samedi 12 janvier 2013

THIES (SN)


La urbo Thiès situas je 70 km oriente de Dakaro.
El Dakaro oni bezonas proks. 100 minutojn per buso aŭ taksio por atingi Thiès.



Supre: la tuta lando Senegalo.
Sube: detalo, okcidenta parto.
Pardonu, mia intenco ne estas varbi por benzino total...


Ĝi estas trankvila urbo kun multaj arboj kaj larĝaj stratoj.
La domoj estas malaltaj, krom kelkaj bankoj en la urbocentro.
Ĝi enhavas pli ol 100000 loĝantojn.
La trafiko estas ne tiom freneza kiel en Dakaro kaj Rufisko, konsekvence la aero estas pli pura.
  
En Thiès oni trovas ĉiujn kutimajn servojn de granda urbo : hoteloj, apotekoj, malsanulejoj, riparistoj, taksioj,  informatikobutikoj, bankoj, ktp

Surstrate fotita:



























Trajnlinio en Thiès. Ĝi iras al Malio.


SALIOU SARR



En Thiès mi havas kolegon Sinjoron Saliou Sarr, kiun mi ekkonis en Ĝenevo dum staĝo de « Lernejo Ilo al Paco » antaŭ proks. 25 jaroj. Li vizitis min en Svislando, mi vizitis lin en februaro 2011 en Thiès. Li instruis kaj lertigis geinstruistojn en  instituto Germaine Legoff. Poste li fariĝis lernejestro. Nun li emeritiĝis. Pro siaj multnombraj vojaĝoj li jam plenigis 4 pasportojn per diversaj vizoj. Do li pli nomadumas ol mi!!! Mi plenigis nur unu pasporton ĝis nun.
Nun li havas tempon kaj eklernas Esperanton.



En 2011 ni manĝis kune sur la insulo Gorée.


En 2013: maldekstre Antoine Gomis, esperantisto.
Dekstre Saliou Sarr.


En 2013: maldekstre Saliou Sarr.
Dekstre: Assane Faye, esperantisto, prezidanto de SEA



INSTITUTO GERMAINE LEGOFF












Estas 7 klasoĉambroj

Afrikstila arkitekturo kun truaj muroj.
Fakte la temperaturo neniam (?) iras sub 20°C.






KAPABLIGA CENTRO PRI DAŬRIPOVA EVOLUO

Ĝi situas borde de la urbo en kvieta kvartalo.
Temas pri « Centre de Capacitation pour le Développement Durable » (CCDD).




Dum nia esploro en Thiès ĵus nun januare 2013 mia kolego Saliou parolis al mi pri tiu Centro CCDD. Tuj mi volis viziti ĝin.

Temas pri domaro en granda parko. Estas dormlokoj por 50 personoj, aŭ en dulitaj ĉambroj, aŭ en afrikstilaj dometoj kun pinta tegmento. Ĉiuj ĉambroj kaj dometoj havas banĉambron kun necesejo, duŝo kaj lavujo. Ĉiuj ĉambroj kaj salonoj havas klimatizilon. Estas diversaj laborsalonoj kaj kunvenhaloj. Estas kuirejo kaj manĝejo. Estas parkejo. Estas multaj sidlokoj ekstere sub arboj.

En la administrejo estas fakso, skanilo, fotokopiilo.

En la tuta centro estas sendrata retkonekto.


Parkejo




Kuirejeto por prepari dumpaŭzajn kafojn kaj teojn.





Manĝejo



En la afrikstilaj dometoj "CASE" estas ĉambro kaj saloneto.







En tiu granda domo estas kunvenohalo.







Alia kunvensalono











La direktorino kaj mi




HOTELO REX, THIES











Mi ŝatus tie matenmanĝi...








Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire