Pri instruado
Pri lernado
Jen komento
De Mirejo
En la SAGO junio 2012
En la SAGO junio 2012
Malfermita letero al Mirejo
MALFERMITA LETERO AL MIREILLE GROSJEAN
Mi ofte vojagxas en Svisio,
precipe en Romanda Svisio, kie vivas
miaj gepatroj, mia frato kaj mia bofratino, kaj pluraj svisaj geamikoj.
Pli kaj pli ofte mi konstatas
ke angla lingvo uzigxas, cxefe en
negoco kaj reklamo.
En jxurnaloj aux semajnaj
gazetoj, kiel ekzemple: «L'Hebdo», ankaux
multaj anglaj vortoj aux esprimoj substituigxas al francaj vortoj kiuj
tamen ekzistas.
Dum tempo de rabatajxoj, sur
gxenevaj aux vauxdaj montrofenestroj
vidigxas afisxojn kun «SALE»(!!!) anstataux «SOLDES».
En via lasta artikolo en «La Sago» ( Euxropaj limoj, svisa mozaiko»), vi gxustege aludas al la fakto
ke « nuntempe regas emo al enkonduko
de la angla lingvo unue.» ( En lingvoinstruado).
Krome! Mi trovis sur la reto
(swissinfo.ch, la 7a de novembro) tion:
«Svislando nombras kvar naciajn lingvojn, la germanan, la francan, la italan, la romancxan kaj angla lingvo
ofte uzigxas por plenigi disigxojn».
Samtempe mi maljxojigxis kaj koleris. Baldaux angla lingvo igxus la kvina svisnacia lingvo! Cxu ne estus pli
bone por Svislandanoj, (same por
Belgoj!) lerni kaj uzi Esperanton?
Estus pli simple, ekzemple por
redakti listojn de almiksajxoj sur
konservajxoj aux medicinajxoj kiuj devas esti redaktitaj en
almenaux tri lingvoj (la germana, la
franca, la itala, kelkfoje plie la
angla).
Kion vi, svisaj esperantistoj,
pensas pri tio?
Isabelle Lamy-Rested
Mirejo respondas :
Titolo : « Kokakolaniado »
Kara Isabelle, vi tute pravas !!
En Svislando abundas anglalingvaj vortoj. Mi oftege reagas skribante al
la kompanio, instanco, vendejo, kiu agas tiel. Tamen tio estas guto en oceano.
Esperantistoj kompreneble deziras, ke oni uzu Esperanton. Tamen ĉu ili reagas
same kiel mi ? Mi ne scias, mi ne enketis. Plejparte la homoj eĉ ne
rimarkas, aŭ rimarkas kaj ne kontraŭas, kaj tute ne reagas. Tio estas
kritikinda sinteno laŭ mi. La civitanoj devus esti konsciaj pri la trezoro de
niaj lingvoj kaj reagi.
Baza strategio de bona vendisto estas uzi la lingvon de la aĉetonto, de
la kliento. Do… bv fari ! Tiel mi argumentas.
Kiam iu teksto aŭ varbkampanjo verkita aŭ mendita de la svisa
konfederacio uzas la anglan, tiam ĉiam mi reagas per letero al la koncerna
instanco. Foje mi skribas leteron de leganto en la gazetoj. Imagu : la
Fondumo por subteni la kunlaboron de la diverskulturaj svisoj (Fondation pour
la collaboration confédérale, Soleure, www.chstiftung.ch) uzas por sia fako
« klasointerŝanĝoj » la retejon www.ch-go.ch... !
Miaj reagklopodoj similas al kulo pikanta
elefanton…
Mi kutimas uzi la vorton « kokakolaniado », ĉar malantaŭ la
angla lingvo kaj Coca Cola kaŝiĝas Usono kaj sia hegemonio, imperiismo. Tio similas
al koloniado.
Ĉu mia lukto havas ian sencon ???
Ĉu mia lukto iam alportos sukceson ???
Ĉu mi daŭrigu tiun strebadon ???
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire