jeudi 1 mai 2014

TUTMONDA KOLOKVO. INVITO

La 30an de aprilo 2014 la invitleteroj foriris al 180 Ŝtatoj tra ilia ambasadejo en Svislando.
Temas pri invito al la Tria Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto, kiu okazos en majo 2015.

Mi verkis enkondukon pri Esperanto kaj  priskribon pri la Kolokvo nome de ILEI.




Ĉiun leteron mi subskribis mane
kiel prezidanto de la Ligo ILEI.


La sidejo de la registaro (en la kantono Neuchâtel) situas en mezepoka kastelo.
Mi alvenas tie la 29an de aprilo.


Jen mia veturilo kun du pezaj sakoj. En ili kuŝas la aldonaj dokumentoj, informiloj pri Esperanto, kaj la 180 leteroj al la Ŝtatoj.






Jen du kunlaborantinoj de la edukministro helpas al enkovertigo de la invitletero de la Kantono, de mia letero nome de ILEI kaj de diversaj aldonaj informiloj.


Nia laboro por 180 kovertoj daŭras unu horon kaj duonon.
Kiel rekompenson mi alportis al tiu oficejo lunarkajn bulkojn por ilia matena paŭzo.
Ili tre ŝatis tion.



Supre la oficiala koverto kun indiko "Respubliko kaj Kantono Neuchâtel"
Sube la invitletero nome de "Conseil d'Etat" nomo de la ekzekutiva povo en la Kantono.
La decido de tiu Konsilio pri invito de la Tria Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto okazis la 20an de novembro 2013.
Subskribis la inviton Sinjoro Laurent Kurth, prezidanto, kaj Sinjorino Séverine Despland, sekretario.


Mi liveris al la registaro liston "Excel" kun ĉiuj adresoj de la ambasadejoj en Svislando. (laŭ la retejo www.eda.admin.ch. la retejo de la svisa departemento pri eksteraj aferoj)
Proks 100 situas en Berno la ĉefurbo.
Proks 50 situas en Ĝenevo aŭ apud Ĝenevo, ĉar la Ŝtatoj devas havi "mision" tie por la kunlaboro kun Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. Do kelkaj malgrandaj aŭ malriĉaj Ŝtatoj ŝparas la ambasadejon en Berno kaj havas nur mision en Ĝenevo.
Proks 30 leteroj iris eksterlanden, al ambasadejoj en Parizo (po 10), Bruselo (po 10), Berlino, Londono aŭ al aliaj lokoj.



La du oficistinoj helpas al mi porti la pezajn sakojn al mia veturilo.


Jen la kovertoj kuŝas en mia ĉambro. Mankas ankoraŭ la poŝtmarkoj.


Jen mi ekpaŝas al la poŝtoficejo, tute proksima, feliĉe. 30an de aprilo 2013.




Jen la leteroj foriras.