samedi 11 avril 2015

RUFISKO, SENEGALO

La urbo Rufisko (en la franca Rufisque) situas borde de la ĉefurbo Dakaro kaj nuntempe tuŝas ĝin.
Ĝi situas ĉe marbordo.

Tie situas granda institucio:
Centre National de Formation et d'Action
Nacia Centro pri Lertigado kaj Agado.

Tie mi instruis tutkomence de 2013 kaj okazigis ekzamensesion de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA.

La domaro estis malnova. Jen fotoj. Sekvas fotoj de la nun rekonstruita centro.

CNFA en 2013













RENOVIGO ESTAS PLANITA - MATERIALO JAM ALVENIS - PLANOJ VIDEBLAS




CNFA en 2015
Nia kolego Assane FAYE, prezidanto de Senegala Esperanto Asocio, sendis jenajn fotojn.

 Elvido el la tegmenta etaĝo.

Jen renovigita domo.




Jen elektroproduktilo per nafto, en kazo de elektropaneo.



Koran dankon Assane!!!


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire