lundi 19 janvier 2015

SEVI 1 FONUA LINGVO + ESPERANTO

De la19-a de januaro 2015 ĝis la 23-a okazis
en Kotonuo, Benino en hotelo JoCa

Du 19 au 23 janvier 2015 a eu lieu un séminaire
à Cotonou, Bénin, à l'hôtel JoCa

La organizanto estas la NRO
"Scio Sen Bariloj"

L'organisateur est l'ONG
"Savoir Sans Barrières"

https://eo.wikipedia.org/wiki/Scio_Sen_Bariloj

 
SEminario por VIrinoj   SEVI  Séminaire pour Femmes


seminario kun 3 temoj:
un séminaire comportant 3 thèmes:

  • enkonduko al ESPERANTO
  • enkonduko al la skribado kaj legado de la fonua lingvo
  • kapabligo de virinoj en gvidaj roloj (leadership)
  •  
  • introduction à l'espéranto
  • introduction à la lecture et à l'écriture de la langue fon
  • capacitation des femmes à des rôles de leaders (leadership féminin)


 Jen hotelo JoCa en Kotonuo, Benino
Voici l'hôtel JoCa à Cotonou, Bénin

https://eo.wikipedia.org/wiki/Kotonuo
https://eo.wikipedia.org/wiki/JOCA


Kunlaboro kun Radio Univers por lanĉi la seminarion.
Collaboration avec Radio Univers pour lancer le séminaire.








Malferma ceremonio.
Ĉeestas Sinjoro Zossou, direktoro de la departementa oficejo por naciaj lingvoj (nigre vestita) kaj kunlaboranto maldekstre.
Dekstre Privas Tchikpe,
prezidanto de la organiza institucio SCIO SEN BARILOJ

Cérémonie d'ouverture.
Est présent Monsieur Zossou, directeur de l'office départemental pour les langues nationales (vêtu de noir) et son collaborateur à gauche.
A droite Privas Tchikpe,
président de l'ONG organisatrice SAVOIR SANS BARRIERES.




Partoprenantinoj jam montras talenton en publikaj paroladoj.
Certaines participantes montrent déjà un certain talent dans la prise de parole publique.






Dum tiu komuna momento Mireille Grosjean informis pri Esperanto mallonge pere de videbla prezento: Esperanto per du-dek-era bildaro

Au cours de ce moment en commun, Mireille Grosjean a fait une brève présentation de l'Espéranto par un document numérique L'Espéranto en vingt tableaux.




Instruado de la loka lingvo FON,
fonua lingvo

Vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Fonua_lingvo
 https://fr.wikipedia.org/wiki/Fon-gbe
Enseignement de la langue nationale fon





La internacia fonetika alfabeto estas uzata por skribi la fonuan lingvon.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Fonetika_Alfabeto

On utilise l'Alphabet Phonétique International pour écrire la langue fon.

https://fr.wikipedia.org/wiki/Alphabet_phonétique_international





La fonua lingvo havas diversajn tonojn.

Kiel plej multe da beninanoj, tiuj junaj virinoj studis kaj studas altnivele per la franca lingvo, uzas ĉiutage la fonuan lingvon por babili en la familio kaj kun geamikoj, sed neniam skribis ĝin.
Ili arde deziras verki en "Facebook" per tiu lingvo same kiel skribi telefonmesaĝojn.

La langue fon est une langue à tons.

Comme la plupart des Béninois, ces jeunes femmes ont étudié ou sont en train d'étudier à un très haut niveau en langue française, utilisent quotidiennement la langue fon pour bavarder en famille et avec des amis, mais n'ont jamais écrit cette langue. Elles se réjouissent de pouvoir écrire sur "Facebook" au moyen de cette langue ainsi que d'écrire des textos. 

SCIO SEN BARILOJ
kovras ĉiujn kostojn de tiu lertigado.
Ni elkore dankas al niaj subtenantoj.
Novaj subtenantoj povas uzi la UEA-konton de SSB assb-k

SAVOIR SANS BARRIERES
couvre tous les coûts de cette formation d'une semaine
Nous remercions vivement tous nos donateurs.
Les nouveaux donateurs peuvent utiliser le compte de SSB chez UEA: assb-k

Grupa laboro:
Travail en groupe:


Ĵaude: lasta tago kun kurso pri fonua lingvo: laŭta legado.
Jeudi: dernier jour du cours sur la langue fon: lecture à haute voix.

Supre / en haut: REINE
Sube / en bas: SANDRA

Supre / en haut: OLGA
Sube / en bas: AMANDINE



Fina ĝojo: la tuta grupo lernas la beninan nacian himnon de sia lingvo la fonua.
Grande joie finale: tout le groupe apprend l'hymne national béninois dans sa langue le fon.


Dulingva libro pri fonuaj proverboj.
Livre bilingue sur des proverbes fons.

La kvar instruistoj
De maldekstre dekstren:
Ladislas Tande, Mireille Grosjean, Privas Tchikpe, Christophe Hounto-Ada

Les quatre intervenants:
De gauche à droite:
Ladislas Tande, Mireille Grosjean, Privas Tchikpe, Christophe Hounto-Ada


Post verkado por la Revuo ESPERANTO: grupa fotado
Après rédaction d'un texte pour la Revue ESPERANTO: photo de groupe.


Luda vespero:
Vivantaj statuoj
Elekteblaj temoj: paco, mediprotektado, solidareco, virinoj en gvidaj roloj.

Lundi soir.
Statues vivantes
Thèmes à choix: la paix, la protection de l'environnement, la solidarité, le leadership féminin.

Supre: PACO
flugantaj kolomboj
rifuzo de perforto

Ci-dessus: LA PAIX
colombes en vol
refus de l'usage de la force

Sube: PACO
kunlaboro

Ci-dessous: LA PAIX
collaboration

Supre:
SOLIDARECO
post komuna laboro komuna festado.

Ci-dessus:
SOLIDARITE
après le travail en commun, la fête en commun.

Sube:
MEDIPROTEKTADO
Plantado

Ci-dessous:
PROTECTION DE L'ENVIRONNEMENT
on plante





Lasta mateno vendreda:
ekzameno UNUA KONTAKTO

Dernier matin, celui du vendredi:
examen PREMIER CONTACT avec l'espéranto

Fermo:
analiza priskribo de la semajno
Clôture
analyse et évaluation de la semaine


Kaj la fino:
disdono de diplomoj!!!

Et pour finir:
distribution d'attestations!!!

Sandra
Amandine
Reine

Delphine


samedi 10 janvier 2015

INFA de TOVE, KPALIME, TOGO



La strato inter Lomeo kaj Kpalimé estas bonkvalita, vidu foton.
Oni povas veturi en rapideco de 80 km/hore aŭ 100.

Institut National de Formation des Agriculteurs
 à Tove, près de la ville de Kpalimé, à 100 km de Lomé, TG.

Nacia Instituto por Lertigado de Kamparanoj
en Tove, ĉe Kpalimé, 100 km for de Lomeo, TG.








Jen la plano de la lertigejo.
Ĝia surfaco estas proks. 80 hektaroj.
Granda parto de la surfaco estas kreskigejoj de tektonoj (arbaroj, kampoj).

http://eo.wikipedia.org/wiki/Granda_tektono


Ĉi tie oni bredas bovinojn, porkojn, ŝafojn, kuniklojn.
Kreskas legomoj.
Manĝaĵoj konsistas el bio nutraĵoj el la instituto.

Temas pri ŝtata establo kun aŭtonoma mastrumado.



De maldekstre:
Adjévi ADJE
Apélété AGBOLO
Markus ATTAGLO
Estraranoj de Unio Togolanda por Esperanto



Notindas, ke mi vizitis kaj fotis la centron en januaro dum seka sezono.

Notindas, ke en tiu tago ne estis evento en la centro, do ĉio malplena, neuzita.


Jen termitejoj



Afrika kutimo:
Unue oni salutu la dommastron.
Temas pri Sinjoro Treko


Maldekstre AGBOLO, dekstre ATTAGLO.


Specifaĵoj de afrika arkitekturo:
truoj por ebligi al la aero flui libere.
En tiaj ejoj povas esti plie ventumiloj.


Pluraj konstruaĵoj
pluraj ĉambrotipoj



Plej diversaj salonoj
Tiu ĉi, fermita, kun klimatiziloj


100 sidlokoj


Tiu ĉi, fermita, kun klimatiziloj kaj ventumiloj



La granda halo
kun ventumiloj



300 sidlokoj



Alia kursejo
(Mi ne vidis ĉiujn, ĉar kelkaj estas similaj)

2 kursejoj kun po 30 sidlokoj
2 kursejoj kun po 20 sidlokoj

Promenado inter la konstruaĵoj




32 ĉambroj kun po unu geedza lito
11 ĉambroj kun po 4 unupersonaj litoj





La domo kun hotelstilaj ĉambroj (6)
En alia konstruaĵo 2 pliaj.
Antaŭplanitaj pliaj.




Ekster INFA TOVE tiu littuko estas ŝtelita...


Italstila duŝo
sen surplanka kuvo
facile alirebla

Afrikstila fenestro
el horizontalaj vitraj bretoj


Duŝejo por 4litaj ĉambroj

Plie, sen fotoj:
3 domoj.
En ĉiu domo estas 3 dormoĉambroj, unu salono, unu kuirejo kaj unu banĉambro kun duŝejo kaj necesejo. Ili kutime estas je dispono de la instruistoj.



Promenado inter la konstruaĵoj



Manĝejoj: estas du
Malgranda (unua foto)
Pli granda (dua foto)




Moderna kuirejo por prepari okcidentstilajn manĝojn.


Afrikstilaj enormaj kuirpotoj por ekstera kuirejo



 Nia ĉiĉerono montras, kiel erigi kaj farunigi cerealaĵojn.

Lavejo por teleraĵoj.



Niaj 3 samideanoj: Adjévi, Apélété kaj Markus


Apuda Hotelo














 Salonego por bankedoj


Distancoj:
De INFA al urbo Kpalimé
2 km

De INFA al hotelo "30an de augusto"
1 km en la sama direkto kiel la urbo de Kpalimé.

Taksiaj motorcikloj ekzistas,
ili nomiĝas "zemiĝan".

Laŭ vizito de Mirejo
la sesan de januaro 2015