dimanche 14 juillet 2013

TOUT DOUX TOUT DOUBS

Un événement social dans mon village


En 2010, quelqu’un m’a soufflé qu’il falait une revue pour le village des Brenets. J’ai commencé à écrire des tableaux selon l’axe historique. Ensuite, quelqu’un a dit que ce n’était pas une revue. Donc j’ai appelé ça

SPECTACLE HISTORIQUE ET SATIRIQUE

MUSICAL ET THEATRAL

3 représentations ont eu lieu fin mai 2013.

Co-auteure avec l’ancien secrétaire communal, j’ai assuré la mise en scène et la présentation.


Les enfants se préparent.  Infanoj preparas sin.



Le choeur répète.  La koruso provkantas.



Le choeur chante sous l'oeil attentif de l'ancien coq de l'église.
La koruso kantas sub atentema rigardo de la malnova preĝeja koko.






Cette entreprise est devenue un événement social. Y ont contribué des enfants, des ados, deux fils ont joué le rôle de leur père. Il y avait des adultes bien sûr, en tout 25 acteurs et 30 choristes.
J’ai eu un immense plaisir et beaucoup de travail dans cette entreprise.

Socia evento en mia vilaĝo.

En la jaro 2010 iu flustris al mi, ke iu devus verki teatran jarraporton pri la eventoj en nia vilaĝo Les Brenets. Mi komencis verki laŭ historia akso. Poste oni diris al mi, ke tio ne estas jarraporto. Do mi  nomis tion Historia kaj Satira Teatraĵo Muzika.

En majo 2013 ni donis 3 spektaklojn.

Kiel kun-aŭtoro mi reĝisoris kaj prezentis la spektaklon.

Deux techniciens et au milieu: le chef du choeur.
Du teknikistoj kaj meze la korusestro.



Prix pour le quiz: de l'eau des Brenets. (eau = akvo, en espéranto)
AOC = Appellation d'origine contrôlée

Premio por la konkurso: akvo de Les Brenets.
AOC signifas, ke tiu produkto estis kontrolita kiel aŭtenta produkto de tiu loko.

préparation des décors.
Preparado de la surscenaj ornamoj.




Détente après le spectacle.
Malstreĉiĝo post la spektaklo





La tuta evento fariĝis socia afero en la vilaĝo. Aktoris infanoj, adoleskoj, filoj ludis la rolon de sia patro. Plenkreskuloj partoprenis, entute 25 aktoroj kaj 30 kantistoj en koruso.
Mi havis grandan plezuron kaj gigantan laboron en tiu evento.


lundi 1 juillet 2013

KOTONA GAZETO 4

KOTONA GAZETO 

2013-07-01   

numero 4 

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Pozitiva fakto : La retejo de Afrika Komisiono www.esperanto-afriko.org prezentas nian Kongreson.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Pozitiva fakto: KOKo havas retadreson : ake-2013@yahoogroups.com
Se vi havas demandojn, bv uzi ĝin !!

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Post la 31a de julio la aliĝkotizo altiĝos.
Konsekvence aliĝu antaŭ tiu dato !!!

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Subtena aliĝo

Tio estas japana kutimo. Mirejo klarigas : Estas gesamideanoj, kiuj tre subtenas la ideon de tiu kongreso, sed ne povos veni pro personaj cirkonstancoj. Tamen por subteni, ili aliĝas kaj pagas la kongreskotizon. Tio estas subtena aliĝo. Poste, kiam venas la eblo mendi hotelon, manĝojn kaj ekskursojn, ili mendas nenion. Ilia kongreskotizo estas donaco al la kongresa kaso. Ilia nomo aperas en la listo de partoprenantoj. Oni povas antaŭvidi, ke oni metu iun stelon apud ilia nomo por indiki, ke ili faris subtenan aliĝon kaj ne fizike partoprenis.
Bonvolu konsideri tiun eblon.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Paŝoj al subteno de afrikano, por ke li/ŝi venu al Kotonuo

Ni esperas, ke nordaj Landaj Asocioj, inkluzive Aŭstralio kaj Nov-Zelando, subtenos la venon de unu (aŭ pluraj) afrikanoj al Kotonuo por tiu tre valora renkontiĝo. Povas esti Landaj Asocioj (LA), povas esti lokaj kluboj, povas esti individuoj. Kompreneble iu LA, loka klubo aŭ individuo povas anonci subtenon de parto de la kostoj por unu persono.

