas… Mi iris al budhisma
butiko. Mi estis akceptita de vendisto, poste ariĝis ĝis 5 vendistoj. Mi petis
en la angla. Neniu scipovis iom de la angla. Vidante tion mi metis miajn
fingrojn en la formo de la sonorileto, kiel malfermita floro, kaj per la alia
mano faris la movon de frapado per bastoneto, mi montris la frapon per fingro.
Tiuj ili komprenis kaj montris al mi plurajn tiajn sonoriletojn kaj mi povis
aĉeti tion, kion mi deziris.
Rakonto 3
Mi devis iri al hospitalo en Kyoto. Mi havis bonajn
trajnkonektojn kaj atingis la domon antaŭ la naŭa matene. En la akceptejo stari
unu persono. Tiu oficisto akceptis min per longa frazo, en kiu mi kaptis la
vorton « Hajime ». Mi konas tiun vorton, kiu ofte aŭdiĝas dum
ĵudo-trejnado. La majstro montras teknikon kaj poste diras
« Hajime ! » : « Komencu !, Faru ! » Do
mi supozis, ke tiu oficisto demandas al mi, ĉu mi vizitos Doktoron Kobashi la
unuan fojon. Jen la unua paŝo. Nun dua paŝo farenda : respondi. Inter miaj
malmultaj frazoj en la japana estis « sankajme » por diri, ke mi
trian fojon vizitas Japanion. Mi pensis : ĉu mi jam venis al mia kuracisto
dufoje, trifoje, kvarfoje… mi ne scias kaj ne gravas. Mi nur devas diri, ke tiu
vizito NE estas la unua. Do mi diris : « Sankajme ». Li
respondis per longa frazo, en kiu mi kaptis la vorton « Suwate ».
Tiun vorton mi aŭdis en mia aikido-praktikado : sidiĝu ! Do mi
sidiĝis en la atendejo. Poste alvenis mia kuracisto kaj ni povis paroli pri mia
sano en Esperanto.
Rakonto 4
Mi bezonis la servon de frizisto en Kyoto. Mi iris al
najbara frizisto sola kaj kuraĝe eniris. Li surpriziĝis kaj kricigis siajn
manojn por diri NE. Tamen mi prenis paperon kaj desegnis vizaĝon kun starantaj
haroj. Tra la haroj mi desegnis horizontalan limon : tie tondi. Poste mi
desegnis orelon kaj faris linion ĉirkaŭ ĝi. Li komprenis, sidigis min kaj tre
bele tondis miajn harojn. Eble li okupiĝas nur pri viroj… tion mi ne scias.
Rakonto 5
En Kyoto mi sidis en taksio. La ŝoforo estis babilema kaj
demandis min pri diversaj aferoj. Li volis scii, kie mi estis en Japanio. Mi ne
komprenis lian demandon. Poste li improvizis dirante : en Japanio estas
Kyoto, Tokyo, … mi aldonis la nomojn de la urboj, kiujn mi vizitis. Do la
komunikado sukcesis.
Komentoj
Por komuniki oni devas havi komunan lingvon aŭ komunajn
vortojn, kelkajn (Vidu rakontojn 3 kaj
5). Se lingvo mankas, se vortoj mankas, oni devas improvizi iel ajn. Kelkaj
homoj ne kapablas. Ili restas gluitaj al la frazoj el la lernolibro (vidu
rakonton 1). Tiu improvizado bezonas fantazion, oni devas trovi vojon. Povas
esti desegnaĵo (Vidu rakonton 4), povas esti per gestoj, per vizaĝesprimoj, per
korpomovoj (Vidu rakonton 2). Povas esti uzo de vortoj en iu ajn lingvo kiel
ekzemple la itala, kiu estas universala lingvo por klasika muziko kaj pro tio
vaste konata. Povas esti la gesto per du manoj en formo de litero T, kiu montras
en piedpilkoludado la peton pri paŭzo. Povas esti bruo, kiel pepado de birdo aŭ
bojado de hundo. Laŭ la situacio, laŭ la bezono, oni esploru la eblojn uzante
sian fantazion kaj kreemon.
Hiroshima
2012-06-13
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire