dimanche 26 mai 2019

NOVA LIBRO PRI HECTOR HODLER

NOVA LIBRO POR NOVAJ DOKUMENTOJ




Projekto pri valorigo de la arkivoj de Hector Hodler en la manoj de la Asocio Jura Brüschweiler (AJB) kunlabore kun Svisa Esperanto-Societo (SES) kaj UEA.

Malkovro de novaj arkivoj

Fine de 2018 Mireille Grosjean esploris pri la historio de ILEI por prepari la jaron 2019, kiam ILEI festos sian 70-jariĝon. Ŝi multe serĉis en la Reto. Hazarde ŝi esploris pri Hector Hodler kaj ŝi trovis indikon pri arkivoj de Hector Hodler en Delémont.
Tiuj arkivoj estas propraĵo de la Asocio Jura Brüschweiler kun laborejo en Delémont, kantono Ĵuraso, Svislando, kaj sidejo en Ĝenevo, Svislando.
Mireille Grosjean faris en Delémont viziton la 18-an de januaro 2019, multe interŝanĝis kun la kunlaborantoj de tiu asocio kaj akceptis ilin en La Chaux-de-Fonds en CDELI, urba biblioteko, la 22-an de februaro. Kompreneble Mireille Grosjean tuj informis la prezidanton de UEA.
Sinjoro Jura Brüschweiler (1927-2013) sviso kun rusa patrino (Jura estas mallongigo de Yuri) estis artfakulo admiranto kaj kolektanto de Ferdinand Hodler kaj liaj verkoj, Hodler la pentristo (1853-1918) patro de Hector Hodler la esperantisto (1887-1920). Hector Hodler edziĝis en 1918, li jam estis malsana (tuberkulozo, kiel pluraj familianoj de li). La vidvino de Hector Hodler donis al Brüschweiler ĉiujn dokumentojn de sia forpasinta edzo : leterojn, poŝtkartojn kaj similajn. Li konservis tion. Neniu vidis tion, neniu esploris tion.

Konsisto de la arkivoj 

Leteroj de kaj al Hector Hodler (HH) kaj al la Centra Oficejo de UEA en Ĝenevo (COG) kaj al la redaktejo de la Revuo Esperanto. Entute 500 dokumentoj. Aldoniĝas proks 100 leteroj de kaj al Edmond Privat. Plie 40 leteroj al kaj de diversaj personoj. La katalogado estas finita. La katalogado konsistas el skanado de la dokumento, noto pri tipo (letero, karto, k.s.) indiko de sendanto-ricevanto ktp. Ekde la unua de majo 2019 fakulo laboras al tajpado de ĉiuj tiuj dokumentoj ; tio faciligos la legadon postan kaj ebligos kopiadon de fragmentoj en la aperontan verkon. La fino de tiu tajpado estas planita je 31.07.2019.

Eldonado de libro pri Hector Hodler 

La Asocio Jura Brüschweiler planas eldonadon de libro en du lingvoj, franca kaj esperanto. Ĝiaj kunlaborantoj, ĉefe Marine Englert, verkos kelkajn ĉapitrojn, esperantistoj devos kontribui verkante pri la agado de Hector Hodler por la esperanta movado. Tiu nova informfonto, tiuj nekonataj dokumentoj, eble alportos novan lumon al la historio de nia movado. Aŭtoroj povus esti Ulrich Lins, Christian Lavarenne aŭ ambaŭ. Sekvos traduko de ĉio al la alia lingvo.
En sia prezento la Asocio esprimas sin jene : « La Esperanto Movado intencas memori en 2020 pri la forpaso de Hector Hodler (1920). La Asocio Jura Brüschweiler deziras kunagadi kun la esperantistaro memore al Hector Hodler eldonante laŭteman biografion kaj kreante migrantan ekspozicion. Flanke de la Asocio Brüschweiler laboras fakulino Marine Englert. La dulingva libro prezentos diversajn etapojn de la vivo de Hector, tio estas la rilato kun lia patro la fama svisa pentristo Ferdinand Hodler, lia senmanka agado por la Esperanto Movado, la radikoj de lia humanisma sinteno kaj la lastaj jaroj de lia vivo. »

1920 - 2020

SES subtenas la ideon kaj klopodas rapidigi la laboron cele al aperigo de ĝi en 2020, okaze de centjariĝo de la forpaso de HH. La du asocioj kune esploras pri monfontoj. Ideale estus, se la libro povus vendiĝi dum UK en Montrealo aŭguste 2020. Plano estas krei ekspozicion pri la sama temo ; dekdu starantaj paneloj en la franca kaj esperanto, dekdu samaj paneloj en la angla kaj esperanto. La Asocio decidis konkretigi tiun sugeston de Mireille Grosjean. La kunlaboro inter SES kaj la Asocio AJB estas ege profesia kaj efika. La plano estas eldoni belegan libron kun enhavo, kiu interesos ne nur esperantistojn, sed vastan publikon. Por nia movado tia kunlaboro estas ege valora, prestiĝdona kaj subteninda.

Financa aspekto    

Alvoko al financa kontribuo

La buĝeto de tia entrepreno iom superas 100 000 CHF. La Asocio mem esploras nun pri financa subteno ĉe diversaj fondaĵoj en Svislando, tio estas ĝia profesio.
 La estraro de SES decidis subteni la eldonon de tiu libro per 1000 CHF.
La estraro de SES nun alvokas al kunfinancado kunlabore kun la Asocio Jura Brüschweiler : iu persono, kiu donacas 400 EUR (aŭ pli) legos sian nomon en la verko en listo de subtenantoj kaj ricevos du senpagajn ekzemplerojn. La pagoj iru al la konto de SES en Svislando, per IBAN CH95 0900 0000 1758 1908 4. La kasistino de SES ĝiros la tuton al la eldonisto, AJB.
La afero ne rilatas al la laboro de ILEI. Mireille Grosjean laboras en tiu kampo kiel kun-prez de SES. Ŝi estas je dispono, se iu havas pliajn demandojn pri tiu projekto. Vi povas atingi shin sendante mesaghon al mirejo punkto mireille che gmail punkto com.

La estraro de SES elkore dankas al vi pro la legado de tiu anonco kaj pro via eventuala kontribuo.

Mireille Grosjean

2019-05-20

Jen la kovrilpaĝo de la libro. La pentraĵo estas memportreto de Hector.


Artikolo en Internacia Pedagogia Revuo 2020 / 2


Hector Hodler, granda majstro  

En la jaro 2020 ni devas malkovri tiun personecon de nia Movado aŭ plian fojon konsideri liajn pensojn, dirojn, farojn. Li naskiĝis en 1887 kaj mortis en marto 1920, do antaŭ cent jaroj. Fakto estas, ke li havis grandan influon sur la naskiĝo kaj strukturiĝo de nia Movado. Sed plie, kaj tio trafe devus interesi la geinstruistojn, li arde pensis pri paco kaj ade skribis pri kiel atingi pacon.
Por la Komuna Legado okaze de la Tago de Libro, la 15-an de decembro, ILEI en 2019 proponis verkon de Hodler : Super.  En tiu kuraĝa kaj kuraĝiga teksto verkita en januaro 1915 li substrekis, ke esperantistoj devas resti fidelaj je siaj internaciaj amikecoj, eĉ se la grandaj potencoj deklaras liston de malamikoj. Esperantistoj estu pioniroj per toleremo kaj solidareco.
Ni praktikas interkulturajn kontaktojn ĉiutage. Ni kapablas rilati kun aliuloj kun respekto. Tion ni devas analizi kaj propagandi. Ni estas pioniroj. Okaze de nia Kongreso en Kebekurbo kaj okaze de la Tago de la Lernado dum UK en Montralo, pro la fakto ke tie ni celebros la 75-jariĝon de la Deklaracio pri Homaj Rajtoj, tiu interkultura edukado staros en la centro.
Hodler ne nur fondis UEA-n, sed li multon skribis pri la ebla organizado de nova paca mondo postmilita, li esploris pri pacismaj strategioj kaj skizis la strukturon de la Ligo de Nacioj. Li estis samtempe altnivela intelektulo kaj efika, racia kaj konkreta aganto. Pro tio liaj tekstoj aperontaj en nova libro prezentota en Kanado estas aparte interesaj kaj riĉigaj. La aŭtoroj de tiu nova libro estas Ulrich Lins, Christian Lavarenne kaj Marine Englert, kunlaborantino de la Arkivoj Jura Brüschweiler, kiuj portas la eldonprojekton.

Mireille Grosjean






Por la Revuo Esperanto  aprilo 2020

Hector Hodler, pacisma sinteno

Jen la titolo de nova libro aperonta en julio 2020. Fakte pro la nuligo de la kanadaj kongresoj la libro iros al la presejo komence de oktobro.

Pro la malkovro de novaj dokumentoj kaj arkivoj aperas novaj facetoj de la personeco kaj agado de tiu granda majstro. Majstro, ĉar post la genia ideo de Zamenhof, la fondinto de Esperanto, Hodler vidis la bezonon de tutmonda strukturo por efikigi la agadon de la esperantistoj. Li evoluigis la ideon de «konsuloj» en diversaj landoj, kiuj nun nomiĝas delegitoj kaj agadas tra la mondo, konsistigante reton. En 1908 dank’al liaj klopodoj estis fondita Universala Esperanto-Asocio, UEA. Tiu tute juna institucio povis tuj ekagi dum kaj post la unua mondmilito kune  kun la Ruĝa Kruco por helpi al retrovo de familiaj membroj disŝiritaj tra Eŭropo pro la bataloj, fuĝoj kaj migradoj. La fakto, ke la Centraj Oficejoj de UEA kaj de la Ruĝa Kruco situis ambaŭ en Ĝenevo, kontribuis al tiu efika kunlaboro. La neŭtraleco de Svislando ankaŭ helpis.
Tre interesa kaj foje amuza estas la rakontoj pri la kunlaboro inter Hodler kaj Edmond Privat, kiuj frekventis la saman lernejon kaj produktis dum la lecionoj sur siaj genuoj la gazeton Juna Esperantisto. La redaktejo estis en la subtegmentejo de la familio Privat, tie kie sekiĝis diversaj tukoj. Laŭ la instigo de Hector la du junuloj iris al la parlamento de la urbo Ĝenevo por observi politikistojn; ĉar Hodler moke imitis ilin, la pordisto forpelis la du knabojn energie kaj minace. Diversaj tekstoj de Privat kaj de aliaj ebligas trafan komprenon de la personeco de Hector.
Hodler fuĝis el ĉiuj kunvenoj kaj festoj kaj dediĉis sian tempon al verkado, analizoj kaj sintezoj. Abundas artikoloj el lia plumo. Li verkis en Esperanto kaj en la franca, por diversaj gazetoj kaj organoj. Li estis redaktoro de la Revuo Esperanto, kiu pro tio estas giganta fonto de tekstoj liaj. Li priskribas detale la manieron, laŭ kiu la esperantistoj  prezentu tiun junan lingvon Esperanto. Liaj tekstoj montras lian suferon pro la milito 1914-1918 (li mortis en 1920). Ne ke li suferis fizike en batalanta lando. Li konstatis la strategiojn de la batalantaj ŝtatoj kaj pripensis kiel krei ian federacion de ŝtatoj, kiu sukcesus solvi la konfliktojn sen atingi la pinton de krueleco: milito. Lia artikolo Super koncentriĝas al la esperantistoj, kiuj devas esti pioniroj en la kreado de harmoniaj kontaktoj inter la diversaj nacioj, ĉu dum ĉu fine de la milito.
Ni uzu la jaron 2020 por reiri al la fundamentaj analizoj hodleraj, kiuj tiom trafe priskribas la politikan situacion de la mondo, kaj ni trovu inspiron en liaj linioj por rezisti al malamikaj deklaroj de kelkaj nuntempaj ŝtatestroj. Post la epoko de Hodler la mondo ne fariĝis pli saĝa kaj la pionira agado de esperantistoj nepras. Ni estu kuraĝaj, kiel Hector estis.
Hodler ne nur fondis UEA-n, sed li multon skribis pri la ebla organizado de nova paca mondo postmilita, li esploris pri pacismaj strategioj kaj skizis la strukturon de la Ligo de Nacioj. Li estis samtempe altnivela intelektulo kaj efika, racia kaj konkreta aganto. Pro tio liaj tekstoj aperontaj en nova libro prezentota en Kanado estas aparte interesaj kaj riĉigaj. La aŭtoroj de tiu nova libro estas Ulrich Lins, Christian Lavarenne kaj Marine Englert, kunlaborantino de la Arkivoj Jura Brüschweiler, kiuj portas la eldonprojekton. La libro provas prezenti ĉiujn facetojn de tiu riĉa personeco, do esperantistoj malkovros multon kaj ankaŭ neesperantistoj (la libro aperos dulingve: franca kaj Esperanto). Tiuj personoj, kiuj deziras finance subteni la eldonadon, povas skribi al la aŭtorino de tiu artikolo: Mireille Grosjean.


Alvoko al tradukado de la libro pri Hector Hodler


La libro iros al la presejo komence de oktobro. Ĝi tutcerte aperos en la jaro 2020 pro la centa datreveno de la morto de Hector.
La libro prezentas ĉiujn facetojn de la personeco de Hodler, do ne nur lian agadon por la Movado sed ankaŭ liajn pripensojn pri la monda paco. La aŭtoroj estas Marine Englert, Ulrich Lins, Christian Lavarenne kaj aliaj. La libro entenas fotojn de diversaj pentraĵoj de la patro Ferdinand Hodler, kiam Hector estis la modelo de la patro. La libro entenas antologion de diversaj verkoj de Hector : prozo, paroladoj, poezio. La libro havos je unu flanko la franclingvan version kaj apude la esperantan version.
Venis informo al mi, ke britaj samideanoj volas traduki la verkon al la angla. Pro tio mi informiĝis ĉe la eldonisto Arkivoj Jura Brüschweiler en Delémont pri tradukoj al aliaj linvoj.

ilia retejo: https://www.archivesjb.ch/  

La estro Sinjoro Güdel aprobas.
La respondeculino estas Marine Englert, vi povas skribi al ŝi en la angla, germana au franca, ŝi informos vin detale pri la kondiĉoj.
Marine Englert

Por aperigi la libron pri Hector Hodler en iu ajn alia lingvo ol la nuna unua eldono franca-esperanto estas laŭ mi du manieroj.

La asocio aŭ grupo, kiu planas tian tradukadon, povus diskuti kun la eldonisto por obteni la tutan libron ĝuste komplete enpaĝigitan, kun bildoj; poste oni devos forpreni la francan kaj meti tien alian lingvon, ekzemple la anglan. Tio estas la luksa maniero.
Alia maniero estas, ke iu asocio traduku la tekstojn, aperigu ilin en simpla kajero, kaj transdonus la originan libron en la franca kaj eo kun aldono de tiu traduko kajerforma en la loka lingvo. Tio taŭgus por bibliotekoj kaj universitatoj en iu ajn lando.
Tre konsilindas, ke la tradukanto, tradukantoj ne nur traduku el la esperanta teksto sed ankaŭ povu kompreni la francan kaj traduki el la du originaj lingvoj franca kaj esperanto.

Elkore salutas
Mireille Grosjean
kiu estas tradukanta la libron en ambaŭ direktoj eo-fr kaj fr-eo.