La farendaj paŝoj jenas :
La afrikano devas akiri pasporton.
La afrikano devas esplori, ĉu li/ŝi bezonas vizon por eniri Beninon.
La afrikano devas aliĝi al la kongreso.
La kostoj estas : vizo, flugo aŭ busvojaĝo al Kotonuo, restado (24 – 39 Eŭroj por unu nokto) manĝoj (90 Eŭroj por la tuta kongreso, po 3 manĝoj tage).

Por la mendo de flugo estas du ebloj.
Iu en la nordo povas mendi kaj pagi la flugon en Eŭropo, Usono, Kanado, Aŭstralio, Novzelando, Japanio, Koreio…., indikante tre precize la nomojn de la persono, kiu flugos. Tre gravas, ke la nomo de la flugonto estu tre precize la samaj, kiel ili aperas en la pasporto de la flugonto. Montrante sian pasporton en iu afrika flughaveno  la partoprenonto rajtos eniri la aviadilon, kaze ke adekvata vizo por eniri Beninon staras en tiu ĉi oficiala dokumento.
Povas esti, ke la flugo mendata en Eŭropo estas pli multekosta ol en la kazo de mendo en afrika lando. Tiam la afrikano devas mem mendi sian flugon kaj la nordaj subtenaj instancoj/personoj devos sendi al li/ŝi la monon por la flugbileto.

Ni jam esploris pri flugoj el diversaj afrikaj ĉefurboj al Kotonuo. Estas multaj bonaj ebloj. Povas esti, ke iuj afrikanoj unue buse veturos al pli granda ĉefurbo de najbara lando kaj tie enaviadiliĝos.

Ni organizis eblon sendi monon el Eŭropo al Kotonuo, kiu bonege kaj fidinde funkcias. Tamen ne al ĉiuj ĉefurboj de Afriko.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Nuntempe ni nombras 21 aliĝojn.

Ni scias pri subteno de unu Landa Asocio en la nordo, de unu federacio de Esperanto-kluboj, de unu privatulo kaj de unu ne esperantista porpaca asocio. Laŭ tio certas, ke la partoprennombro kreskos.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Mirejo Grosjean partoprenos la ILEI Konferencon en Herzberg, Germanio, kaj la Universalan Kongreson en Rejkjaviko, Islando. Ŝi havos en tiuj du lokoj eblon prezenti la Kvinan Afrikan Kongreson,  varbi por partopreno al ĝi kaj stimuli la partneran subtenon. Afrika Kongreso de Esperanto estos prezentata dum la Movada Foiro sabate vespere per stando kun informiloj kaj eta ekspozicio kun beninaj artaĵoj.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Vi povas multon ekscii pri AKE per la retejo de Afrika Komisiono de UEA per


Vi povas mem vidi la lokojn, kie okazos AKE per


Sur tiu  ĉi retejo, blogo de Mirejo Grosjean, vi povas legi la antaŭajn Kotonajn Gazetojn per esplorilo supre maldekstre skribante « kotona gazeto ».

La aliĝilo troviĝas en la Kotona Gazeto 3.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Por pagi aliĝojn kaj mendojn, bv uzi

·         La konton de Afrika Komisiono ĉe UEA.
·         La konton de Scio Sen Bariloj, unu el la organizaj establoj per assb-k
·         La svisan konton de Scio Sen Bariloj 10-752700-3
Bv indiki precize, kiel ni devas uzi vian donacon :
Ĉu por subteni la Kongreson ĝenerale
Ĉu por subteni personon precizan ; en tiu kazo bv indiki la nomon kaj devenlandon kaj urbon.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Ni petas la ricevontojn de tiu dokumento diskonigi ĝin ene de la Landaj Asocioj, lokaj kluboj k.s.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

La KOKo tre antauĝojas akcepti vin en Kotonuo !!!


xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx