mardi 21 avril 2015

3 SAILORS HIGH UP IN THE MOUNTAINS

La chanson dit:
La kanzono diras:

"What can you do 
with a drunken sailor 
high up in the mountains?"

J'avais trois marins à ma table dans les montagnes du Jura,
mais ils n'étaient pas ivres....

Mi havis tri maristojn ĉe mia tablo en la ĵurasa montaro, 
tamen ili ne estis ebriaj....









Comment trouver 3 marins? Pourquoi réunir 3 marins?
Voici la clé du mystère.

Kiel trovi 3 maristojn? Kial kunvenigi 3 maristojn? 
Jen la ŝlosilo de la mistero.





En Suisse, il existe une association qui se préoccupe des vieilles personnes par des aides, des cours de gymnastique, des activités sociales...
Son nom: PRO SENECTUTE.

En Svislando estas asocio, kiu prizorgas maljunulojn per diversaj helpoj, gimnastikokursoj, sociaj aktivecoj...
Ĝia nomo: PRO SENECTUTE.

http://www.arcjurassien.pro-senectute.ch/cours-formation/actualites.html

Une de ces activités s'appelle TABLE D'HOTES
Unu el tiuj aktivecoj nomiĝas GASTA TABLO.

 Une fois par mois, j'ouvre ma table d'hôtes qui s'appelle LE MONDE A TA PORTE et je prépare un bon repas pour quelques personnes. Elles paient 15 CHF. Pro Senectute participe également. Mes frais sont donc couverts.

Unufoje monate mi malfermas mian gastan tablon, kiu nomiĝas LA MONDO ĈE VIA PORDO kaj mi preparas bonan manĝon por kelkaj personoj. Ili pagas 15 CHF. Pro Senectute ankaŭ kontribuas. Do miaj kostoj estas kovritaj. 


Deux marins sont venus avec leurs épouses.
Du maristoj venis kun edzino.

Lors d'une visite d'une table d'hôtes dans un autre village, j'ai fait la connaissance d'un des 3 marins: Pierre-Alain.
Okaze de vizito de gasta tablo en alia vilaĝo mi konatiĝis kun unu el la tri maristoj: Pierre-Alain.



Il était marin dans la marine marchande et a fait plusieurs fois le tour du monde.
Li estis maristo en komerca ŝipkompanio kaj plurfoje rondiris ĉirkaŭ la mondo.

J'ai pensé alors l'inviter avec deux marins de mon village:
Henri, de la marine nationale française,
et Jean-Claude, de la Société de Navigation sur le Lac des Brenets. NLB.

Tiam mi pensis, ke mi volas inviti lin kun du maristoj de mia vilaĝo:
Henri, de la franca nacia ŝiparmeo, 
kaj Jean-Claude, de la Ŝipkompanio sur la Lago de Les Brenets. NLB.


Henri, en chemise bleue.
Henri, en blua ĉemizo.
 
Jean-Claude en uniforme de notre marine de haute montagne
(il est allé travailler vers 15 heures)

Jean-Claude en uniformo de nia altmontara ŝipkompanio 
(li iris labori je la 15-a horo)

http://www.nlb.ch/nlb/default.htm 

J'ai tenté de préparer un repas spécial pour 3 marins.
Mi provis prepari manĝon por 3 maristoj.


La salade en entrée devait représenter un bateau à voile.
Mais les voiles ressemblaient plutôt à des oreilles de lapin....
Ne parlez pas de lapin sur un bateau!!!

La komenca salato supozeble reprezentis velŝipon. 
Tamen la veloj similis al kuniklaj oreloj.... 
Ne menciu kuniklon sur ŝipo!!!

Un ragoût en matelote. Manque une photo.

Raguo laŭ marista maniero. Foto mankas.




Le dessert était une jalousie en forme de barque, avec rames.
La deserto estis kuketo en formo de boato, kun remiloj.



Henri présente la carte des voyages de Pierre-Alain.
Henri prezentas la mapon de la vojaĝoj de Pierre-Alain.



Tous avaient apporté des photos et des souvenirs, qu'ils ont montré au café.
Ĉiuj kunportis fotojn kaj suvenirojn kaj montris ilin dum kafumado.



Avant le début du repas, ils parlaient déjà ensemble de leurs voyages, de leurs visites dans divers pays, des types de bateaux, de l'évolution des techniques, des moteurs, des pannes, des aventures, des escales, des jours et des nuits aux antipodes....

Antaŭ la komenco de la manĝo ili jam interparolis pri siaj vojaĝoj, siaj vizitoj en diversaj landoj, pri ŝipotipoj, pri evoluo de teknikaj aspektoj, pri motoroj kaj paneoj, pri aventuroj, pri dumvojaĝaj havenoj, pri tagoj kaj noktoj en aliaj mondopartoj...












Ci-dessus un moteur de bateau de haute mer: grand comme une maison de 4 étages.
Ĉi supre ŝipmotoro por ŝipo por vasta maro: same granda kiel 4etaĝa domo.















Sur ces photos, j'ai reconnu certains monuments du Japon que j'ai pu nommer.
Sur tiuj fotoj mi rekonis kelkajn monumentojn el Japanio, kiujn mi povis nomi.

Ce repas: Un moment inoubliable!!
Tiu manĝo: Neforgesebla momento!!

C'est certainement le repas où j'ai le moins parlé, à peine quelques phrases....
Certe temas pri la manĝo, dum kiu mi plej malmulte parolis, apenaŭ kelkajn frazojn mi diris....


samedi 11 avril 2015

RUFISKO, SENEGALO

La urbo Rufisko (en la franca Rufisque) situas borde de la ĉefurbo Dakaro kaj nuntempe tuŝas ĝin.
Ĝi situas ĉe marbordo.

Tie situas granda institucio:
Centre National de Formation et d'Action
Nacia Centro pri Lertigado kaj Agado.

Tie mi instruis tutkomence de 2013 kaj okazigis ekzamensesion de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA.

La domaro estis malnova. Jen fotoj. Sekvas fotoj de la nun rekonstruita centro.

CNFA en 2013













RENOVIGO ESTAS PLANITA - MATERIALO JAM ALVENIS - PLANOJ VIDEBLAS




CNFA en 2015
Nia kolego Assane FAYE, prezidanto de Senegala Esperanto Asocio, sendis jenajn fotojn.

 Elvido el la tegmenta etaĝo.

Jen renovigita domo.




Jen elektroproduktilo per nafto, en kazo de elektropaneo.



Koran dankon Assane!!!