mardi 31 décembre 2013

KOTONA GAZETO numero 9

KOTONA GAZETO 

2013-12- 31     numero 9

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Sukcesa malferma ceremonio
Ghi okazis en Hotelo Pac-Haveno en ties konferenca salono. Cheestis chiuj kongresanoj kaj proks 40 invititoj, gastoj, iamaj lernantoj de la diversaj kursoj organizitaj de « Scio Sen Bariloj ». Cheestis la estro de la dekdua distrikto de la urbo. Cheestis la direktoro de la internaciaj kunlaboraj programoj de la urbo Kotonuo.  La vic-urbestro de Kotonuo faris paroladon.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Parolado de Sinjoro Augustin Houessinon, vicurbestro de Kotonuo
(tradukis el la franca al Eo Mir)

Sinjoro Prezidanto de la Kongresa Organiza Komitato kaj de la Asocio « Scio Sen Bariloj »
Sinjorino Prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Sinjoro Kunordiganto de la Afrika Komisiono de Universala Esperanto Asocio
Sinjoro Prezidanto de la Asocio de Beninaj Esperantistoj

Altestimataj Gesinjoroj,
Karaj Gekongresanoj,

En la nomo de Sinjoro Urbestro de la Urbo Kotonuo mi volas bonvenigi vin en nia urbo.

Estas honoro por la lando Benino kaj la urbo Kotonuo akcepti la kvinan Afrikan Kongreson de Esperanto, kiu okazos en la Kulturcentro JoCa en la dekdua distrikto de Kotonuo de la 30a de decembro 2013 ĝis la 4a de januaro 2014.

Benino same kiel tuta Afriko elstaras pro sia granda kultura riĉeco kaj abundeco je plej diversaj lingvoj. Tio estas pozitiva fakto, tamen tio ankaŭ kaŭzas malfacilaĵojn en la komunikado. Pro tio ni atente observas la disvolviĝon de la internacia lingvo Esperanto kiel neŭtrala lingvo, kiu devas faciligi la komunikadon inter ĉiuj homoj sendepende de iliaj devenoj, religioj, etnoj.

Mi estis tre impresita de la unua parto de tiu solena malferma ceremonio kaj de la amikeco, kiu ekzistas inter vi danke al la uzo de tiu lingvo Esperanto.

Kiel lingvo de paco kaj amikeco ĝi devas plu antaŭeniri por efike kaj valorplene utili al la tuta homaro.

Mi deziras al vi, ke via kunveno alportu al vi novajn informojn, ideointerŝanĝojn, agrablajn momentojn, gustumadon de tipe beninaj pladoj, kaj mi deziras, ke la tuta mondo, danke al via restado kaj laboro ĉi tie, atenteme rigardu al la kontinento Afriko ĝenerale kaj al la lando Benino pli precize.

Hodiaŭ ni baldaŭ malfermos oficiale kaj solene la kvinan Afrikan Kongreson de Esperanto kaj esperas kun granda senpacienco, ke Universala Esperanto Asocio honorigos nin, kiam ĝi permesos al ni akcepti ĉi tie en baldaŭa estonteco la unuan Universalan Kongreson de Esperanto en la kontinento Afriko.

Per tiuj esperplenaj paroloj kaj kun bondeziroj al vi por agrabla restado sur la teritorio de Béhanzin kaj de Houegbadja kaj en la bela urbo Kotonuo, mi oficiale deklaras malfermita la kvinan Afrikan Kongreson de Esperanto.

Vivu amikeco inter la popoloj !
Vivu paco en la tuta mondo !
Vivu la internacia lingvo Esperanto !
Vivu la lando Benino !
Mi dankas vin.

Enkonduke la vic-urbestro menciis la abundajn kunlaborojn el la subregiono Niĝerio, Benino, Togolando, Ganao kaj Ebura Bordo kaj konstatis, ke la uzo de Esperanto estus tre adekvata solvo por la lingvoproblemo.
Preciza tagordo de tiu ceremonio kaj fotoj trovighas en la blogo

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Salutoj el ĉeestantaj landoj
  1. Benino, Parfait, la plej juna kongresano
  2. Burundo, Jeremie Sabiyumva prezidanto de ANEB
  3. Ebura Bordo, Antoine Kouassi Kouablan, prezidanto de KEA
  4. Haitio, Sylnoble Everson
  5. Kamerunio, Tomaso Wang
  6. Niĝerlando, Boukari Illiassou
  7. Senegalo, Assane Faye président de SEA
  8. SudAfriko, Emile Malanda, li plie parolis nome de RD Kongo
  9. Svedio, Anita Dagmasdotter
  10. Svislando, Mireille Grosjean kun-prezidanto de SES
  11. Togolando, Kossi Senam Houatsi

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Ni ricevis salutmesaghojn el 35 landoj !!

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Partoprenas 4 membroj (el 7) de la Afrika Komisiono de UEA.
Partoprenas 3 el 10 ankorau vivantaj personoj el Afriko, kiuj partoprenis la jubilean kongreson en Varsovio en 1987.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx


Vi povas mem vidi la lokojn, kie okazas AKE per

Sur tiu  ĉi retejo, blogo de Mirejo Grosjean, vi povas legi la antaŭajn Kotonajn Gazetojn per esplorilo supre maldekstre skribante « kotona gazeto ».

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

La retejo de Afrika Komisiono www.esperanto-afriko.org prezentas nian Kongreson.
La tri organizaj establoj estas
Afrika Komisiono de UEA
Benina Landa Asocio de UEA
Scio Sen Bariloj

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

KOKo havas retadreson : ake-2013@yahoogroups.com
Se vi havas demandojn, komentojn, salutmesaghojn,  bv uzi ĝin !!

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Por pagi aliĝojn kaj mendojn, bv uzi

·         La konton de Afrika Komisiono ĉe UEA.
·         La konton de Scio Sen Bariloj, unu el la tri organizaj establoj per assb-k
·         La svisan konton de Scio Sen Bariloj 10-752700-3
Bv indiki precize, kiel ni devas uzi vian donacon :
Ĉu por subteni la Kongreson ĝenerale
Ĉu por subteni personon precizan ; en tiu kazo bv indiki la nomon kaj devenlandon kaj urbon.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

KOKo kaj la gekongresanoj dankas al chiuj establoj kaj privatuloj, kiuj malavere subtenas nian Kongreson.

Xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire