mercredi 21 novembre 2012

KOTONUO, KULTURCENTRO JoCa

JoCa estas kulturcentro en Kotonuo.
El la Esperanto-domo oni povas atingi ĝin piede promenante dum 8 minutoj tra afriktipa strato.
Ĝi estas tute nova. Niaj agadoj kaj sesioj en novembro 2012 estis la unua evento en ĝi.









En la unua etaĝo estas 7 ĉambroj. En ĉiu ĉambro estas privata duŝĉambro kun sida necesejo kaj lavujo.



Frumatene lumo eniras tra la fenestro...


En la dua etaĝo estas kunvenejo: Kursejo, prelegejo, manĝejo.






En tiu agrabla loko okazos parto de Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) fine de la jaro 2013. Tiu loko estos la CERBO de la kongreso: membroj de Afrika Komisiono loĝos tie, same kiel la gazetara servo kaj LKK.
Jam ni rezervis la kulturcentron.
De JoCa oni povas atingi la kongresejon piede promenante dum 10 minutoj tra afriktipaj stratoj.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire